Juan Gris

hispana pentristo kaj skulptisto

José Victoriano González-Pérez (Madrido, 23-a de marto de 1887 - Boulogne-sur-Seine, Boulogne-Billancourt, Francio, 11-a de majo de 1927), konata en la artaj etosoj kiel Juan Gris, estis pentristo hispana kiu faris sian agadon ĉefe en Parizo kiel unu el la majstroj de la kubismo.

Juan Gris
Portreto fare de Amedeo Modigliani.
Portreto fare de Amedeo Modigliani.
Persona informo
Naskonomo José Victoriano González-Pérez
Naskiĝo 23-an de marto 1887 (1887-03-23)
en Madrido
Morto 11-an de majo 1927 (1927-05-11) (40-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Cimetière de l'Ouest
Lingvoj hispanakatalunafranca
Ŝtataneco Hispanio
Memorigilo Juan Gris
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • desegnisto • ilustristo • konstrua desegnisto • scenografo • gravuristo • vidartisto
Verkoj Carafe and Book
Portrait of Pablo Picasso
The Bottle of Anís del Mono
The blue Carpet
vdr
Portreto de Picasso pentrita de Juan Gris.

Biografio redakti

José Victoriano González-Pérez naskiĝis en Madrido la 23an de marto de 1887, filo de komercisto kaj nepovra familio kio permesis lin eniri laŭgrade en etoso de la meza klaso.

El 1904 al 1906 li studis en la arta lernejo de Madrido kaj ĉe José Moreno Carbonero. En adolesko li estis ilustristo de publikaĵoj kiaj Blanco y Negro kaj Madrid.

En 1906 por eviti militservon kaj ekkoni la artan vivon, translokiĝis al Parizo, kie li konis artistojn kiaj Pablo Picasso kaj Georges Braque. Li malkomforte loĝis ĉe Bateau-Lavoir de Montmartre, dum ĉirkaŭ dek jaroj.

Dekomence li subtenis sin kiel ilustristo de L'Assiette au Beurre kaj Charivari.

Liaj komencaj kubismaj klopodoj estas de 1910. En la hispanaj muzeoj estas malmultaj verkoj liaj.

Pentrogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti