Vladimir Nabokov

rusa-usona verkisto

Vladimir Vladimiroviĉ NABOKOV (ruse Владимир Владимирович Набоков) estis rusa verkisto, kies plej famaj verkoj estis verkataj en la angla lingvo.

Vladimir Nabokov
Persona informo
Владимир Владимирович Набоков
Naskiĝo 10-an de aprilo 1899 (1899-04-10)
en Sankt-Peterburgo, Sankt-Peterburga gubernio,  Rusia Imperio
Morto 2-an de julio 1977 (1977-07-02) (78-jaraĝa)
en Montreux VD
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano vd
Tombo Cemetery of Clarens vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj francaanglarusa vd
Loĝloko Montreux VDAshland (Oregono)Sankt-PeterburgoBerlinoParizoCannesMentonLivadioKembriĝoPragoAntibesFréjusManhatano • Wellesley • KembriĝoIthaca • Chauncy Street vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono vd
Alma mater Trinity CollegeUniversitato de Kembriĝo vd
Subskribo Vladimir Nabokov
Familio
Dinastio House of Nabokov vd
Patro Vladimir Dmitrievich Nabokov vd
Patrino Yelena Rukavishnikova vd
Gefratoj Sergey Nabokov • Kirill Nabokov • Yelena Nabokova vd
Edz(in)o Véra Nabokov vd
Infanoj Dmitri Nabokov vd
Parencoj Serge Nabokov • Vladimír Petkevič vd
Profesio
Alia nomo Владимир Сирин • ვლადიმერ სირინი • Vladimir Sirin vd
Okupo romanisto • poeto • verkistozoologotradukistodramaturgo • aŭtobiografo • scenaristo • lepidopterologio • universitata instruisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • ŝakkomponisto • ŝakisto • literatursciencisto • entomologo • man of letters vd
Laborkampo literaturoruslingva literaturopoezio • traduko en la anglan • translation into Russian • traduko el la angla • translation from Russian • entomologio vd
Aktiva en KembriĝoBerlinoParizoMontreux VD vd
Aktiva dum 1921–1977 vd
Verkado
Verkoj The Defense ❦
The Real Life of Sebastian Knight ❦
Lolita ❦
Pala Fajro ❦
Parolu, Memoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nabokov naskiĝis en Sankt-Peterburgo. Li devenis de aristokrata rusa familio, kaj post la Rusia revolucio li migris al Berlino kaj al Parizo. En 1940 li venis al Usono, kie li komencis verki angle, kaj pro tio li meritas esti konsiderata usona verkisto. Lia plej konata verko estas Lolita. Li verkis poezion, romanojn, novelojn, kaj ankaŭ tradukis al la angla la versromanon Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin.

Nabokov forpasis en Montreux, Svislando, en 1977.

Vivo redakti

Nabokov naskiĝis la 22-an de aprilo 1899 (la 10-an de aprilo 1899 j.k.), en Sankt-Peterburgo, kiel infano de riĉa kaj elstara familio el la malplialta nobelaro. Li estis la plej aĝa el kvin infanoj de la liberala juristo, politikisto, kaj ĵurnalisto Vladimir Dmitrieviĉ Nabokov kaj lia edzino, Helena Ivanovna Rukaviŝnikova. Inter liaj kuzoj estis la komponisto Nicolas Nabokov. Li pasigis sian infanaĝon kaj junecon en Sankt-Peterburgo kaj ĉe la kampara bieno Vyra, proksima al Siverskaya, sude de la urbo.

Lia infanaĝo, kiun li priskribis "perfekta", estis rimarkinda en pluraj manieroj. La familio parolis la rusan, la anglan, kaj la francan lingvojn en sia domo, kaj Nabokov estis trilingva de frua aĝo. Fakte, ege al la ĉagreno de lia patriotisma patro, Nabokov povis legi kaj skribi en la angla antaŭ ol li povis en la rusa. En Parolu, Memoro, Nabokov memoris multnombrajn detalojn el sia privilegiita infanaĝo, kaj lia kapablo memorigi vivajn detalojn el sia estinteco iĝis granda helpo al li dum lia permanenta ekzilo, kaj ankaŭ provizis temon kiu eĥoas ekde lia unua libro, Maŝenka, laŭ la tuta vojo al la postaj verkoj kiel Ada aŭ Ardo: familia rakonto. Kvankam la familio estis nominale ortodoksa, ili ne sentis religian fervoron, kaj Vladimir ne estis devigata ĉeesti en preĝejo post li perdis intereson. En 1916, Nabokov heredis la bienon Roĵdestveno, apud Vyra, de lia onklo Vasilij Ivanoviĉ Rukaviŝnikov ("Onklo Ruka" en Parolu, Memoro), sed perdis ĝin dum la revolucio unu jaro poste; tiu ĉi estis la unusola domo kiun li iam posedis.

