10-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 10-a de aprilo estas la 100-a tago de la jaro (la 101-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 265 tagoj restas.
Tiu ĉi listo celas plej koncize indiki internajn ligilojn al temoj, kiuj ligiĝas kun tiu dato. Ĉiu listero havu nur unu linion, en plej escepta kazo tolereblas du: ĉiuj detaloj pri la temo troveblas per la internaj ligiloj al la koncernaj artikoloj. Se en la rubriko "Eventoj" unu jaro menciiĝas dufoje, oni atentu ke estas du tute malsamaj temoj, malsamaj landoj - alikaze oni elektu. Entute necesas gardi proporcion inter la diversaj jarmiloj, jarcentoj kaj jardekoj. Tiu ĉi paĝo donu superrigardon pri la 10-a de aprilo en la tuta historio kaj en ĉiuj landoj. Se iu jardeko signife pli detale kronikiĝis ol multaj aliaj jarcentoj, kaj iu jarcento signife pli detale ol alia jarmilo, kaj ekestas la impreso ke pro nacia patriotismo iu lando prenas eksterordinaran spacon, forstreku tie kaj aldonu informojn de aliaj jarcentoj kaj aliaj landoj, por reekhavi ekvilibron.
Je la 10-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 428: Nestorio iĝis Patriarko de Konstantinopolo
- 837: Haleja kometo plej proksime alproksimiĝis al la Tero - distanco egala al 0,0342 AU (5,1 milionoj da kilometroj)
- 847: Leono la 4-a iĝis papo
- 879: Ludoviko la 3-a iĝis reĝo de Okcidentfranka imperio
- 1246: Pollando: Elbląg iĝis urbo
- 1500: Francoj post refoja konkero de Duklando Milano enprizonigis ties dukon Ludoviko Sforza
- 1520: Apogantaj Pollandon, urbanoj de Gdańsk provis sensukcese bloki Piława-markolon, tra kiu povus helpe al la Ordeno de germanaj kavaliroj alveni helptaĉmentoj el Germanio aŭ Danio
- 1521: Portugalio: Beja ricevis urborajton
- 1525: Lasta duko de la Ordeno de germanaj kavaliroj Albreĥto antaŭ ties sekularigo omaĝis en Krakovo al la pola reĝo Sigismondo la 1-a - rezulte de tio Prusio iĝis feŭdo de Pollando
- 1525: Reganto de Monako Augustin Grimaldi ratifis traktaton el la pasinta jaro kun Sankta Romia Imperiestro kaj hispana reĝo Karlo la 5-a, laŭ kiu Monako estis submetita al suvereneco de Hispanio ĝis 1641
- 1529: Kadre de la unua aŭstra-turka milito grandega armeo sub komando de Sulejmano la 1-a eknavigis de Konstantinopolo direkte al Vieno, kiun ĝi sieĝis la 27-an de septembro
- 1550: De Sevilo direkte al Sudameriko eknavigis tri ŝipoj kun 80 virinoj, kiuj estis edzinigotaj al konkistadoroj
- 1580: Pollando: granda krona kanceliero Jan Zamoyski eldonis urbigan privilegion por la de li fondita urbo Zamość
- 1633: Londono: bananoj enmerkatiĝis
- 1710: En Britio oni voĉdonis unuan en la mondo leĝon pri aŭtorrajto kaj kopirajto
- 1741: Pollando: venko de prusa armeo super la aŭstra en batalo de Małujowice (apud Brzeg)
- 1785: Germana-brita astronomo Wilhelm Herschel malkovris galaksion NGC 3808 ĉirkaŭ 300 milionojn da lumjaroj for en konstelacio Leono kaj galaksion NGC 4725 en konstelacio Berenica Hararo
- 1795: Incendio tute detruis domaron de urbo Stopnica (nun vilaĝo apud Busko-Zdrój en Pollando)
- 1796: Itala kampanjo de Napoleono Bonaparte komenciĝis
- 1809: Aŭstra armeo transpaŝis riveron Inn kaj atakis aliancitan kun Francio Bavarion - Milito de la Kvina Koalicio komenciĝis
- 1814: Post jara sieĝo fare de prusa kaj rusa armeoj kapitulacis franca garnizono en fortreso Głogów
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de brita-hispana-portugala armeoj en la batalo de Tuluzo
- 1815: Erupcio de indonezia vulkano Tambora igis la venontan jaron 1816 jaro sen somero kaj malsategon en la norda duonglobo - ĝi mortigis 71 000 personojn
- 1826: Greka milito de sendependiĝo: turka-egipta armeo konkeris post unujara sieĝo la urbon Misolongi, 10 500 loĝantoj ekforlasis la urbon - tre malmultaj postvivis
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de pola armeo en bataloj apud Siedlce (Iganie kaj Domaniewice)
- 1845: Pensilvanio: dum incendio en Pitsburgo pli ol mil domoj bruliĝis
- 1849: Usona inventisto Walter Hunt patentigis sekurpinglon
- 1854: Bahá'u'lláh, la profeto-fondinto de la Bahaa Kredo, foriris el Bagdado (Irako) por ermitiĝi dum du jaroj en Kurdistano, sur la monto Sar-Galú ĉe la urbo Sulaymáníyyih (Takyiy-i-Mawláná).
