La 16-a arondismento (franceXVIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, havas proksimume 160000 loĝantojn kaj kovras 7,846 km². Oni ofte rigardas ĝin kiel la plej riĉa kaj la plej burĝa areo de Parizo. La 16-a arondismento estas la sola pariza arondismento kun du apartaj poŝtkodoj : 75016 sude kaj 75116 norde.