Kunstformen der Natur

Kunstformen der Natur (esperantigita Artformoj de la naturoArtaj Formoj en Naturo) estas libro de litografiaj kaj dezajnitaj gravuraĵoj fare de germana biologo Ernst Haeckel.

Kunstformen der Natur
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ernst Haeckel
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1904
vdr
La 8-a gravuraĵo, Discomedusae. La centra kaj malsupre-centra bildoj estas Desmonema annasethe

Eldono redakti

Originale eldonita kiel dekopo inter la jaroj 1899 kaj 1904; kaj poste kolektive en du volumoj en 1904. Ĝi konsistas de 100 gravuraĵoj de diversaj organismoj, multaj de kiuj estis unue priskribita de Haeckel mem.

Dum lia kariero, pli ol 1000 gravuraĵoj estis produktitaj, kiuj baziĝis sur la skizoj kaj akvareloj de Haeckel; multaj el la plej bonaj de ĉi tiuj, kiuj estis transformita de skizo al presaĵo fare de litografisto Adolf Giltsch. estis elektitaj por formi libron.[1]

Dua eldono, enhavanta nur 30 gravuraĵojn, estis produktita en 1914.

Temoj redakti

Laŭ la Haeckel-a scienculo Olaf Breidbach, la verko "ne estis nur libro de ilustraĵoj sed ankaŭ la resumo de lia vido de la mondo." La dominaj temoj estas simetrio kaj nivelo de organizo. La temoj estis elektitaj por reprezenti ĉi tiujn plene, de la skalaj skemoj de la boksoj tra la spiraloj de amonitoj al la perfektaj simetrioj de meduzoj kaj mikroorganismoj. Bildoj kiuj formis ĉiun presaĵon estis aranĝitaj por maksimuma vida efiko.[2]

Inter la rimarkindaj gravuraĵoj estas multenombraj radiuloj, kiuj Haeckel helpis popularigi inter amatoraj mikroskopistoj; almenaŭ unu ekzemplo estas trovita en preskaŭ ĉiu dekopo. Cnidaria (Kniduloj) ankaŭ ĉefe aperas tra la libro, inkluzive de maranemonoj tiel kiel Siphonophorae, Semaeostomeae kaj alia medusae. La unua aro inkluzivis Desmonema annasethe (nuntempe konata kiel Cyanea annasethe), precipe frapanta meduzo kiu Haeckel observis kaj priskribis abrupte post la morto de sia edzino Anna Sethe.

Influo redakti

La laibro influis la artojn de la frua 20-a jarcento, inkluzive de arkitekturo, kaj dezajno. Ĝi pontigis la spacon inter scienco kaj arto. Specife, multaj artistoj asociitaj kun Art Nouveau estis influitaj de la bildoj de Haeckel, inkluzive de René Binet, Karl Blossfeldt, Hans Christiansen, and Émile Gallé.


Galerio de gravuraĵoj redakti

Originalaj klasifikoj de Haeckel aperas en brakoj.

Referencoj redakti

  1. Breidbach, Visions of Nature, p. 253
  2. Breidbach, Visions of Nature, pp. 229-231

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti