Pablo Picasso

hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto kaj teatristo

Pablo RUIZ PICASSO, plej konata kiel Pablo Picasso kaj en Esperanto Pablo Pikaso (naskiĝis la 25-an de oktobro 1881 en Malago, mortis la 8-an de aprilo 1973 en Mougins, Francio) estis alte taksata hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto, dramaturgo kaj desegnisto de teatraj scenejoj de la 20-a jarcento. Li fondis kun Georges Braque kaj Juan Gris la stilon de kubismo kaj estis grava pioniro de la artokompona stilo.[1][2]

Pablo Picasso
Naskiĝo 25-an de oktobro 1881 (1881-10-25)
en Malago, Andaluzio,  Hispanio
Morto 8-an de aprilo 1973 (1973-04-08) (91-jaraĝa)
en Mas Notre-Dame-de-Vie de Mougins, Alpes-Maritimes,  Francio
Pablo Picasso
Persona informo
Pablo Picasso
Naskonomo Pablo Diego José Francisco de Paula Juan Nepomuceno María de los Remedios Cipriano de la Santísima Trinidad Ruiz y Picasso
Naskiĝo 25-an de oktobro 1881 (1881-10-25)
en Malago, Andaluzio,  Hispanio
Morto 8-an de aprilo 1973 (1973-04-08) (91-jaraĝa)
en Mas Notre-Dame-de-Vie de Mougins, Alpes-Maritimes,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma edemo • kora malsufiĉo vd
Tombo Château of Vauvenarg vd
Religio ateismo vd
Etno Hispanoj vd
Lingvoj katalunafrancahispana vd
Loĝloko Château of Vauvenarg • Mas Notre-Dame-de-Vie de Mougins • rue des Grands-Augustins vd
Ŝtataneco HispanioFrancio vd
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando • Escola de Arte e Superior de Deseño Pablo Picasso vd
Partio Franca Komunista Partio vd
Subskribo Pablo Picasso
Familio
Patro José Ruiz y Blanco vd
Patrino Maria Picasso y López vd
Gefratoj Lola Ruiz Picasso vd
Edz(in)o Olga ĤoĥlovaJacqueline Roque vd
Amkunulo Nusch ÉluardDora Maar • Fernande Olivier • Marie-Thérèse WalterFrançoise Gilot • Eva Gouel vd
Infanoj Paulo Picasso • Maya Widmaier-Picasso • Claude PicassoPaloma Picasso vd
Parencoj José Vilató Ruiz • Javier Vilató y Ruiz • Xavier Vilató vd
Profesio
Alia nomo Pau de Gósol vd
Okupo pentristo • skulptistografikisto • gravuristo • koreografo • ceramikisto • poster artist • ilustristofotisto • kostumdezajnisto • dezajnisto • dizajnisto de juveloj • grafikartisto • konstrua desegnisto • murpentristo • assemblage artist • kungluisto • scenografo • desegnisto • scenaristo vd
Laborkampo pentradojuvelarto • jewelry design vd
Aktiva en ParizoRoyanAix-en-ProvenceAvignonAntibes • Schoorl • KorunjoBarcelonoMadrido vd
Verkado
Verkoj Gerniko ❦
La Fraŭlinoj de Avinjono ❦
Chicago Picasso ❦
Three Musicians ❦
Ciencia y caridad ❦
Garçon à la pipe ❦
Masakro en Koreio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konsiderata unu el la plej gravaj artistoj de la 20a jarcento, li partoprenis ekde la komenco en multaj movadoj artaj, kiuj disvastiĝis tra la mondo kaj influis aliajn tiuepokajn artistojn. Senlaca kaj laborema, li pentris pli ol du mil verkojn, kiuj nun estas en muzeoj kaj kolektoj de Eŭropo kaj de la tuta mondo. Krome, li laboris por aliaj ĝenroj, kiel desegnado, kuprogravurado, ilustrado de libroj, skulptarto, ceramikarto kaj desegnado de scenejoj kaj vestaĵoj por teatraj muntaĵoj. Li estis unu el ĉefaj pioniroj de la tekniko de kolaĝo, kaj elstaris pro la ampleksa vario de stiloj, kiun li helpis disvolvi kaj esplori. Inter liaj plej famaj verkoj estas la pra-kubisma Les Demoiselles d'Avignon (1907), kaj la post-kubismeca Gerniko (1937), priskribo de la Bombardado de Gerniko fare de la germana aerarmeo ĉe la flanko de Francisco Franco dum la Hispana Enlanda Milito.

Picasso, Henri Matisse kaj Marcel Duchamp estas konsiderataj la tri artistoj kiuj plej difinis la revolucian disvolvigon ĉe la plastikaj artoj en la komencaj jardekoj de la 20a jarcento, respondecaj pro gravaj atingoj ĉe pentrarto, skulptarto, presarto kaj ceramiko.[3][4][5][6]

Picasso montris eksterordinaran artan talenton dekomence, pentrante laŭ realisma maniero tra infanaĝo kaj adoleskaĝo. Dum la unua jardeko de la 20a jarcento, lia stilo ŝanĝiĝis dum li eksperimentis per diversaj teorioj, teknikoj, kaj ideoj. Lia verkaro estas plej ofte kategoriita laŭ periodoj. Kvankam la nomoj de multaj el liaj postaj periodoj estas debatitaj, la plej komune akceptitaj periodoj en lia verkaro estas la Blua (1901–1904), la Rozkolora (1904–1906), la Afrik-influita (1907–1909), la analiza kubismo (1909–1912), kaj la sinteza kubismo (1912–1919).

Escepte fekunda tra sia tuta longa vivo, Picasso akiris universalan rekonon kaj enorman riĉon el siaj revoluciaj artaj atingoj, kaj iĝis unu el plej bone konataj figuroj en la arto de la 20a jarcento. Sur la politika kampo, Picasso sin deklaris pacisto kaj komunisto. Li estis membro de la Franca Komunisma Partio ĝismorte en la aĝo de 91 pjaroj. Li estas enterigita en la parko de la kastelo Vauvenargues.

Komenco redakti

 
Pablo Picasso kaj lia fratino Lola, ĉirkaŭ 1889.

Picasso estis baptita (nomita ĉe katolikaj landoj) kiel Pablo Diego José Francisco de Paula Juan Nepomuceno María de los Remedios Cipriano de la Santísima Trinidad Martyr Patricio Clito[7], serio de nomoj honore al variaj sanktuloj kaj parencoj.[8] Aldone al tiuj estis Ruiz kaj Picasso, pro liaj patro kaj patrino, respektive, laŭ la hispana juro. Naskiĝinta en la ĉemara urbo Malago en la regiono Andaluzio en Hispanio, li estis la unua filo de Don José Ruiz y Blasco (1838–1913) kaj María Picasso y López.[9] Spite esti baptita laŭ katolika maniero, Picasso iĝos poste ateo.[10] La familio de Picasso estis mezklasa. Lia patro estis pentristo specializita en naturalisma pentrado de birdoj kaj aliaj ĉasbestoj. Dum plej el sia vivo Ruiz estis profesoro de arto ĉe la Artolernejo kaj zorganto de loka muzeo. La praularo de Ruiz estis malaltaj aristokratoj. Spite la gravecon de la patro, la estonta fama pentristo uzos ĉefe la patrinan familinomon Picasso anstataŭ la patran, kion postulas la hispana kutimo. Tiu kutimo ne estas respektata kiam la patra unua familinomo estas tro ofta kompare kun la dua patrina; ĉikaze Picasso estas en Hispanio multe pli malofta ol Ruiz, kaj pro tio ĉefe Pablo uzos ĝin.

Picasso montris pasion kaj lertecon por desegno el frua aĝo. Laŭ sia patrino, liaj unuaj vortoj estis "piz, piz", nome infaneca mallongigo de lápiz, la hispana vorto por "krajono".[11] El sepjaraĝa, Picasso ricevis formalan artistan trejnadon el sia patro por figura desegnado kaj olepentrado. Ruiz estis tradicia akademiisma kaj artisto kaj instruisto, kiu opiniis, ke taŭga trejnado postulas disciplinan kopiadon de majstroj, kaj desegnadon de homa korpo kaj el artefaritaj kaj el vivantaj modeloj. Lia filo tuj priokupiĝis pri arto dum malatentis pri lernejaj taskoj.

La familio translokiĝis al Korunjo en 1891, kie lia patro iĝis profesoro ĉe la Lernejo de Fajnaj Artoj. Ili restis tie preskaŭ kvar jarojn. Iam la patro trovis sian filon pentranta super sia nefinita skizo de kolombo. Observante la precizecon de la tekniko de sia filo, nekonfirmita historio rakontetas, ke Ruiz sentis, ke la 13-jaraĝula Picasso jam preterpasis lin, kaj decidis rezigni pri pentrado,[12] kvankam ja ekzistas liaj pentraĵoj el postaj jaroj.

En 1895, Picasso estis akre kortuŝita pro la morto de sia sepjaraĝa fratino, Conchita [konĈIta], pro difterio.[13] Post ŝia morto, la familio translokiĝis al Barcelono, kie Ruiz enpostenigis ĉe ties Lernejo de Fajnaj Artoj. Picasso progresis en la urbo, kiu foje konsideris en okazoj de tristo aŭ nostalgio kiel vera hejmo.[14] Ruiz konvinkis la oficialulojn de la akademio por permesi lian filon al enirrajta ekzameno por la progresanta klaso. Tiu procezo ofte necesigis po unu monaton, sed Picasso plenumis ĝin post unu semajno, kaj la tribunalo akceptis lin, ankoraŭ 13-jarulon. La studento malhavis disciplinon sed faris amikojn kiuj poste efikos super li en posta vivo. Lia patro luis ĉambreton por li ĉe la hejmo por ke la filo povu labori sole, kaj li povu kontroli lian taskaron. Ambaŭ kverelis ofte.

La patro kaj onklo de Picasso decidis sendi la junan artiston al la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando de Madrido, nome la ĉefa artolernejo de la lando.[14] Kiam li estis ankoraŭ 16jarulo, Picasso ekvivis por la unua fojo sole, sed li malamis formalan instruadon kaj ĉesis ĉeesti al klasoj tuj post sia aliĝo. Madrid enhavis multajn aliajn allogaĵojn. La Muzeo Prado estis hejmo de pentraĵoj de Diego Velázquez, Francisco Goya, kaj Francisco Zurbarán. Picasso especiale admiris la verkojn de El Greco; elementoj kiaj la longecaj membroj, rimarkindaj koloroj, kaj mistikismaj vizaĝoj aperos eĥe en la posta verkaro de Picasso.

Parizo kaj Barcelono redakti

En 1912 dum restado en Parizo, Picasso formis parton de etoso de elstaraj geamikoj tre famaj en la artismaj kvartaloj Montmartre kaj Montparnasse, inter kiuj menciindas André Breton, poeto; Guillaume Apollinaire, verkisto; Alfred Jarry dramaturgo; kaj Gertrude Stein mecenato. Apollinaire estis arestita pro suspekto, ke li estis ŝtelinta la faman pentraĵon de Leonardo da Vinci nome Mona Lisa el la Louvre, kaj ke li formas parton de internacia bando de ŝtelistoj. Apollinaire kulpigis sian amikon Picasso, kiu same estis pridemandita, sed ambaŭ estis senkulpigitaj poste.[15]

 
Enirejo al la kafejo Els Quatre Gats.

En la vintro de 1895-1896 li realigis sian unuan grandan akademian oleopentraĵon, nome La primera comunión (La unua komunio, Muzeo Picasso, Barcelono),[16] en Barcelono, urbo en kiu li loĝis ĉirkaŭ naŭ jarojn, escepte pro kelkaj someraj feritempoj kaj restado pli malpli longaj en Madrido kaj Parizo.[17] En 1897 li prezentis la pentraĵon Ciencia y caridad (Scienco kaj karitato, Muzeo Picasso, Barcelono) en la Ĝenerala Ekspozicio de Belartoj de Madrido.[18] Dum la somero li pasigis sian feritempon en Malago, kie li pentris pejzaĝojn kaj taŭrludaĵojn.[19]

En Septembro, li iris al Madrido por ekstudi en la Akademio de San Fernando,[19] sed tuj li abandonis la Akademion: la intelektula etoso de la ĉefurbo, malakceptanta de novaj tendencoj kiel la kataluna modernismo kiun Picasso klopodis enkonduki (li fondis gazeteton en 1901, Arte Joven (juna arto), kiu havis tre mallongdaŭran ekzistadon) ne altiris lin. Tamen, li profitis siajn oftajn vizitojn al la Muzeo Prado por plej bone interkonatiĝis kun la verkaro de la Greko, kiu estis postulita de artistoj kaj fakuloj de fino de la 19-a jarcento.[20]

Ekde 1898 li subskribis siajn verkojn kiel «Pablo Ruiz Picasso», poste kiel «Pablo R. Picasso», kaj kiel «Picasso» nur ekde 1901. La ŝanĝo ŝajne ne rilatis al malakcepto de la patra figuro; anstataŭe ŝajne ĝi rilatis al la deziro de Picasso distingiĝis kiel rolulo, sekvante tendencon de siaj katalunaj amikoj, kiuj havis la kutimon nomi lin per la patrinflanka familinomo, multe malpli ofta ol la patroflanka familinomo, Ruiz, kontraŭ la tiama kaj eĉ ĝisnuna kutimo.[21]

 
Ramón Casas: Pablo Picasso, 1900, Nacia Muzeo de Arto de Katalunio.

