Milan Kundera

ĉeĥa kaj franca verkisto (1929-2023)

Milan KUNDERA (naskiĝis la 1-an de aprilo 1929 en Brno, Ĉeĥio; mortis la 11-an de julio 2023 en Parizo) estis ĉeĥa kaj franca verkisto vivinta ekde 1975 en Francio, kie li obtenis la francan civitanecon en 1981. Li estas plej konata pro siaj verkoj La netolerebla leĝero de estado, Libro de ridado kaj forgesado kaj Ŝerco.

Milan Kundera
Persona informo
Milan Kundera
Naskiĝo 1-an de aprilo 1929 (1929-04-01)
en Královo Pole,  Ĉeĥoslovakio
Morto 11-an de julio 2023 (2023-07-11) (94-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Religio ateismo vd
Lingvoj francaĉeĥa vd
Loĝloko Parizo • Purkyňova street • Renno vd
Ŝtataneco FrancioĈeĥioĈeĥoslovakiosennacieco vd
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo • Film and TV School of the Academy of Performing Arts in Prague vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Milan Kundera
Familio
Patro Ludvík Kundera vd
Patrino Milada Kunderová vd
Edz(in)o Věra Kunderová • Olga Haasová vd
Parencoj Ludvík Kundera vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristotradukisto • romanisto • dramaturgo • universitata instruisto • poeto vd
Laborkampo literaturo • exile literature • traduko vd
Aktiva dum 1953–2023 vd
Verkado
Verkoj The Joke ❦
The Book of Laughter and Forgetting ❦
La netolerebla leĝero de estado ❦
Immortality ❦
Laughable Loves ❦
The Art of the Novel ❦
La vivo estas aliloke ❦
Q78152429 ❦
The Farewell Waltz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li verkis en la ĉeĥa kaj en la franca lingvoj. Li reviziis la francajn tradukojn de ĉiuj liaj verkoj, do tiuj ne estas konsiderataj kiel tradukoj, sed kiel originalaj verkoj. Liaj libroj estis malpermesitaj laŭ la Komunista Registaro de Ĉeĥoslovakio ĝis 1989.

Liaj dramoj (Posedantoj de ŝlosiloj, Jakobo kaj la sinjoro), rakontoj (Ridindaj amoj), eseoj (La arto de romano) kaj precipe romanoj (Ŝerco, La vivo estas aliloke, Adiaŭa valso, Libro de ridado kaj forgesado, La netolerebla leĝero de estado, Senmorteco, Lanteco, La identeco) donis al li grandan popularecon tutmonde.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti