Papilioj
(Alidirektita el Papilio)
- Tiu ĉi artikolo temas pri ordo de papilioj. Pri specio de tagpapilio el papilionoedoj temas artikolo Makaono.
![]() | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Superfamilioj kaj familioj
| ||||||||
vidu maldekstre | ||||||||
Papilioj (komuna nomo pri Lepidoptera Linné, 1758) kreas la duan plej grandan ordon de insekto, tuj post skaraboj. Ili estas disvastigitaj tra la tuta mondo krom Antarkto, la ordo nombras ĉirkaŭ 180 000 specioj. Per la papilioj okupiĝas lepidopterologio.[1]
Tagaj papilioj kaj noktaj papiliojRedakti
La papilioj kutime estas dividataj en tagajn kaj noktajn papiliojn, la tiel nomataj krepuskaj, sed tiu ĉi divido estas laŭcela kaj ĝi ne respondas al sciencista sistemo.
Diferencoj inter la taga kaj la nokta papilio::
Hypercompe scribonia, tipa reprezentanto de nokta papilio
- La noktopapilioj estas kutime akvivaj nokte, sed ekzistas esceptoj. Estas noktaj papilioj, kiuj estas akvivaj dumtage, sed la tagaj papilioj nokte ne.
- La sidanta nokta papilio plimulte tenas la flugilojn tegmentforme kunmetitaj, la tagaj papilioj ripozas kun la flugiloj kunmetitaj super la korpo.
Signifaj kolektojRedakti
Papiliaj domojRedakti
Specialaj zoologiaj ĝardenoj kaj botanikaj ĝardenoj kun vivaj papilioj. Dum lastaj 30 jaroj estis malfermitaj da ili centoj tra la tuta monto, kelkaj portas nomon Butterfly garden, aliaj Papilliorama.
MuzeojRedakti
- Natural History Museum en Londono havas la plej malnovan kaj unu el la plej grandaj kolektoj de papilioj en la mondo. Krom tio ĝi aranĝas la tn. Papiliajn semajnfinojn kun prezentado de la vivaj papilioj.
- Munkena Muzeo Witt havas la plej grandan kolekton de noktopapilioj en la mondo.