- 1858: Londono: sonorilo Big Ben estis gisita post rompo de la originala dum testado
- 1861: Usono: Masaĉuseca Instituto de Teknologio fondiĝis kiel privata universitato
- 1864: Laŭ instigo de Napoleono la 3-a frato de Francisko Jozefo la 1-a, Maksimiliano iĝis imperiestro de Meksiko
- 1864: Diktatoro de la pola Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio Romuald Traugutt estis arestita de rusa polico
- 1866: Amerika Prevento-Societo kontraŭ krueleco pri animaloj fondiĝis en Novjorko
- 1869: En Kubo Asembleo de Guáimaro agnoskis konstitucion
- 1872: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Lakeso
- 1872: En kanada provinco Alberta oni fondis fortikaĵon Calgary (de 1894 la urbo Kalgario)
- 1875: En Japanio estis kreita Ordeno de la Leviĝanta Suno
- 1880: Johann Palisa malkovris asteroidon 216 Kleopatra, kiu havas formon de osto
- 1881: Unua telefona linio en Bohemio ekfunkciis ligante administradon de la minejo Georg Hartmann en Ledvice kun la stacidomo en Duchcov
- 1896: Spiridon Louis gajnis unuan olimpikan maratonon
- 1904: Brita okultisto Aleister Crowley finverkis sian filozofi-magian ĉefverkon
- 1909: Pola inventisto Kazimierz Prószyński patentis en Francio aeroskopon, la unuan manan filmilon, funkciigatan per aera premo
- 1910: Pollando: Muzeo de la Societo de Scienc-Amikoj fondiĝis en Przemyśl
- 1912: Vaporŝipo Titanic fornavigante de Southampton preskaŭ akcidentis kun ŝipo New York; parto de pasaĝeroj konsiderinte tion malbona omeno venontan tagon elŝipiĝis en Queenstown (Irlando)
- 1915: En urbodomo de svisa Laŭzano oni konsentis pri translokigo de la sidejo de Internacia Olimpika Komitato de Parizo al Laŭzano kaj establon de arkivo tie
- 1917: Unua mondmilito en Usono: pro eksplodo en fabriko de municio apud Chester 133 personoj pereis
- 1917: En Nov-Jorko malfermiĝis ekspozicio, kie Marcel Duchamp montris porcelanan urinejon por viroj
- 1919: Okupata de germanoj Grodno (de septembro 1915) estis transprenita de pola administrado
- 1919: Ĉeĥoslovaka krono iĝis laŭleĝa valuto
- 1919: Meksika revoluciulo Emiliano Zapata allogita de la prezidanto Venustiano Carranza al ties bieno estis mortpafita de trupanoj - lia kadavro estis ekspoziciita en Cuautla antaŭ la entombigo.
