Heterocera
Heterocera estas ne plu uzata scienca nomo de la noktopapilioj, t.e. papilioj, kies imagino precipe nokte aktivas, kontraŭe al tagopapilio. Oni konsideris ĝin subordo de la ordo Lepidoptera. Ĝi ne estas natura klado. Nuntempe, oni dividas la noktopapiliojn inter ĉiuj kvar subordoj de papilioj: Zeugloptera, Aglossata, Heterobathmiina, kaj Glossata. Pli ol 99% de la specioj, kune kun ĉiuj specioj de tagopapilioj, apartenas al Glossata.
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Zygaena carniolica, specio de zigenedoj
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Superfamilioj kaj familioj
| ||||||||||
vidu tekste | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||



La heteroceraj flugiloj estas ĝenerale mallarĝaj, iom pintaj kaj kun (laŭ la specioj) pli aŭ malpli longaj franĝoj. Iliaj koloroj permesas kamufladon dum la tago. La larvoj de kelkaj specioj detruas foliojn de arboj, aliaj vivas en domoj kaj detruas tekstilojn kaj vestaĵojn.
Multaj heteroceroj pasigas la tagon dormante en arboŝelo.
- Bombiksoedoj (Bombycoidea)
- Bombiksedoj (veraj ŝpinuloj, Bombycidae)
- Endromedoj (likenaj urso-papilioj, Endromidae)
- Lasiokampedoj (ŝpinuloj, Lasiocampidae)
- Geometroedoj (Geometroidae)
- Geometredoj (Geometridae)
- Uraniedoj (Uraniidae)
- Sematuredoj (Sematuridae)
- Tineoedoj (Tineoidea) aŭ tineoj [2]
- Noktuoedoj (Noctuoidea)
- Noktuedoj (strigo-papilioj, Noctuidae)
- Arktiedoj (urso-papilioj, Arctiidae) kaj nun Erebidae[4]
- Limantriedoj (broso-raŭpaj papilioj, Lymantriidae)
- Notodontedoj Notodontidae
- Piralisoidoj (Pyraloidea)
- Piralisedoj (lumo-moteoj, Pyralidae)
- Krambedoj (Crambidae)
- Gelekiedoj (Gelechiidae)
- Saturnioidoj (Saturnioidea)
- Saturniedoj (nokto-pavoj, Saturniidae)
- Tortricoedoj (Tortricoidea)
- Tortricedoj (Tortricidae)
- Zigenoedoj (Zygaenoidea)
- Zigenedoj (Zygaenidae)
- Aliaj superfamilioj
- Superfamilio Casoedoj
- Superfamilio Sfingoedoj
- Aliaj familioj
- Familio Akrolofedoj (Acrolophidae)
- Familio Anteledoj (Anthelidae)
- Familio Oecophoredoj (Oecophoridae): france teigne des semences