Mez-Orienta Eŭropo

Mez-Orienta Eŭropo (pole Europa Środkowo-Wschodnia) estas nomo uzata por difino de eŭropaj ŝtatoj kun komunaj kulturaj kaj historiaj radikoj, kaj ankaŭ komuna pasinteco kiel bufraj socialismaj respublikoj subigitaj al Sovetunio, aŭ estantaj ties konsista parto kiel sovetaj respublikoj. Tio estas kunligo de du difinoj de tiu ĉi parto de Eŭropogeografia (meza) kaj politika (orienta).

Mez-Orienta Eŭropo
geografia regiono
regiono [+]

LandojPollando, Hungario, Slovakio, Rumanio, Litovio
- koordinatoj50° 0′ 0″ N, 20° 0′ 0″ O (mapo)5020Koordinatoj: 50° 0′ 0″ N, 20° 0′ 0″ O (mapo)


Mez-Orienta Eŭropo (Tero)
Mez-Orienta Eŭropo (Tero)

Mez-Orienta Eŭropo (Pollando)
Mez-Orienta Eŭropo (Pollando)
DEC

Map
Mez-Orienta Eŭropo

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Unu el kunkreintoj de la difino estis Oskar Halecki, pola historiisto kaj diplomato.

La difino iĝis pli populara de la 80-aj jaroj, kiam tri intelektuloj de tiu ĉi regiono: Milan Kundera, Czesław Miłosz kaj István Bibó uzis ĝin kiel kontraŭstaro al la termino Orienta Eŭropo.

Nuntempe al la regiono estas alkalkulataj:

Sume al la regiono oni kalkulas 18 ŝtatojn (aŭ 19 enkalkulante ankaŭ Kosovon, kiu proklamis sendependecon de Serbio kaj estas agnoskata de parto de ŝtatoj de la mondo).

Pintkunvenoj redakti

  • Unua parlamenta kunsido okazis en Varsovio en la tagoj 30-a kaj 31-a de aŭgusto 2016 en Sejmo kadre de konferenco "Solidareco kaj suvereneco" kun partopreno de prezidantoj kaj vicpezidantoj de la parlamentoj el 12 ŝtatoj de Mez-Orienta Eŭropo. Oni pridiskutis du temojn: "Renovigo de Eŭropa Unio kaj regiona kunlaboro" kaj "Naciaj parlamentoj favore al multflanka kunlaboro en Mez-Orienta Eŭropo". Sejmmarŝalo Marek Kuchciński opiniis, ke la solidareco kaj kunlaboro devus etendiĝi de Balta Maro ĝis Mediteraneo kaj Kaspia Maro, kaj esprimis pretecon organizi la duan pintkunvenon en Pollando.

Antaŭ la pintkunveno prezidanto de Pollando Andrzej Duda enmanigis al la brita filozofo kaj verkisto Roger Scruton Grandan Krucon de la Merit-Ordeno de Pola Respubliko pro eminentaj meritoj favore al apogo de demokratiaj ŝanĝiĝoj, kaj disvolvo de pola-brita scienca kaj altlerneja kunlaboro. La profesoro diris: Komunismo finiĝis danke al kredo kaj patriotismo de la pola nacio. Mi estas honorigita, ke mi povis en tio ludi modestan rolon.

Bibliografio redakti

  • Jenő Szűcs, Trzy Europy (Tri Eŭropoj), Lublin 1995
  • J. Kłoczowski, Europa Środkowo-Wschodnia w kręgu cywilizacji chrześcijańskiej średniowiecza (Mez-Orieta Eŭropo ene de la kristana civilizacio de mezepoko), Lublin 1998
  • J. Lewandowski, W. Goleman, Samoidentyfikacja mniejszości narodowych i religijnych w Europie Środkowo-Wschodniej (Memidenteco de naciaj kaj religiaj minoritatoj en Mez-Orienta Eŭropo), Lublin 1999
  • IV szczyt przewodniczących parlamentów państw Europy Środkowo-Wschodniej. # Eurowaw 2019, Wydawnictwo Sejmowe, Varsovio 2019, p. 175

Vidu ankaŭ redakti