- 1921: Dua Pola Respubliko: pola marŝalo Józef Piłsudski distingis urbon Płock per Batal-Kruco pro heroa defendo dum la pola-bolŝevika milito
- 1922: Internacia Ekonomia Konferenco komenciĝis en Ĝenevo, kies celo estis ekzameni manierojn de ekonomia plibonigo en Mez-Orienta Eŭropo, kun partopreno de 30 ŝtatoj
- 1925: Caricin estis alinomita al Stalingrado
- 1925: Usona verkisto Francis Scott Key Fitzgerald eldonis romanon La Grandioza Gatsby - unu el la plej bonaj verkoj de la usona "perdita generacio"
- 1932: Paul von Hindenburg refoje iĝis prezidento de Germanio supervenkante Adolf Hitler
- 1933: Post Franz von Papen ĉefministro de Prusio iĝis Hermann Göring
- 1934: Gento: en Katedralo de Sankta Bavo oni rimarkis mankon de unu el tabuloj de la genta altaro
- 1938: Édouard Daladier iĝis ĉefministro de Francio
- 1938: Aŭstrio: en plebiscito 99,7% apogis aneksiĝon al Tria regno
- 1940: Germana okupado de Pollando: Gestapo deportis de distriktoj Rypin kaj Lipno ĉ. 200 polajn katolikajn pastrojn al koncentrejoj en Stutthhoff (ene de Libera Urbo Dancigo) kaj Sachsenhausen; Islando rompis union kun Danio post ĝia anekso fare de Germanio, en Althing oni deklaris ke la islanda registaro provizore transprenas la regopovon; taktika venko de brita ŝiparo en la unua mara batalo apud Narvik; brita kaj franca ambasadoroj en Belgio petis pri senprokrasta alveno de la alianca armeo - rifuzo de la belga registaro; Masakro de Katin: soveta NKVD amasmortigis en arbaro de Katin preskaŭ 22 mil aliajn polajn malliberulojn, inter kiuj, kiel pridire poste, polan oficiron, diplomaton kaj poeton Andrzej Hałaciński.
- 1941: Balkana Fronto: germana 14-a Kirasita Divizio eniris sen batalo al Zagrebo, kie ustaŝoj anoncis kreon de faŝisma Sendependa ŝtato Kroatio, kiun ekgvidis Ante Pavelić, kio kondukis elimini sen batalo jugoslavian 1-an Armeo-Grupon; Ligo de Komunistoj de Jugoslavio decidis en Zagrebo daŭrigi la batalon kontraŭ germanaj okupantoj, malgraŭ disfalo de la armeo; germana 40-a Armea Korpuso okupis Florina (Okcidenta Makedonio); 1-a Kirasita Gvardio atakante en la valo de Granda Moravio okupis Paraćin, Ćuprija kaj Jagodina; usona destrojero savante sur la akvoj de Islando ŝiprompiĝintojn de nederlanda ŝipo reĵetis atakon de germana submarŝipo - unua german-usona batalo; prezidanto de Usono anoncis, ke la Ruĝa Maro kaj Adena Golfo estas liberaj de la milito, kio malfermis la vojon al usonaj ŝipoj; Sieĝo de Tobruko komencita - du tagoj de germana atakado
- 1942: Orienta Fronto: sensukcesa atako de la sovetunia Krimea Fronto al Kerĉa duoninsulo finita la 3-an tagon; Filipina Fronto: japana armeo grundiĝis sur insulo Cebu; nokte la brita aerarmeo atakis Essen
- 1943: la brita aerarmeo nokte atakis Frankfurton ĉe Majno
- 1944: slovakaj judoj Rudolf Vrba kaj Alfred Wetzler sukcese eskapis de koncentrejo Aŭŝvico al Slovakio, de kie ilia raporto pri la restado estis laŭtigita en Okcidento - unu el la plej fruaj kaj plej detalaj priskriboj de la amasmurdoj; pli ol 1000 aviadiloj de Aliancanoj atakis germanajn aerodromojn en Francio kaj Belgio; Orienta Fronto: trupoj de la sovetunia 3-a Ukraina Fronto konkeris Odeson; en Norda Moldavio trupoj de la 2-a Ukraina fronto liberigis Rădăuți (Distrikto Suceava); en Nazia Germanio establiĝis koncentrejo Leonberg, ĉiuj malliberuloj tie laboris pri produktado de aviadiloj; sur teritorio de Sovetunio formiĝis la ĉeĥoslovaka 1-a Armea Korpuso
- 1945: ĉirkaŭ 900 personoj pereis rezulte de alianca bombaviadila atako al Plauen en Saksio; en Królewiec trupoj de la 3-a Belorusa Fronto akceptis germanan kapitulacon; en Slovakio trupoj de la 2-a Ukraina Fronto liberigis Trenčín; Itala Fronto: en Romanjo pola 2-a Armea Korpuso konkeris Solarolon kaj atingis kanalon Lugo; Okcidenta Fronto: 13-a Armea Korpuso de usona 9-a Armeo konkeris Hanovron, kaj kanada 2-a Armea Korpuso - Deventer
- 1947: Oksfordo: fondokongreso de Liberala Internacio komenciĝis
- 1953: Sveda politikisto Dag Hammarskjöld iĝis Ĝenerala Sekretario de UN
- 1957: Post solvo de la Sueza krizo komenciĝis akva transporto tra la Sueza kanalo
- 1964: Sur Persa Golfo sinkis naviganta al Kuvajto ŝipo kun iranaj enmigrantoj - 113 personoj pereis
- 1968: Pola Popola Respubliko: en Sejmo oni diskutis interpelacion de katolikaj parlamentanoj pri mensoga interpreto de la martaj eventoj - ĉefministro Józef Cyrankiewicz demagogie kondamnis partoprenantojn de la sociaj protestoj
- 1970: Brita rokgrupo The Beatles malfondiĝis - dum komercaj malkonsentoj Paul McCartney anoncis sian foriron
- 1971: Kadre de tablotenisa diplomatio al Ĉinio alvenis usona skipo de tiu ĉi sporto
- 1972: Subskribo de la Konvencio pri Biologiaj Armiloj
- 1972: Rezulte de tertremo en suda Irano pereis pli ol 5 mil personoj
- 1972: Generalo Stanisław Skalski, la plej bona pola flug-aso el la dua mondmilito, estis laŭ propra peto translokigita al rezervo
- 1973: Pakistano akiris sian konstitucion (laŭ aliaj fontoj la 14-an de aŭgusto).
- 1973: Svislando: 108 personoj pereis apud Hochwald en katastrofo de la brita pasaĝera aviadilo Vickers Vanguard 952
- 1975: Parlamento de Danio decidis, ke Christiania devas esti likvidita antaŭ aprilo 1976
- 1977: 35 personoj pereis en akcidento de kolombia aviadilo DC-3 apud Bogoto
- 1979: Rezulte de uganda-tanzania milito kapitulacis uganda ĉefurbo Kampalo. Faligita prezidento Idi Amin fuĝis al Libio
- 1979: Teksaso: 42 pereis pro tornado super Wichita Falls
- 1985: Kosmosondilo Voyager 2 komencis fazon de la observado de Urano
- 1991: Produktado de aŭtomobiloj Wartburg finiĝis
- 1992: Milito en Montara Karabaĥo: azera armeo okazigis masakron en Maraga de 145 armenoj en vilaĝo Maraghar (distrikto Tartar)
- 1992: 3 personoj pereis kaj 91 vundiĝis en bomba atenco al konstruaĵo Baltic Exchange en City farita de IRA
- 1999: Pollando: en Lodzo oni senvualigis la benkon de Julian Tuwim
- 1999: Antaŭ sia domo en Teherano pereis en atenco de Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo estinta komandanto de landa armeo
- 2000: En ĉefurbo de Gambio Banĝulo sekurecaj servoj pripafis studentan manifestacion mortigante 14 personojn
- 2003: Air France kaj British Airways anoncis retirigon de la flugo de aviadiloj Konkordo ĝis fino de la jaro
- 2003: Hungario: akcidento en la nuklea centralo en Paks
- 2007: Unuaj verdiktoj pri la Masakro de Srebrenico
- 2007: Usona prezidanto George W. Bush subskribis leĝon pri disvastigo de NATO al Albanio, Kroatio, Nord-Makedonio, Kartvelio kaj Ukrainio
- 2009: Post pago de 2,4 mln da dolaroj de elaĉetmono somaliaj piratoj liberigis norvegan ŝipon Asir
