Muzeo de Moderna Arto de Parizo

muzeo en Francio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nacia Muzeo de Moderna Arto (Francio).

La Muzeo de Moderna Arto de Parizo (france Musée d'Art moderne de la ville de Paris [myze daʁ mɔdɛʁn də la vil də paʁi]) estas muzeo situanta en Parizo, dediĉita al arto de la 20-a jarcento. Ĝi situas ĉe n-ro 11 de Avenuo du Président Wilson en la 16-a arondismento.

Musée d'Art moderne
de la ville de Paris
Lando: Francio
Regiono: Francilio
Urbo: Parizo
Adreso: 11 avenue du Président-Wilson
16-a arondismento de Parizo
Koordinatoj: 48° 51′ 52″ N, 2° 17′ 52″ O (mapo)48.864442.29778Koordinatoj: 48° 51′ 52″ N, 2° 17′ 52″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Musée d'Art moderne de la ville de Paris (Parizo)
Musée d'Art moderne
de la ville de Paris
(Parizo)
DEC
Musée d'Art moderne de la ville de Paris
Musée d'Art moderne
de la ville de Paris
Musée d'Art moderne
de la ville de Paris
Map
Musée d'Art moderne
de la ville de Paris
Malfermdato: 1937/1961
Kolektoj: Moderna arto kaj nuntempa arto
Retpaĝo: www.mam.paris.fr
vdr

Priskribo Redakti

Situanta en la orienta alo de Palaco de Tokio, konstruita por la Internacia Ekspozicio de 1937, la muzeo estis malfermita en 1961. Ĝiaj kolektoj inkluzivas pli ol 8 000 verkojn, kiuj ilustras diversajn tendencojn de arto de la 20-a jarcento. Estas ekspozicioj pri ĉefaj movadoj kaj elstaraj artistoj de la eŭropa scenejo de la 20-a jarcento, kaj monografiaj kaj temaj ekspozicioj por prezenti la ĉefajn tendencojn de nuntempa arto.

Kolektoj Redakti

La kolektoj de la muzeo inkluzivas, inter aliaj, verkojn de Pablo Picasso, Henri Matisse, Raoul Dufy, Maurice de Vlaminck, Georges Rouault, Fernand Léger, Georges Braque, Francis Picabia, Amedeo Modigliani, Giorgio de Chirico, Kees van Dongen, Pierre Bonnard, Chaïm Soutine, André Derain, Suzanne Valadon, Maurice Utrillo, Robert kaj Sonia Delaunay, František Kupka, Juan Gris, Hans Bellmer, René Iché, Jean Fautrier, Jean Arp, Alberto Giacometti, Yves Klein kaj Pierre Soulages.

Direktoroj Redakti

  • René Héron de Villefosse (1961-1968)
  • Jacques Lassaigne (1971-1980)
  • Bernadette Contensou (1981-1988)
  • Suzanne Pagé (1988-2006)
  • Fabrice Hergott (2007-)

Publikaj transportoj Redakti

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti

Fonto Redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museu d'Art Modern de París en la kataluna Vikipedio.