Palaco de Tokio
La Palaco de Tokio (france Palais de Tokyo) kies origina nomo estis « Palais des Musées d'art moderne », estas monumento dediĉita al moderna arto kaj nuntempa arto. Ĝi situas ĉe n-ro 13, Avenuo du Président-Wilson en la 16-a arondismento de Parizo.
Palaco de Tokio | |||
---|---|---|---|
palais de Tokyo | |||
muzea konstruaĵo kultura institucio muzeo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | artdekora stilo vd | ||
Arkitekto | Jean-Philippe Vassal • Jean-Claude Delorme vd | ||
Estiĝo | 2000 | ||
Malfermo | 24-a de majo 1937 | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | 16-a arondismento de Parizo | ||
Situanta sur | Avenuo Prezidento Wilson | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 51′ 51″ N, 2° 17′ 50″ O (mapo)48.864082.29713Koordinatoj: 48° 51′ 51″ N, 2° 17′ 50″ O (mapo) | ||
| |||
Posedata de | municipality of Paris vd | ||
Retejo | https://palaisdetokyo.com/ | ||
Palaco de Tokio | |||
---|---|---|---|
Palais de Tokyo | |||
muzea konstruaĵo | |||
Prezento | |||
Stilo | Art Déco | ||
Tipo | Palaco | ||
Dato de konstruo | 1937 | ||
Geografio | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Francilio | ||
Loko | Parizo | ||
Geografia situo | 48° 51′ 51″ N, 2° 17′ 50″ O (mapo)48.864082.29713Koordinatoj: 48° 51′ 51″ N, 2° 17′ 50″ O (mapo) | ||
| |||
Kunmetita el du aloj, la Palaco gastigas en la okcidenta alo centron de nuntempa arto, nome Palais de Tokyo, dum la orienta alo, posedaĵo de urbo Parizo, gastigas la Muzeon de Moderna Arto de Parizo. La ekstero de la konstruaĵo estas tute konstruita el marmoro.
La Palaco de Tokio estas unu el la tri konstantaj konstruaĵoj de la Internacia Ekspozicio de 1937 kaj celis, laŭ la projekto de 1934, anstataŭi la tiaman Muzeon Luksemburgo. Ĝi estis komence uzita por prezenti retrospektivon de franca arto ekde la mezepoko, sed ĝia vera inaŭguro datiĝas de 1947, post la reveno de la translokigitaj kolektoj dum la dua mondmilito.
La koncerna konstruaĵo nomiĝas « Palais de Tokyo » laŭ la nomo Kajo de Tokio (nuna Avenuo de New-York) al kiu rigardas ĝia suda fasado, ĉe la rivero Sejno.
Municipa dekreto de la 14-a de majo 1997 donis la nomon Place de Tokyo al parkumejo antaŭ la Palaco apud Avenuo Président-Wilson.
La ekspozicia areo estas unu el la plej grandaj por nuntempa arto sur la internacia scenejo[1].