- 2010: Registara aviadilo TU-154M kun pola ŝtata delegitaro por la celebrado de la 70-a datreveno de soveta krimo en Katin eksplodis dum alterigado super Smolensk — mortis ĉiuj 96 personoj, inkluzive de la pola prezidanto Lech Kaczyński, lia edzino Maria Kaczyńska kaj prezidento en ekzilo Ryszard Kaczorowski. Oni anoncis nacian funebron, la hipotezon pri atenco esploras parlamenta teamo gvidata de Antoni Macierewicz
- 2010: Dum politika protestado en Tajlando pereis 25 personoj
- 2011: En Peruo okazis prezidenta baloto, kiun en la unua etapo kungajnis Ollanta Humala; en la dua li iĝis prezidento
- 2013: Siria enlanda milito: komenciĝis batalo de al-Kusajr (Gubernio Homs)
- 2014: Ofensivo de Islama Ŝtato en Irako: ĝihadistoj okupis strategian akvocentralon sub Eŭfrato apud Faluĝo, kaŭzante inundojn
- 2016: Keralao: en incendio de hinduisma templo en Paravur (distrikto Kolamo) en la suda Barato 113 personoj pereis kaj 350 vundiĝis
- 2018: Varsovio: inaŭguro de la monumento omaĝe al 96 viktimoj de la pola delegitaro omaĝonta la viktimojn de la masakro de Katin
- 2019: Foto de la nigra truo centre de la galaksio M87 estis publikigita
- 2020: Notaĵo de pola Ministerio pri Eksteraj Aferoj al rusia ambasadejo en Varsovio pri senprokrasta redono de la vrako de aviadilo Tupolev Tu-154M — tagon pli frue usona komisiono esploranta aviadajn akcidentojn sendis al Pollando detalan raporton
- 2022: 46-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: ĉestrataj kameraoj registris en Irpin rabadon de privataj loĝejoj fare de rusiaj soldatoj; Ukrainio identigis 500 suspektitojn pri militkrimoj; apud Kievo ĉe benzinstacio estis trovita laŭvica amasa tombo de kelkdeko da personoj. Mondreago: EU remalfermas sian ambasadejon en Kievo; malpermeso enveturigi al la landoj de EU kamionojn el Rusio kaj Belorusio, krom poŝtveturiloj kaj transporto al Kaliningrado;
- 2023: 411-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: Ukrainio transdonis al Rusio 106 grave vunditajn militkaptitojn interŝanĝe al 100 ukrainaj — forkaptitaj ukrainaj infanoj estas puntaj pro rifuzo kanti rusan nacian himnon kaj oni altrudas al ili konvinkon, ke estis forlasitaj de siaj gepatroj. Mondreago: Ukrainio kreas internacian koalicion por revenigi orfojn eksterleĝe deportitajn de Rusio; Germanio transdonis al Ukrainio sapeistan veturilon, 8 kamionojn, 8 sistemojn de antenoj, 8 skoltadajn senpilotajn aviadilojn kaj 23,5 mil kuglojn (kalibro 40 mm)
Naskiĝoj
redakti- 401: Teodozo la 2-a, bizanca imperiestro, filo de Flavio Arkadio, nepo de Teodozio la 1-a (m. 450)
- 1018: Nizam al-Mulk, persa sciencisto kaj veziro de Selĝukoj (m. 1092)
- 1480: Filiberto la 2-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1504)
- 1512: Jakobo la 5-a, reĝo de Skotlando el dinastio Stuartoj (m. 1542)
- 1583: Hugo Grotius, nederlanda filozofo, juristo, diplomato, patro de internacia juro (natura juro, publika internacia juro) (m. 1645)
- 1651: Ehrenfried Walther von Tschirnhaus, germana matematikisto, kuracisto, fizikisto kaj filozofo, inventinto de eŭropa porcelano (m. 1708)
- 1713: John Whitehurst, angla horloĝisto kaj sciencisto (m. 1788)
- 1727: Samuel Heinicke, germana pedagogo pri surdmuteco (m. 1790)
- 1731: Ephraim Moses Kuh, germana verkisto kaj komercisto
- 1755: Samuel Hahnemann, germana kuracisto kaj iniciatinto de homeopatio (m. 1843)
- 1756: Giacomo Antonio Perti, itala komponisto kaj kapelmajstro de baroko (m. 1756)
- 1778: William Hazlitt, angla verkisto kunlaboranta kun gazetoj kiel "The Times" (m. 1830)
- 1801: Julius Müller, germana teologo protestantisma (m. 1878)
- 1802: Johann Peter Lange, germana teologo protestantisma (m. 1884)
- 1803: Johann Jakob Kaup, germana naturalisto, konata pro la muzea prezento de mastodonto (m. 1873)
- 1826: Konstanty Borzęcki, pola soldato, turka nacia heroo, generalo kaj verkisto (m. 1876)
- 1847: Joseph Pulitzer, usona ĵurnalisto kaj eldonisto, fondinto de la premio Pulitzer (m. 1911)
- 1855: Karl Georg Brandis, germana bibliotekisto (m. 1931)
- 1861: Elek Hints, hungara kuracisto (m. 1919)
- 1864: György Bernády, hungara/rumania hungara politikisto (m. 1938)
- 1864: Eugen d'Albert, germana komponisto kaj pianisto (m. 1932)
- 1864: Michael Mayr, aŭstra historiisto kaj politikisto (m. 1922)
- 1873: Kyösti Kallio, plurfoja ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1940)
- 1877: Alfred Kubin, aŭstra verkisto, desegnisto, artisto (m. 1959)
- 1878: Eduard Štorch, ĉeĥa arkeologo, pedagogo kaj verkisto pri prahistorio (m. 1956)
- 1881: István Kováts, hungara fotisto de verkistoj (m. 1942)
- 1885: Domokos Olajos, hungara redaktoro, politikisto (m. nekonata)
- 1885: Ernst Dahinten, germana arkivisto, instruisto kaj muzeologo
- 1905: Elemér Jancsó, hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (m. 1971)
- 1910: Władysław Misiewicz, pola esperantisto el Radom, kiu Cseh-metode instruis 500 lernantojn de UK 1931 ĝis UK 1959, budhano kaj tradukisto de paliaj tekstoj (m. 1997)
- 1913: Stefan Heym, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 2001)
- 1922: Vesna Parun, kroata poetino (m. 2010)
- 1924: Ilona Borsai, hungara muzikfolkloristino kaj muzikhistoriistino (m. 1982)
- 1925: András Ádám, hungara pentristo, grafikisto kaj belartverkisto (m. 1985)
- 1926: Attila Demjén, hungara pentristo kaj portretisto (m. 1973)
- 1929: Adolf Burkhardt, germana luterana pastro, direktoro de la Germana Esperanto-Biblioteko, ekumenisto kaj eldoninto de Ekumena Diserva Libro (m. 2004)
- 1929: Max von Sydow, sveda teatra kaj filma aktoro rolinta en filmoj de Ingmar Bergman (m. 2020)
- 1931: Konrad Kratzsch, germana literaturhistoriisto
- 1932: Omar Sharif, egipta aktoro rolinta i. a. en la filmoj Laŭrencio de Arabio kaj Doktoro Ĵivago (m. 2015)
- 1934: Zsolt Durkó, hungara komponisto, instruisto kaj profesoro (m. 1997)
- 1937: Bella Aĥmadulina, sovetrusa poetino, novelistino kaj tradukistino, politik-kritika, konsiderata posteulino de Anna Aĥmatova (m. 2010)
- 1938: Leszek Staroń, pola filmreĝisoro, aktoro kaj scenaristo
- 1939: Claudio Magris, itala verkisto, germanisto, politikisto kaj tradukisto, laŭreato de la Pacpremio de la germana librokomerco dum la Frankfurta librofoiro
- 1941: János Szász-Fejér, hungara biologo (m. 2011)
- 1942: György Nanovfszky, hungara diplomato, lingvisto kaj esperantisto, ambasadoro en Moskvo kaj Singapuro, funkciulo de konferenco de UN pri komerco, prezidanto de Hungara EA
- 1946: Éva Kovács, rumania hungara aktorino el Satu Mare
- 1947: Halina Frąckowiak, pola kantistino, komponistino, kantaŭtorino, edzino de politologo Józef Szaniawski
- 1951: Steven Seagal, usona aktoro kaj spertulo pri aikido
- 1958: Tadeusz Truskolaski, pola ekonomikisto, urbestro de Bjalistoko, membro de la Honora Komitato de UK 2009
- 1963: Doris Leuthard, svisa juristino, prezidentino de Svislando
- 1965: Francis Kéré, burkina arkitekto
- 1971: Denis Voronenkov, rusia juristo kaj politikisto, murdita en Ukraina SSR (m. 2017)
- 1972: Emőke Sántha, rumania hungara redaktorino, etnografino
- 1973: Kinga Choszcz, pola petveturanta vojaĝistino ĉirkaŭ la mondo, verkistino (m. 2006)
- 1975: Dénes Tamás, rumania hungara sociologo, eseisto
- 1979: Rachel Corrie, usona studentino kaj aktivulino de senperforta organizaĵo, murdita (m. 2003)
- 1979: Sophie Ellis-Bextor, angla kantistino kaj kantaŭtorino
- 1984: Mandy Moore, usona kantistino, aktorino kaj koreografo
- 1996: Loïc Nottet, belga kantisto franclingva, partoprenanto de Eŭrovido-Kantokonkurso 2015
Mortoj
redakti- 879: Ludoviko la 2-a, reĝo de Frankio (n. 846)
- 1018: Nizam al-Mulk, sciencisto kaj veziro en ŝtato de Selĝukoj (n. 1092)
- 1533: Frederiko la 1-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1471)
- 1575: Anna Bijns, flandra poetino (n. 1493)
- 1576: Péter Károlyi, hungara pastro kaj verkisto (n. 1543)
- 1585: Gregorio la 13-a, papo, enkondukinto de la Gregoria kalendaro (n. 1502)
- 1635: Helena Snakenborg, favoratino de Elizabeto la 1-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1549)
- 1640: Agostino Agazzari, itala komponisto kaj muzikteoriisto de baroko (n. 1578)
- 1646: Santino Solari, itala arkitekto kaj skulptisto laboranta en Aŭstrio (n. 1576)
- 1806: Horatio Gates, usona generalo partopreninta Usonan Militon de Sendependeco (n. 1727)
- 1807: Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach, germana dukino kaj mecenatino (n. 1739)
- 1813: Joseph-Louis de Lagrange, franca matematikisto, fizikisto kaj astronomo, kreinto de variada kalkulo kaj malkovrinto de la punktoj de Lagrange (n. 1736)
- 1825: Casimir Ulrich Boehlendorff, germanlingva verkisto el Kuronio (n. 1775)
- 1869: Johann Peter Haseney, germana kuprogravuristo (n. 1812)
- 1876: Alexander Turney Stewart, usona vendeja magnato (n. 1803)
- 1882: Dante Gabriel Rossetti, brita poeto, pentristo (n. 1828)
- 1882: Ewelina Hańska, pola nobelino, edzino de Honoré de Balzac (n. 1801)
- 1892: János Paget, hungara bienulo, anglalingva vojaĝverkisto (n. 1808)
- 1904: Isabel la 2-a, reĝino de Hispanio el dinastio Burbonoj (n. 1830)
- 1909: Algernon Charles Swinburne, angla poeto, kunaŭtoro de Encyclopaedia Britannica (n. 1837)
- 1911: Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, litova komponisto, grafikisto kaj pentristo, aŭtoro de pli ol 300 komponaĵoj, antaŭulo de seria muziko (n. 1875)
- 1919: Emiliano Zapata, meksika revoluciulo, nacia heroo (n. 1879)
- 1931: Ĝibran Ĥalil Ĝibran, libana poeto kaj artisto, aŭtoro de la verko La Profeto, tradukita en pli ol 40 lingvojn (n. 1883)
- 1940: Andrzej Hałaciński, pola subkolonelo, diplomato, poeto, viktimo de la masakro de Katin far-de soveta NKVD (n. 1891)
- 1949: Lajos Nagy, hungara eklezia verkisto, lekciisto de la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (n. 1884)
- 1954: Auguste Lumière, franca pioniro de kino, inventinto de la unua tekniko de kolorfotado (n. 1862)
- 1955: Pierre Teilhard de Chardin, franca jezuito, filozofo, paleontologo, kontribuinta al Gaudium et spes (n. 1881)
- 1961: Louis Bastien, franca generalo, membro de Lingva Komitato kaj Akademio de Esperanto, ekde UK 1934 prezidanto de UEA kaj poste de IEL, aŭtoro de Naŭlingva Etimologia Leksikono (n. 1869)
- 1962: Michael Curtiz, hungara-usona filmreĝisoro, laŭreato de Oskar-premio pro la filmo Casablanca (n. 1866)
- 1964: Josef Freusberg, germana teologo (n. 1881)
- 1966: Evelyn Waugh, angla katolika verkisto, milita korespondanto (n. 1903)
- 1974: Géza Inczefi, hungara lingvisto pri etimologio de geografiaj nomoj (n. 1906)
- 1979: Nino Rota, itala komponisto, aŭtoro de filma muziko por filmoj de Federico Fellini (n. 1911)
- 1982: Lajos Puskás, rumania hungara historiisto, verkisto, tradukisto, pedagogo (n. 1901)
- 1984: Jakub Berman, pola komunisto (n. 1901)
- 1986: Hans-Rudolf Müller-Schwefe, germana teologo (n. 1910)
- 1987: André Ribot, franca esperantisto kaj tradukisto, prizorganto de Esperantaj Francaj Eldonoj, dumviva membro de UEA (n. 1917)
- 1995: Morarji Desai, barata ĉefministro, aktivulo de Barata Nacia Kongreso, kunlaboranto de Gandhi, jogano kaj vegetarano (n. 1896)
- 2002: Yuji Hyakutake, japana amatora astronomo, malkovrinto de kometo kaj asteroido 7291 Hyakutake (n. 1950)
- 2004: Jacek Kaczmarski, pola poeto kaj bardo, kies kanto "Muroj" iĝis simbolo de la batalo kontraŭ komunismo (n. 1957)
- 2007: György Méhes, hungara verkisto kaj tradukisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1916)
- 2010: Viktimoj de la kraŝo de pola aviadilo Tu-154M super Smolensk:
- Andrzej Błasik, armea generalo (n. 1962)
- Aleksander Fedorowicz, diplomato kaj tradukisto (n. 1971)
- Franciszek Gągor, ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro (n. 1051)
- Grażyna Gęsicka, sociologino kaj deputito al Sejmo (n. 1951)
- Paweł Janeczek, ĉefo de Protekto-Oficejo de Registaro (n. 1973)
- Maria Kaczyńska, edzino de prezidento Lech Kaczyński (n. 1943)
- Lech Kaczyński, prezidento de Pollando (n. 1949)
- Ryszard Kaczorowski, la lasta prezidento de ekzila registaro (n. 1919)
- Mariusz Kazana, ŝtata oficisto kaj diplomato (n. 1960)
- Janusz Kochanowski, ombudsmano (n. 1940)
- Stanisław Komornicki, brigada generalo, soldato de Pola Enlanda Armeo, historiisto pri militistaro (n. 1924)
- Zdzisław Król, pastro-mitrulo, kapelano de Varsovia Katina Familio (n. 1935)
- Janusz Kurtyka, historiisto, prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro (n. 1960)
- Bożena Mamontowicz-Łojek, historiistino kaj teatrologo (n. 1937)
- Barbara Maciejczyk, stevardino (n. 1981)
- Stefan Melak, prezidanto de Komitato de Katin (n. 1946)
- Stanisław Mikke, pola juĝisto de Ŝtata Tribunalo, verkisto, ĉefredaktoro de monatrevuo Palestra (n. 1947)
- Miron, brigada generalo, ortodoksisma ĉefepiskopo (n. 1957)
- Izabela Jaruga-Nowacka, politikistino kaj feministino (n. 1950)
- Katarzyna Piskorska, artistino-skulptistino (n. 1937)
- Maciej Płażyński, juristo, politikisto, vicmarŝalo de Senato, prezidanto de Asocio Pola Komuneco (n. 1958)
- Arkadiusz Protasiuk, aviadisto, kapitano (n. 1974)
- Andrzej Przewoźnik, historiisto (n. 1963)
- Andrzej Sariusz-Skąpski, prezidanto de Federacio de Katinaj Familioj (n. 1937)
- Władysław Stasiak, ŝtatulo kaj aŭtonomia oficisto (n. 1966)
- Jerzy Szmajdziński, politikisto (n. 1952)
- Anna Walentynowicz, patrino de sendependiga movado Solidareco (n. 1929)
- 2013: Jan Jaworowski, pola-usona matematikisto, spertulo pri algebra topologio (n. 1928)
- 2013: Aĥsarbek Galazov, prezidento de Nord-Osetio (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
redaktiLa 10-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.