Eurovoc estas plurlingva tezaŭro prizorgata de la Oficejo por Publikigo de la Eŭropa Unio. Ĝi enhavas kontrolitan vortaron por indeksigo de EU-rilataj dokumentoj. Eurovoc estas uzata de la Eŭropa Parlamento, naciaj kaj regionaj parlamentoj, naciaj administracioj kaj de diversaj eŭropaj institucioj.

EuroVoc
Tezaŭro • kolekto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo pluraj lingvoj
Eldonado
vdr

Ekde la 20-a de Januaro 2010 Eurovoc enhavas 22 lingvojn oficialajn de Eŭropa Unio kaj la kroata. Plue ĝi estas tradukita de naciaj parlamentoservoj al la albana, la rusa kaj la ukraina lingvoj. La registaro de la provinco Biskajo tradukis ĝin en la eŭskan.

Eurovoc inkluzivas ĉiujn agadkampojn de EU kaj estas klasifikita en 21 fakoj kaj 127 mikrotezaŭroj. Ĝi ampleksas 6645 priskribajn kapvortojn (priskribilojn), kiuj preferendas por indeksoj de EU-dokumentoj. Krome ĝi enhavas sinonimajn kaj aliajn temorilatajn nepriskribilojn, kiuj plugvidas al la prefere uzendaj priskribiloj. La nombroj de tiuj nepriskribiloj varias inter la diversaj lingvoj de 150 (slovena) ĝis 13139 (ĉeĥa).

Jen la fakoj de Eurovoc:

  • politika vivo
  • internacia rilatoj
  • Eŭropaj Komunumoj
  • juro
  • ekonomio
  • ekonomiaj kaj financaj interrilatoj
  • financo
  • sociaj demandoj
  • edukado kaj komunikado
  • sciencoj
  • entreprenado kaj konkurado
  • okupado kaj laboro
  • trafiko
  • medio
  • agrikulturo, forst-administracio kaj fiŝkaptado
  • agrikulturo kaj nutrado
  • produktado, teknologio kaj esplorado
  • energio
  • industrio
  • geografio
  • internaciaj organizaĵoj

Eurovoc estas strukturita du-nivele:

  1. la fakoj, distingitaj per ducifera nombro kaj signifo, ekz. 10 EŬROPAJ KOMUNUMOJ
  2. la mikrotezaŭroj, distingitaj per kvarcifera nombro, kies unuaj du ciferoj korespondas kun la fako de la mikrotezaŭro kaj per signifo, ekz. 1011 KOMUNARA JURO.

La Eurovoc-tezaŭro estas libere legebla kaj por propraj projektoj uzebla laŭ senkosta permesilo.

Fontoj kaj ligilo redakti