La 7-a arondismento (france VIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de Sejno, kaj entenas multnombrajn francajn instituciojn, inkluzive de la Nacia Asembleo kaj de pluraj ministrejoj.
Tiu prestiĝa kaj riĉa arondismento estas ankaŭ famkonata de turistoj el la tuta mondo pro la ĉeesto de la Eiffel-Turo aŭ de la Hotelo de la Invalidoj, kiu estas la tombomonumento de Napoléon Bonaparte.
Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 47 947 loĝantoj sur areo de 4,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 723 loĝantoj/km².
Inter la plej gravaj lokoj en la arondismento, oni povas mencii :