Sejmmarŝalo

Prezidanto de la pola parlamento

Sejmmarŝalo (pole Marszałek Sejmu, pron. [marŜAŭek SEJmu]; plena titolo pole Marszałek Sejmu Rzeczypospolitej Polskiej - Marŝalo de Sejmo de Pola Respubliko) estas prezidanto de Sejmo de Pollando, la malsupera ĉambro en la pola parlamento. Li gardas rajtojn kaj honoron de Sejmo kaj gvidas ĝiajn laborojn.

La seĝo de sejmmarŝalo
Kapo de la marŝala bastono

Elekto redakti

Marŝalon elektas deputitoj dum la unua kunsido de Sejmo. Post la ĵuroj de la deputitoj marŝalo-senjoro (pormomenta prezidanto, kutime la plej maljuna deputito) organizas elekton de la sejmmarŝalo. Grupo de 15 deputitoj povas nomumi sian kandidaton, kaj la elekto validas se la kandidaton elektas absoluta plimulto en noma voĉdonado. Se neniu kandidato ricevas bezonatan plimulton, okazas dua voĉdonado, en kiu forstrekata estas la nomo de tiu kandidato, kiu ricevis plej malmultajn voĉojn. Post la elekto de la sejmmarŝalo oni elektas ties subulojn - vicsejmmarŝalojn.

Kaze de la morto aŭ demisio de la sejmmarŝalo liajn devojn, laŭ la sejma regularo, plenumas la plej maljuna vicmarŝalo ĝis la momento de nova elektado.

Taskoj redakti

  • reprezentas Sejmon
  • kunvokas sejmajn kunvenojn
  • gvidas kunvenojn de Sejmo, Nacia Asembleo kaj ĉiuj kunaj kunvenoj de Sejmo kaj Senato
  • zorgas pri ordo kaj akurateco de la laboro de Sejmo kaj ties organoj
  • gvidas la laboron de la Prezidiumo de Sejmo kaj estras ties kunsidojn
  • kunvokas la Konventon de Senjoroj kaj estras ties kunsidojn
  • antaŭenigas leĝodonajn iniciatojn kaj proponojn de ŝtatorganoj
  • okupiĝas pri rilatoj de Sejmo kun alilandaj parlamentoj
  • gardas ordon en la tuta tereno apartenanta al Sejmo, laŭnecese uzas ordonojn i.a. kaze de la neceso uzi Marŝalan Gardistaron
  • alprenas statuton de la Sejma Kancelario
  • alprenas buĝeton de la Kancelario
  • difinas la daton de prezidantaj balotoj
  • anstataŭas prezidanton de Pollando ĝis ekokupo de la posteno fare de nova prezidanto kaze de ties morto, demisio, akuzo ĉe Ŝtata Tribunalo, neeblo ofici, neekokupo de la ofico k.a.
  • kun senatmarŝalo donas opinion pri mallongigo de parlamenta oficperiodo
  • povas turni sin al Konstitucia Tribunalo por esplori konstituciecon de leĝo aŭ solvi konflikton de kompetentoj
  • opinidonas pri leĝo subskribota de la prezidanto
  • antaŭenigante leĝodonajn iniciatojn rajtas antaŭkontroli ilian laŭleĝecon
  • decidas pri salajroj de la deputitoj
  • havas ekskluzivan rajton proponi eksigon de Ombudsmano
  • proponas kandidaton por prezidanto de Supera Kontrola Organo
  • kun certaj organoj enoficigas ĉefon de Sejma Kancelario kaj ties subulojn, vicombudsmano kaj Ĝeneralan Inspektoron de Protektado de Personaj Datumoj, vicprezidantojn kaj kolegianojn de Supera Kontrola Organo, Ĉefan Laborinspektoron kaj lian subulon, Konsilion de Laborprotekto kaj estron de Landa Balota Oficejo.

Eksigo redakti

Laŭ la propono de almenaŭ 46 deputitoj la marŝalo povas esti eksigita. La propono devas ekhavi la nomon de kandidato por nova marŝalo. La voĉdonado validas kaze de absoluta plimulto en la voĉdonado kun ĉeesto de almenaŭ duono de la leĝa deputitaro (t.e. de duono el 460 personoj)[1].

Referencoj redakti