Post la Revolucio de februaro 1917, Vladimir Dmitrieviĉ Nabokov deĵoris kiel sekretario de la Rusia Provizora Registaro, kaj la familio estis devigita fuĝi el la urbo post la Bolŝevika Revolucio al Krimeo, kvankam ili ne atendis foresti longtempe. Ili vivis ĉe la bieno de amiko kaj en septembro 1918 transloĝiĝis al Livadija. Post la retiriĝo de la germana armeo (en novembro 1918) kaj la malvenko de la Blanka Armeo en frua 1919, la Nabokovoj ekziliĝis en okcidenta Eŭropo. La 2-an de aprilo 1919, la familio iris el Sebastopol sur la lasta ŝipo. Ili restis mallonge en Anglio. Vladimir enskribiĝis ĉe Trinity College, Kembriĝo, kie li studis vivosciencon unue, kaj poste slavajn kaj latinidajn lingvojn. Li uzis siajn Kembriĝajn travivaĵojn por verki la romanon La Faro. En 1920, lia familio transloĝiĝis al Berlino, kie lia patro starigis émigré ĵurnalon Rul' ("direktilo"). Nabokov sekvis ilin al Berlino du jarojn poste.

En marto 1922, la patro de Nabokov estis mortpafita dum provo ŝirmi la ĉefon de la Konstitucia Demokratia Partio en ekzilo, Pavel Milyukov, kiun la rusa monarkisto Piotr Shabelsky-Bork atencis. Post la morto, lia patrino kaj fratino transloĝiĝis al Prago. Nabokov restis en Berlino, kie li iĝis konata poeto kaj verkisto ene de la émigré komunumo, kaj eldonis siajn verkojn super la nomo V. Sirin (rusa fajrobirdo). Por kompletigi sian malabundan enspezon, li instruis lingvojn kaj donis lecionojn je teniso kaj boksado.

En 1922 Nabokov fianĉiĝis kun Svetlana Siewert, sed ŝi rompis la fianĉiĝon en frua 1923, ĉar ŝiaj gepatroj ne kredis ke li povus havigi por ŝi. En majo 1923 li renkontis judan-rusan virinon, Véra Evsejevna Slonim, dum Berlina balo, kaj edziĝis en aprilo 1925. Ilia sola filo, Dmitri, naskiĝis en 1934.

En 1936, Véra perdis sian okupon en la pli antisemita medio, kaj la familio transloĝiĝis al Parizo kaj en 1940 al Novjorko, kie Nabokov laboris en la Usona Muzeo de Natura Historio. De 1941 ĝis 1948, li instruis beletron ĉe Wellesley College en Masaĉuseco, kaj poste ĉe Cornell University.

Post la granda financa sukceso de Lolita, Nabokov povis reveni al Eŭropo kaj dediĉi sin sole al verkado. Lia filo akiris postenon kiel opera baso en Reggio nell'Emilia. Ekde la 1-an de oktobro 1961, li kaj Véra transloĝiĝis al la Montreux Palace Hotelo en Montreux, Svislando, kie ili restis ĝis la finoj de siaj vivoj. El sesa-etaĝa apartamento direktis li sian negocon kaj vojaĝis al la Alpoj, Korsiko, kaj Sicilio por ĉasi papiliojn. En 1976 li estis enhospitaligita pro ne-diagnozita febro. Li reiris al malsanulejo en Laŭzano en 1977 kun severa bronka kongesto. Li mortis la 2-an de julio en Montreux, ĉirkaŭata de lia familio.

 
Monumento por Nabokov en Montreux

Listo de verkoj redakti

  • Машенька ("Maŝenka", 1926)
  • Король, дама, валет ("Reĝo, reĝino, fanto", 1928)
  • Защита Лужина ("La Luĵina defendo", 1930)
  • Соглядатай ("La okulo", 1930)
  • Подвиг ("La faro", 1932)
  • Камера Обскура ("Senluma kamero", 1933)
  • Отчаяние ("Malespero", 1934)
  • Приглашение на казнь ("Invito al Ekzekuto", 1936)
  • Дар ("La donaco", 1937/8)
  • Волшебник ("La sorĉisto", 1939)
  • Lolita (1955)
  • Pnin (1957)
  • Pale Fire ("Pala fajro", 1962)
  • Speak, Memory ("Parolu, Memoro", 1967)
  • Ada or Ardor: A Family Chronicle ("Ada aŭ ardo: familia rakonto", 1969)
  • Transparent Things ("Travideblaĵoj", 1972)
  • Look at the Harlequins ("Rigardu la arlekenojn", 1974)
  • The Original of Laura ("La originalo de Laura", 2009)

En Esperanto redakti

Muziko, tradukis Grigori Arosev, En: Rusaj amnoveloj ; p.19 - 22. – Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. - (Rusa Literaturo ; 7)

Vidu ankaŭ redakti

Nina Berberova

Eksteraj ligiloj redakti

Nabokov Library Arkivigite je 2006-03-07 per la retarkivo Wayback Machine

Zembla Arkivigite je 2017-01-08 per la retarkivo Wayback Machine Retpaĝaro pri Nabokov (angle)

Waxwing Arkivigite je 2004-08-22 per la retarkivo Wayback Machine Alia retpaĝaro pri Nabokov (angle)

Referencoj redakti