Entomologio

Entomologio (el la grekaj entomos, insekto kaj logos, scienco) estas fako de bestoscienco kiu studas la insektojn.

Skemo de anatomio de insekto
Kolekto de insektoj ĉe la Nacia Muzeo de Rio-de-Ĵanejro

Historio de entomologioRedakti

Entomologio enradikiĝas en preskaŭ ĉiu kulturo ĉiutempa ekde prahistoriaj tempoj, ĉefe je la apero de la agrikulturo (plagoj, bredado de abeloj), sed la scienca studo komencis ĵuse en la 16-a jarcento. La listo de insektistoj tra la tuta historio estas enorma kaj inkludas nomojn kiel Charles Darwin, Vladimir Nabokov, Karl von Frisch ( Nobel-premio en 1973), kaj multajn aliajn.

Kiel fondinto de moderna entomologio estas konsiderata Anna Maria Sibylla Merian. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono.

Sciencisto, kiu studas entomologion, estas entomologo.

Objekto de la fakoRedakti

 
Granda kolekto de koleopteroj

El ĉirkaŭ 1,3 milionoj de priskribitaj vivantaj specioj, la insektoj estas pli da du trionoj el ĉiuj konataj organismoj[1] kaj, krome ili havas longan fosilian historion, ĉar ties apero okazis je la Devonio, antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj. Ili havis multajn formojn de interagado kun homoj kaj kun aliaj vivformoj sur la tero; pro tio la entomologio konsistigas tre gravan fakon ene de la bestoscienco. La entomologio inkludas ofte la studon de aliaj artropodoj kiel araneoidoj, krustuloj kaj miriapodoj, kvankam tiu ampleksigo estas teknike malĝusta.

Aplikita aŭ ekonomika entomologioRedakti

La aplikita entomologio estas la pristudo de la insektoj interesaj por la homa estaĵo, ĉu pro la produktoj el ili havigitaj, ĉu pro la efiko kiu okazigas ĉe la homaj havaĵoj. Estas ĉefe gravaj la jenaj insektoj:

Jura entomologioRedakti

La jura entomologio baziĝas sur la ekologia sinsekvo de la artropodoj kiuj instaliĝas en kadavro por certigi la precizajn daton kaj eĉ la horon de iu morto. Ĝi estas ĉefe utila ĉe kadavroj oldaj je tagoj, semajnoj aŭ monatoj.

EntomologojRedakti

Entomologiaj socioj hispanlingvajRedakti

Alfabete (en la hispana) laŭ landoj:

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti