Franĝoj estas nomataj tiuj ŝtofaj fadenoj, kiuj estiĝas el teksaĵoj. Ili estiĝas plej ofte per deŝirado, tranĉado aŭ alikaza damaĝiĝo de la teksaĵo. Oni uzas la franĝojn ofte por plibeligi vestopecojntapiŝojn.

Franĝo de tapiŝo.
Franĝo de plankotapiŝo.

Laŭ Francisko Azorín franĝo estas Ornamaĵo el pendantaj fadenoj, por borderi randon de vestoj, mebloj, k.c.[1] Li indikas etimologion el latina fimbria (fadenaĵo),[2] kaj li aldonas terminon franĝi, por ornami per franĝoj.[3]

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 77.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.