Li revenis al Barcelona en Junio 1898, malsana je skarlatino kaj translokiĝis al Horta de Ebro (aktuale Horta de Sant Joan), naskoloko de sia amiko Manuel Pallarés, sude de la rivero Ebro proksime de la urbo Gandesa (Terra Alta, Tarragona). En tiu restado, Picasso retrafis praradikojn de la lando kun iu reveno al la naturo, pli kongrue kun la modernisma idearo, kio konstituis unu el la unuaj epizodoj «primitivismaj» de lia kariero.[22]

Ekkariero kaj periodoj redakti

La verkoj de Pablo Picasso estas kutime klasigitaj en sekvaj periodoj:

Periodo de Barcelono (antaŭ 1900) redakti

Picasso alvenis al Barcelono en 1895. Li kunlaboris kiel desegnisto en diversaj katalunaj gazetoj kaj fondis la revuon Juna arto ("Arte joven") kiu fiaskis. Li komencis sian pentristan karieron ĉefe per portretoj (interalie unu de Frederic Pujulà i Vallès, kiun oni povas vidi en la artikolo pri tiu esperantista verkisto).

La Blua Periodo (1901–1904) redakti

 
Picasso en 1904. Foto de Ricard Canals.

La Blua Periodo de Picasso (1901–1904), karakterizita per ombraj pentraĵoj en kiuj hegemonias nuancoj de bluaj kaj bluecverdaj koloroj kaj nur foje tiuj estis varmigitaj per aliaj koloroj, startis ĉu en Hispanio komence de 1901 ĉi en Parizo en la dua duono de la jaro.[23] Picasso uzis multe la bluan koloron kaj la figuroj havas magran aspekton. Ekzemploj estas La vida (La vivo, 1903), Las dos hermanas (La du fratinoj, 1904) kaj La douleur (Erotika sceno, eble 1903). La pentra stilo de Picasso ŝanĝiĝis post la memmortigo de lia bona amiko Carlos Casagemas. Casagemas sinmortigis pafante sin en la kapon sekvante sian senreciprokan amon por Germaine Pichot, kiu poste funkciis kiel unu el la modeloj de Picasso en la verko Les demoiselles d'Avinyó. La morto de Casagemas multe influis Picasso'n kaj liajn tiamajn pentraĵojn, kiuj estas hegemonie blukoloraj, kio atestis lian solecon kaj malĝojon kiel la roluloj en liaj pentraĵoj. Lia plej fama pentraĵo de tiu periodo estas "La blinda gitarludisto" de 1903. Alia pentraĵo de ĉi tiu periodo estas "La tragedio".

Multaj pentraĵoj de kadavrecaj patrinoj kun infanoj datas el la Blua Periodo, dum kiu Picasso dividis sian tempon inter Barcelono kaj Parizo. Por tiu malbunta uzo de koloro kaj foje tristaj temoj —ĉiesulinoj kaj almozuloj estis oftaj celoj— Picasso estis influita per veturado tra Hispanio kaj la memmortigo de Carlos Casagemas. Startinte en aŭtuno 1901, li pentris kelkajn postmortajn portretojn de Casagemas kulmine en la melankolia alegoria pentraĵo La Vie (La vivo, 1903), aktuale en la Klevlanda Muzeo de Arto.[24] Simila sinteno aperas en la bone konata Le repas frugal (La malabunda manĝo, 1904),[25] kiu montras blindulon kaj virinon, ambaŭ maldikegajn, sidiĝintajn ĉe preskaŭ malplena tablo. Blindeco, ripetita temo en la verkoj de Picasso de tiu periodo, aperas ankaŭ en Le repas de l'aveugle (La manĝo de la blindulo, 1903, Metropola Muzeo de Arto) kaj en la portreto de La Celestina (1903). Aliaj bluperiodaj verkoj estas Portreto de Soler kaj Portreto de Suzanne Bloch, operkantistino.

La Rozkolora Periodo (1905–1907) redakti

 
Gertrude Stein sursofa en Parizo kaj surmure ŝia portreto fare de Picasso.

Ekde 1905 la blua epoko de Picasso cedis lokon al nova amo en lia vivo, Fernande Olivier, juna artistino, kiun li estis koninta en 1904[26] kaj kiu iĝis lia modelo kaj amantino. Picasso enamiĝis al la celo de siaj skulptaĵoj kaj esprimis siajn fortajn sentojn al ŝi en siaj artaj pentraĵoj. En la pentraĵoj de Picasso ekregis la rozkolora tono. Kompare kun la blua periodo aperis liaj verkoj malpli melankolie, la bluo restis en fono. Liaj pentromotivoj estis sorĉistoj, ŝnurdancistoj kaj arlekenoj (tristaj ĝojigistoj sed bunte vestitaj), klasika beleco. Arlekeno, kiel komedia rolulo priskribita en ŝakbildaj vestoj, iĝis persona simbolo por Picasso La "dolĉa doloro" aperas ĉiam forte sur liaj pentraĵoj. Gravaj verkoj de la periodo estas Virino kun frugilego kaj Ŝnurdancista familio. Li komencis pentri pli kaj pli feliĉajn pentraĵojn, kiuj estis esprimitaj per plejparte oranĝaj kaj rozkoloraj koloroj. Li pentris plejparte cirkajn temojn. Tamen ĉi tiu periodo ne daŭris longe, ĉar Picasso trovis alian manieron esprimi sin laŭ pli ekscita, interesa kaj originala maniero. Olivier aperas en multaj el liaj rozperiodaj pentraĵoj, multaj el kiuj estas influitaj de lia arda rilato al ŝi, aldone al lia pliiĝanta ekspono al la franca pentrarto. La ĝenerale kontentiga kaj optimistima sinteno de la pentraĵoj de tiu periodo rememorigas pri la perdiodo de 1899–1901 (t.e., ĝuste antaŭ la Blua Periodo), kaj 1904 povas esti konsiderata transira jaro inter ambaŭ periodoj.

Ĉirkaŭ 1905, Picasso iĝis protektito de usonaj artokolektistoj Leo kaj Gertrude Stein. Ankaŭ lia pli aĝa frato Michael Stein kaj lia edzino Sarah iĝis kolektantoj de lia verkaro. Picasso pentris la portretojn de Gertrude Stein kaj de unu el ŝiaj nevoj nome Allan Stein. Gertrude Stein iĝis la ĉefa patrono de Picasso, akiranta liajn desegnojn kaj pentraĵojn kaj ekspoziciante ilin en sia neformala Salono en sia hejmo de Parizo.[27] En unu el ŝiaj kunsidoj en 1905, Picasso renkontiĝis kun Henri Matisse, kiu estos lia dumviva amiko kaj rivalo. La Stein-oj enkondukis lin al Claribel Cone kaj al ŝia fratino Etta, kiuj estis usonaj artokolektistoj; ankaŭ ili ekakiris pentraĵojn de Picasso kaj de Matisse. Finfine Leo Stein translokiĝis al Italio. Michael kaj Sarah Stein iĝis patronoj de Matisse, dum Gertrude Stein plue kolektis verkojn de Picasso.[28]

En 1907, Picasso aliĝis al artgalerio kiu ĵus malfermiĝis en Parizo fare de Daniel-Henry Kahnweiler, germana arthistoriisto kaj artokolektisto kiu iĝis unu el la unuaj francaj artokomercistoj de la 20-a jarcento. Li estis inter la unuaj famigantoj de Pablo Picasso, Georges Braque kaj de kubismo mem. Kahnweiler promociis la burĝonajn artistojn kiel André Derain, Kees van Dongen, Fernand Léger, Juan Gris, Maurice de Vlaminck kaj kelkaj aliaj kiuj estis venintaj el la tuta mondo por loĝi kaj labori en Montparnasse tiam.[29]

 
Picasso en 1908.

Afrikarta kaj primitivisma periodo: 1907–1909 redakti

La afrikarta influita periodo de Picasso (1907–1909) ekis per sia pentraĵo Les Demoiselles d'Avignon (La fraŭlinoj de Avignon, sed fakte ĉiesulinoj el la strato Avinyó en Barcelono). Ĉiu figuro estas priskribita en malkongrua maniero kaj neniu estas konvencie virineca. La virinoj aperas iome minacantaj kaj prezentataj kun angulecaj kaj diskunigitaj korpoformoj. Tri figuroj maldekstre montras vizaĝajn trajtojn en iberarta stilo, dum tiuj du dekstre estas montrataj kun afrikaj maskecaj trajtoj, ŝajne pro impreso ĉe la pentristo fare de afrikaj artaĵoj kiujn li vidis en Junio 1907 en la etnografia muzeo de la Palaco Trokadero.[30] Kiam li montris la pentraĵon al la konatuloj en sia studio, la preskaŭ ĉiesa reago estis kortuŝaĉa kaj malakcepta; Matisse kolere refuzis la verkon kiel trompo.[31] Picasso ne ekspoziciis Les Demoiselles publike ĝis 1916. La angulecaj trajtoj de la vizaĝoj jam restos ĉe Picasso por sia tuta laborperiodoj. Aliaj verkoj el tiu periodo estis Nudaĵo kun levitaj brakoj (1907) kaj Tri virinoj (1908). Formaj ideoj disvolvigitaj dum tiu periodo kondukis lin rekte al la kubisma periodo kiu sekvis.

Per la "Fraŭlinoj de Avignon" Picasso kreis novan lingvon en pentrarto, kiu integriĝas kun la abstraktaj tendencoj, kiuj tiam disvolviĝis en moderna pentrado, en kiu li malmuntis la formojn kaj rekunmetis ilin laŭ sia imago. Dum ĉi tiu periodo estis influo de afrikaj statuoj kaj maskoj kaj tial ĉi tiu etapo nomiĝas afrikeca. Krome pentraĵoj el tiu periodo havas skulptajn kvalitojn. La objektoj aspektas parte volumecaj, masivaj kaj tridimensiaj.

Analiza Kubismo (1909–1910) redakti

 
La Ĉikago Pikaso 50-futalta publika kubisma skulptaĵo. Donita de Pikaso al la popolo de Ĉikago.

La analizo en kubismo signifas dissolvon. Je ĉi tiu punkto la malmuntado de la formo kaj ĝia rompado fariĝas pli sistema, kaj kune kun la malmuntado estas ankaŭ muntado. Malmuntado fariĝas kaj per formo kaj per koloro. La analiza kubismo (1909–1910) estas pentrostilo kiu Picasso disvolvis kun Georges Braque uzante unukolorajn brunecajn kaj neŭtrajn kolorojn. Ambaŭ artistoj apartigis la celitajn objektojn kaj "analizis" ilin laŭ iliaj formoj. La pentraĵoj de Picasso kaj Braque en tiu epoko kunhavas multajn similaĵojn.

En Parizo, Picasso diboĉdistriĝis kun distinga amikaro en la kvartaloj Montmartre kaj Montparnasse, kiel André Breton, la poeto Guillaume Apollinaire, la verkisto Alfred Jarry kaj sia protektantino Gertrude Stein. En 1911, Picasso estis arestita kaj pridemandita pri la ŝtelo de la Mona Lisa el Luvro. Suspekto pri la krimo estis dekomence veninta sur Apollinaire pro liaj ligoj kun Géry Pieret, artisto kun historio de ŝteloj el la artgalerio. Apollinaire siavica implikigis sian amikon Picasso, kiu ankaŭ estis iam aĉetinta ŝtelitajn artaĵojn el la artisto. Timante kondamnon kiuj estis povinta rezulti en sia deportado al Hispanio, Picasso malakceptis eĉ esti renkontinta kun Apollinaire. Finfine ambaŭ estis senkulpigita pro ajna inkludo en la malapero de la pentraĵo.[32][33] La pentraĵo siaflanke aperis du jarojn poste en Florenco.

Pli preciza pentroperiodo estas samtempa Hermetika Kubismo (1911–1912).

Sinteza Kubismo (1912–1919) redakti

Dum multaj jaroj multaj pentristoj provis pentri pentraĵojn similajn aŭ organizitajn laŭ la ŝajna realaĵo, sed Picasso kaj Braque ŝanĝis aferojn. La Sinteza Kubismo (1912–1919) estis plua disvolvigo de kubismo, en kiuj eltranĉitaj paperpecoj – ofte el murpapero aŭ el partoj de gazetpaĝoj – estis gluitaj en komponaĵoj, kio markis la unuan popularan uzadon de la kolaĝo en fajnaj artoj.

Inter 1915 kaj 1917, Picasso ekpentris serion de pentraĵoj kiuj montris tre geometriecajn kaj minimumismajn kubismajn objektojn, konsistantajn je pipo, gitaro aŭ glaso, kun foja elemento de kolaĝo. "Dur-bordaj kvadrat-tranĉitaj diamantoj", notis arthistoriisto John Richardson, "tiuj gemoj ne ĉiam havas supron aŭ malsupron".[34][35] "Ni bezonas novan nomon por referenci ilin," skribis Picasso al Gertrude Stein. La termino "Kristala Kubismo" estis poste uzata kiel rezulto de vidaj analogioj kun kristaloj.[34][36][37] Tiuj "malgrandaj gemoj" povis esti produktitaj de Picasso kiel reago al kritikistoj kiuj estis postulantaj lian forigon de la movado, pro lia eksperimentado kun klasikismo ene de la tiel nomita "reveno al ordo" post la milito.[34][36]

 
Picasso antaŭ sia pentraĵo La Aficionado (Kunstmuseum Basel) ĉe Villa les Clochettes, somere 1912.

Akirinta iome famon kaj riĉon, Picasso lasis Olivier por Marcelle Humbert, kiun li nomis Eva Gouel. Picasso inkludis amdeklarojn al Eva en multaj kubismaj verkoj. Picasso estis ege suferinta pro ŝia tro frua morto pro malsano estante nur 30-jaraĝa en 1915.[38]

Je la eksplodo de la Unua Mondmilito en Aŭgusto 1914, Picasso estis loĝanta en Avignon. Braque kaj Derain estis rekrutitaj kaj Apollinaire aliĝis al la franca artilerio, dum la hispana Juan Gris restis ĉe la kubisma etoso. Dum la milito, Picasso povis plue pentri seninterrompe, malkiel liaj francaj kolegoj. Liaj pentraĵoj iĝis pli malhelaj kaj lia vivo ŝanĝis per dramaj konsekvencoj. La kontrakto kun Kahnweiler estis finita pro sia ekzilo el Francio. Tiam la laboro de Picasso estis direktita al la artokomercisto Léonce Rosenberg. Post la perdo de Eva Gouel, Picasso havis amaferon kun Gaby Lespinasse. Dum la printempo de 1916, Apollinaire revenis el la fronto vundita. Ili renovigis sian amikecon, sed Picasso ekvenis ofte al novaj sociaj etosoj.[39]

Ĉirkaŭ la fino de la Unua Mondmilito, Picasso engaĝiĝis kun la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev. Inter liaj amikoj de tiu epoko estis Jean Cocteau, Jean Hugo, Juan Gris, kaj aliaj. En la somero de 1918, Picasso edziĝis al Olga Ĥoĥlova, dancistino de la trupo de Sergej Djagilev, por kiu Picasso estis desegnante baleton, nome Parade kun muziko de Erik Satie kaj unu-akta scenaro de Jean Cocteau, en Romo; ili pasigis sian nuptoveturon ĉe Biarritz en la vilao de la altklasa ĉilia artopatronino Eugenia Errázuriz.

Reveninta el sia mielmonato kaj bezonanta monon, Picasso startigis ekskludan rilaton kun la juda franca artokomercisto Paul Rosenberg. Kiel parto de siaj unuaj taskoj, Rosenberg akceptis ludoni al la paro apartementon en Parizo je sia propra kosto, kiu estis proksima al lia propra domo. Tio estis la komenco de profunda frateca amikeco inter du tre diferencaj homoj, kio daŭros ĝis la eksplodo de la Dua Mondmilito.

Ĥoĥlova enkondukis Picasso en la altan socion, al formalaj vespermanĝaj festoj, kaj al aliaj dimensioj de la vivo de riĉuloj en la 1920-aj jaroj en Parizo. La paro havis filon, nome Paulo Picasso,[40] kiu kreskiĝis kaj iĝis kurkonkurencisto per motorcikloj kaj ŝoforo de sia patro. La insisto de Ĥoĥlova en socia propreco kontrastis kun la bohemiecaj tendencoj de Picasso kaj la paro vivis en stato de konstanta konflikto. Dum la sama periodo kiam Picasso kunlaboris kun la trupo de Djagilev, li kaj Igor Stravinski kunlaboris kun Pulcinella en 1920. Picasso havis oportunon fari kelkajn desegnojn de la komponisto.[41]

En 1927, Picasso renkontiĝis kun la 17-jaraĝa Marie-Thérèse Walter kaj startigis sekretan amaferon kun ŝi. La geedzeco de Picasso kun Ĥoĥlova tuj rezultis en separiĝo pli ol en divorco, ĉar la franca juro postulis eĉ dividon de propraĵoj okaze de divorco, kaj Picasso ne deziris, ke Ĥoĥlova havu la duonon de lia riĉeco. Tial ambaŭ restis laŭjure geedzoj ĝis la morto de Ĥoĥlova en 1955. Picasso havis longdaŭrand amaferon kun Marie-Thérèse Walter kaj estis patro de filino kun ŝi, nome Maya. Marie-Thérèse vivis en malsukcesa espero ke Picasso iam edzinigis ŝin, kaj pendumis sin kvar jarojn post la morto de Picasso.

Kubismaj verkoj redakti

Gravaj pentraĵoj liaj en kubisma arto inkluzivas la jenajn pentraĵojn:

 
Portreto de Picasso pentrita de Juan Gris.
  • La pomoj de 1906, aĉetita de Gertrude Stein. Ĉi tiu pentraĵo konsistigis analizan kubismon, do pentraĵon, en kiu la artisto prenas objekton kaj faras ĝin formala analizo, sub la influo de la tiutempa psikologio, kaj serĉas novan profundon en ĉiuj artaj kampoj. Aliaj pentraĵoj de tiu periodo ilustras kubismon en lia laboro.
  • La fraŭlinoj de Avignon (Les Demoiselles D'Avignon) de 1907 estas unu el la unuaj kaj plej famaj kubismaj pentraĵoj. Por multaj, la pentraĵo estas konsiderata unu el la plej gravaj en moderna arto. Ĝi vidiĝas kiel malmuntado de la korpo en dudimensiajn surfacojn, malmuntado de la vizaĝo kaj rekunmetado de ĝi en la formo de profilo kaj fronto samtempe. Ĝi havas klaran sekvon de Cézanne, kaj klarajn influojn de afrika arto.
  • Virino kun ventumilo (La Femme à L’éventail) de 1908. La platigo de la modelo videblas, intenca proporcia vundo, serĉo pri la geometrio en la anatomio.
  • La Rezervujo (Le Réservoir) de 1909. La komenco de la transiro al sintezo videblas, pejzaĝo de vilaĝo fariĝas kolekto de dudimensiaj geometriaj formoj. Sinteza kubismo prenas la objekton, tute rompas ĝin, sintezas ĝin kaj rekunmetas ĝin sur la kanvaso, en simplaj koloroj kaj maksimuma surfaceco.
  • Viro kun pipo (L’homme à La Pipe) de 1911. Picasso rompas la konvenciojn pri rektangula pentrado kaj pentras elipsan pentraĵon sur rektangula tolo, kiel mezepokaj pentristoj. Ankaŭ ĉi tie oni povas percepti homajn restaĵojn, kiuj travivis la sintezon kaj havis la privilegion alveni sola kun malmulta simileco al la obtuza realaĵo. La pipo estas klara kaj ankaŭ la subskribo de Picasso.

Klasika Periodo (1917-1927) kaj Superrealisma Epoko (1928-1932) redakti

 
Olga Ĥoĥlova en la studio de Picasso en Montrouge, printempo de 1918.

Periodo de superrealaj verkoj, sen la limoj de logiko. Kiel aliaj verkoj en la kampo, ilia celo estas ŝoki la spektanton en la bildo kaj transiri mensajn limojn. En 1936 li renkontis la fotiston kaj pentriston Dora Maar (Theodora Markowitz), estis fascinita de ŝi kaj pentris ŝin per dekoj da bildoj ĝis 1944 kiam ili disiĝis.

En Februaro 1917, Picasso faris sian unuan veturon al Italio.[42] En la periodo post la tumulto de la Unua Mondmilito, Picasso produktis verkojn laŭ novklasika stilo. Tiu "reveno al ordo" evidentiĝis en la verkaro de multaj eŭropaj artistoj en la 1920-aj jaroj, kiel André Derain, Giorgio de Chirico, Gino Severini, Jean Metzinger, la artistoj de la movadoj Nova Objektiveco kaj "Novecento Italiano". La pentraĵoj kaj desegnoj de Picasso en tiu periodo ofte memorigas pri la verkaro de Rafaelo kaj de Ingres.

En 1925 la superrealisma verkisto kaj poeto André Breton deklaris Picasso kiel 'unu el niaj' en sia artikolo Le Surréalisme et la peinture, publikigita en Révolution surréaliste. Les Demoiselles estis reproduktita por la unua fojo en Eŭropo en la sama publikaĵo. Kvankam Picasso ekspoziciis kubismajn verkojn en la unua superrealisman grupan ekspozicio en 1925, la koncepto de 'psika aŭtomatismo en sia pura stato' kiel definita en la Manifeste du surréalisme neniam povis esti apelikita al li entute. Li en tiu epoko ja disvolvigis novajn imagaron kaj formalan sintakson por esprimiĝi emocie, "montrante la violenton, la psikajn timojn kaj la erotismon kiuj estis delonge retenita aŭ sublimita ekde 1909", diris la arthistoriisto Melissa McQuillan.[43] Kvankam tiu transiro en la verkaro de Picasso estos influita de kubismo por ties spacaj rilatoj, "la fuzio de ritaro kaj abandono en la imagaron rememorigas pri la primitivismo de Demoiselles kaj la svagaj psikologiaj resonaroj de lia simbolisma verkaro", diris McQuillan.[43] Superrealismo revivigis la altiron de Picasso al primitivismo kaj erotismo.[43]

Ekspresionisma epoko (1930-1939) redakti

 
La ses gravuraĵoj de la "Suito de Vollard".

Dum la 1930-aj jaroj, la minotaŭro anstataŭis la arlekenon kiel ofta motivo en lia verkaro. Lia uzado de la minotaŭro devenis parte el lia kontakto kun la superrealistoj, kiuj ofte uzis ĝin kiel sian simbolon, kaj ĝi aperas ankaŭ en la Gerniko de Picasso. La minotaŭro kaj la amantino de Picasso nome Marie-Thérèse Walter estas ofte aperigita en lia fama serio Suito de Vollard de gravuraĵoj.[44] Tiu kolekto de 100 pikasaj gravuraĵoj estis eldonitaj de Ambroise Vollard, galeristo, artkomercisto kaj eldonisto. La gravuraĵoj kreiĝis inter la jaroj 1930–1937 kaj havas fiksajn motivojn en la verko de Picasso: la cirko, taŭrobatalo, la skulptista laborejo, la Minotaŭro, la Blinda Minotaŭro kaj tri portretoj de Waller. Proksimume 100 ekzempleroj de la kolekto estis presitaj sed ne bone vendiĝis en la fruaj jaroj. Hodiaŭ la kolekto estas konsiderata unu el la pintoj de la artisto kaj de la artkomercisto, kiu donis sian nomon al la serio.

Plej verŝajne la plej fama verko de Picasso estis lia priskribo de la Bombardado de Gerniko fare de la germanaj aertrupoj aliancitaj de Franco dum la Hispana Enlanda Milito en 1937. Gerniko estas konsiderata de multaj kiel rekordo en lia nova esprimmaniero, pri malmuntado de korpoj kaj rekunmetado de ili laŭ lia imago, same kiel universala homa simbolo kontraŭ ĉiuj militoj, kaj mortigo de senkulpaj homoj. Tiu enorma pentraĵo montras la malhumanecon, brutalecon kaj malesperon pro milito. Demandita klarigi pri ties simbolismo, Picasso diris, "Ne estas la pentristo kiu difinas la simbolojn. Krome li devus fari tion per tiom multaj vortoj! Plej konvene la publiko kiu rigardas la pentraĵon devas interpreti la simbolojn kiel ĝi komprenas ilin."[45][46]

 
Kahela kopio de la Gerniko.

Gerniko estis ekspoziciata en Julio 1937 en la Hispana Paviliono de la Dua Hispana Respubliko en la Pariza Internacia Ekspozicio, kaj poste iĝis centra peco de ekspozicio de 118 verkoj de Picasso, Matisse, Braque kaj Henri Laurens kiu turneis Skandinavion kaj Anglion. Post la venko de Francisco Franco en la hispana milito, la pentraĵo estis sendita al Usono por akiri financon kaj helpon al la hispanaj rifuĝintoj. Ĝis 1981 ĝi estis fifita al la Muzeo de Moderna Arto (MoMA) en Novjorko, ĉa estis esprimita deziro de Picasso ke la pentraĵo ne estu donita al Hispanio antaŭ libereco kaj demokratio estu reestablita en la lando. Ĝi alvenis en Hispanion en 1981, t.e., 6 jarojn post la morto de la diktatoro Franco, kaj la reveno de la demokratio en Hispanion. Ĝi estis ekspoziciata en la Domego de la Bona Ripozo. Nun ĝi estas montrata en Muzeo Reina Sofía, en Madrido. Kvankam ĝis tiam Picasso ne multe interesiĝis pri politiko, la teruroj de la Hispana Enlanda Milito konsciigis lin jam por ĉiam en maldekstraj pozicioj, foje proksime al komunistoj.

En 1939 kaj 1940, la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko, kies direktoro Alfred Barr estas Picasso-entuziasmulo, organizis gravan retrospektivon de la ĉefaj verkoj de Picasso ĝis tiam. Tiu ekspozicio idoligis Picasso-n, metis lin en la kerno de la publika rigardo en Usono al la centro de lia artisteco, kaj rezultis en reinterpretado de lia verkaro fare de la tiutempaj arthistoriistoj kaj fakuloj.[47] Laŭ Jonathan Weinberg, "Konsiderante la eksterordinaran kvaliton de la montro kaj la enorman prestiĝon de Picasso, ĝenerale plialtigita pro la politika efiko de Gerniko ... la kritikistoj estis surprize duflankaj".[48] La "plureco de stiloj" de Picasso ĝenis iun ĵurnaliston; alia priskribis lin kiel "kaprica kaj eĉ malicema"; La recenzo de Alfred Frankenstein en ARTnews konkludis, ke Picasso estas kaj ĉarlatana kaj genia.[48]

Dua Mondmilito kaj finaj 1940-aj jaroj: 1939–1949 redakti

 
La muzeestro Stanisław Lorentz gvidas Picasso tra la Nacia Muzeo en Varsovio en Pollando dum la ekspozicio Nuntempaj francaj pentristoj kaj ceramiko de Pablo Picasso, 1948. Picasso donacis al la varsovia muzeo ĉirkaŭ dekduon de siaj ceramikaĵoj, desegnoj kaj kolorpresaĵoj.[49]

Dum la Dua Mondmilito, Picasso restis en Parizo dum la germanoj okupaciis la urbon. La arta stilo de Picasso tute ne kongruis kun la Naziisma artidealo, kaj tial li ne ekspoziciis dum tiu epoko. Li estis ofte ĉikanita fare de la Gestapo. Dum priserĉado de lia apartemento, laŭdire oficiro vidis foton de la pentraĵo Gerniko. "Ĉu vi faris tion?" la germano demandis al Picasso. "No," li respondis, "Vi faris."[50] Retiriĝinta al sia studio, li plue pentris, produktante verkojn kiel la Aĵ-pentraĵo kun gitaro (1942) kaj la kontraŭmilita Le Charnier (1944–48).[51] Kvankam la germanoj malpermesis bronzo-fandadon en Parizo, Picasso plue senatente faris tion, uzante bronzon kontrabanditan por li fare de la Franca Rezistado.[52]

En tiu epoko, Picasso verkis poezion kiel alternativa produkto. Inter 1935 kaj 1959 li verkis ĉirkaŭ 300 poeziaĵojn. Ili estis sentitilaj escepte pri dato kaj foje pri la loko en kiu ĝi estis verkita (por ekzemplo "Parizo, la 16an de Majo 1936"), kaj estis ĉefe gustenhavaj, erotismaj kaj foje skatologiemaj, same kiel du plenlongaj teatraĵoj, nome Le Désir attrapé par la queue (Deziro vostokaptita, 1941), kaj Les Quatre Petites Filles (La kvar junulinoj, 1949).[53][54]

En 1944, post la liberigo de Parizo, Picasso, tiam 63-jaraĝa, startigis amaferon kun juna artostudentino nomita Françoise Gilot. Ŝi estis 40 jarojn pli juna ol li. Picasso estis laciĝinta de sia amatino Dora Maar; Picasso kaj Gilot ekvivis kune. Finfine ili havis du gefilojn: nome Claude Picasso, naskiĝinta en 1947 kaj Paloma Picasso, naskiĝinta en 1949. En sia linro de 1964 Life with Picasso,[55] Gilot priskribas lian fitraktadon kaj multnombrajn perfidojn kiuj kondukis ŝin lasi lin, forportante la gefilojn kun ŝi. Tio estis forta frapo al Picasso.

 
Picasso fotita en 1953 fare de Paolo Monti dum ekspozicio en la Palazzo Reale en Milano (Fondo Paolo Monti, Biblioteca europea di informazione e cultura, BEIC).

Picasso havis amaferojn kun virinoj de eĉ pli granda aĝ-diferenco ol tiu inter li kaj Gilot. Estante ankoraŭ en rilato kun Gilot, en 1951 Picasso havis ses-semajnan aferon kun Geneviève Laporte, kiu estis kvar jarojn pli juna ol Gilot. Estante jam 70-jarulo, multaj pentraĵoj, inkodesegnoj kaj presaĵoj havis kiel temon maljunan, groteskan nanon kiel tolerema amanto de bela juna modelino. Jacqueline Roque (1927–1986) laboris en la Madoura Ceramiko en Vallauris ĉe la Lazura Marbordo, kie Picasso faris kaj pentris ceramikon. Ŝi iĝis lia amatino, kaj poste lia dua edzino en 1961. Ambaŭ restis kune por la cetero de la vivo de Picasso.

Lia geedzeco kun Roque estis ankaŭ venĝorimedo kontraŭ Gilot; je kuraĝigo fare de Picasso, Gilot estis divorcinta el sia tiama edzo, Luc Simon, laŭ plano edziniĝi al Picasso por sekurigi la rajtojn de iliaj gefiloj kiel legitimitaj herederoj de Picasso, kiu jam estis sekrete edziĝinta al Roque, post Gilot estis decidinta al divorco. Lia rompita rilato kun Claude kaj Paloma neniam pliboniĝis.[56]

En tiu epoko, Picasso igis konstrui grandan gotikecan domon, kaj povis ankaŭ ekhavi grandajn vilaojn en Suda Francio, kiel Mas Notre-Dame-de-Vie ĉe Mougins, kaj en Provence-Alpes-Côte d'Azur. Li estis jam internacia famulo, kiu ofte vekis tiom multan intereson pro sia persona vivo kiom pro sia arto.[57]

Postaj verkoj ĝis finaj jaroj: 1949–1973 redakti

Picasso estis unu el 250 skulptistoj kiuj ekspoziciis en la 3a Skulptarta Internacio okazinta en la Philadelphia Museum of Art meze de 1949. En la 1950-aj jaroj, la stilo de Picasso ŝanĝiĝis denove, ĉar li ekproduktis reinterpretojn de arto de grandaj majstroj. Li faris serion de verkoj bazitaj sur la eble la plej fama pentraĵo de Velázquez nome Las Meninas. Li bazis pentraĵojn ankaŭ sur verkojn de Goya, Poussin, Manet, Courbet kaj Delacroix.

Aldone al siaj artaj plenumoj, Picasso faris kelkajn filmajn aperojn, ĉiam kiel li mem, kiel memapero en la teatraĵo de Jean Cocteau nome Le testament d'Orphée (La testamento de Orfeo, 1960). En 1955, li helpis fari la filmon Le Mystère Picasso (La mistero Picasso) reĝisorita d Henri-Georges Clouzot.

 
Picasso en 1962.

Li ricevis komisson por fari maketon por 15 m alta publika skulptaĵo konstrupta en Ĉikago, nun konata kutime kiel la Ĉikaga Pikasso. Li aliris al la projekto kun granda entuziasmo, kaj desegnis skulptaĵon kiu estis ambigua kaj iom polemika. Tio kion la figuro reprezentas ne estas konata; ĝi povus esti birdo, ĉefvalo, virino aŭ tute abstrakta formo. La skulptaĵo, unu el la plej rekoneblaj referencpunktoj de ĉikaga urbokerno, estis inaŭgurita en 1967. Picasso malakceptis pagon de 100 000 usonaj dolaroj por ĝi, kaj donacis ĝin al la urba popolo.

La finaj verkoj de Picasso estis miksaĵo de stiloj, liaj esprimrimedoj en konstanta fluo ĝis la fino de lia vivo. Dediĉinte siajn tutajn energiojn al sia verkaro, Picasso iĝis pli kuraĝa, liaj verkoj estis pli koloraj kaj esprimivaj, kaj el 1968 ĝis 1971 li produktis torenton de pentraĵoj kaj centojn de kuproplatajn gravuraĵojn. En tiu epoko tiuj verkoj estis malakceptitaj ĉefe kiel pornografiaj fantaziaĵoj de impotenta maljunulo aŭ la fiŝaj verkoj de artisto kiu jam pasigis sian pinton.[58][59] Nur poste, post la morto de Picasso, kiam la cetero de la artaj etosoj jam estis fortranslokiĝinta el la abstrakta ekspresionismo, la kritikista komunumo ekvidis la malfruajn verkojn de Picasso kiel antaŭvidantaj la novekspresionismon.[60]

Pablo Picasso mortis la 8an de Aprilo 1973 en Mougins, Francio, pro pulma edemo kaj kora malsufiĉo, dum li kaj lia edzino Jacqueline distris amikojn dum vespermanĝo. Li estis entombigita en la Kastelo de Vauvenargues ĉe Aix-en-Provence, propraĵo kiun li estis akirinta en 1958 kaj okupiĝinta ĝin kun Jacqueline inter 1959 kaj 1962. Jacqueline evitis, ke ŝiaj gefiloj Claude kaj Paloma venu al la funebro.[61] Elĉerpita kaj sola post la morto de Picasso, Jacqueline memmortigis sin per pafo en 1986 kiam ŝi estis 59-jaraĝa.[62]

Politikaj sintenoj redakti

 
Poŝtmarko de Sovetunio, 1973. Picasso aperis en poŝtmarkoj tutmonde.

Picasso restis for el la katalunisma sendependiga movado en sia junaĝo spite esprimadon de ĝenerala apogo kaj esti amikece kun ties aktivuloj.[63] Li aliĝis al armitaj fortoj de neniu flanko aŭ lando dum la Unua Mondmilito, la Hispana Enlanda Milito, aŭ la Dua Mondmilito. Kiel hispana ŝtatano loĝanta en Francio, Picasso ne suferis trudon luktadi kontraŭ la invadintaj germanoj en iu el la tutmondaj militoj. Tamen, en 1940, li kandidatiĝis por akiri la francan ŝtatanecon, sed tio estis malakceptita sur bazo ke liaj "ekstremismaj ideoj estis evoluintaj al komunismo". Tiu informo ne estis publikigita ĝis 2003.[64]

Je la komenco de la Hispana Enlanda Milito en 1936, Picasso estis 54-jaraĝa. Tuj post la komenco de la bataloj, la Respublikanoj nomumis lin kiel "direktoro de Prado, kvankam dum foresto", kaj "li entreprenis sian taskon tre serioze", laŭ John Richardson, liverante financojn por evakui la muzean kolekton al Ĝenevo.[65] La milito havigis la elanon por la unua malferma politika verkaro de Picasso. Li esprimis koleron kaj kondamnon kontraŭ Francisco Franco kaj la faŝistoj en la serio de presaĵoj La sonĝo kaj mensogo de Franco (1937), kiu estis produktita "specife por propagandaj kaj financakiraj celoj".[66] Tiu superrrealisma fuzio de vortoj kaj bildoj intencis esti vendita kiel serio de poŝtkartoj por akiri financojn por la hispanrespublika flanko.[66][67]

En 1944, Picasso aliĝis al la Franca Komunista Partio. Li partoprenis en 1948 en la Tutmonda Kongreso de Intelektuloj por la Defendo de Paco en Pollando, kaj en 1950 li ricevis la Stalinan Pacpremion el la sovetunia registaro.[68] Partia kritikaro en 1953 pri lia portreto de Stalin kiel nesufiĉe realisma malvarmigis la intereson de Picasso en la sovetunia politiko, kvankam li restis fidela membro de la Komunista Partio ĝis sia morto.[65] Lia artokomercisto, D-H. Kahnweiler, socialisto, kvalifikis la komunismon de Picasso kiel "sentimentala" pli ol politika, dirante "Li neniam legis linion de Karl Marx, nek de Engels kompreneble."[65] En intervjuo de 1945 kun Jerome Seckler, Picasso asertis: "Mi estas komunisto kaj mia pentrato estas komunisma pentrarto... Sed se mi estus ŝufaristo monarkiista aŭ komunista aŭ ia ajn, mi ne necese martelu miajn ŝuojn laŭ speciala maniero por montri mian politikon."[69] Lia engaĝiĝo al komunismo, ofta inter tiamaj eŭropaj intelektuloj kaj artistoj, estis delonge celo de ioma polemiko; elstara pruvo estas citaĵo ofte atribuita al Salvador Dalí (kun kiu Picasso havis neafablan rilaton[70]):

Picasso es pintor, yo también; [...] Picasso es español, yo también; Picasso es comunista, yo tampoco.
(Picasso estas pentristo, ankaŭ mi; [...] Picasso estas hispano, ankaŭ mi; Picasso estas komunisto, ankaŭ mi ne.)[71][72][73]

Fine de la 1940-aj jaroj, lia malnova amiko la superrealista poeto, trockisto,[74] kaj kontraŭ-stalinisto André Breton estis pli rekta; malakceptante manpremi kun Picasso, li diris al li: "Mi ne aprobas vian aliĝon al la Komunisma Partio nek vian sintenon pri la purigoj de intelektuloj post la Liberigo."[75] Kiel komunisto, Picasso opoziciis la intervenon de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Usono en la Korea Milito, kiel priskribis ĝin en sia pentraĵo Masakro en Koreio, kie li montris mortpafadon al civiluloj fare de militistoj per simila pentrostrukturo al la pentraĵo de Francisco Goya nome Los fusilamientos del tres de mayo.[76][77] La artokritikisto Kirsten Hoving Keen skribis, ke ĝi estis "inspirita de informoj pri usona brutaleco" kaj konsideris ĝin unu el la komunistaj verkoj de Picasso.[78]

La 9an de Januaro 1949, Picasso kreis La Colombe (La kolombo), nigrablanka litografiaĵon. Ĝi estis uzita por ilustri afiŝon de la Monda Konsilio de Paco de 1949 kaj iĝis ikona bildo de tiu periodo, konata kiel "La packolombo". Tiu bildo de Picasso estis uzita tra la tuta mondo kiel simbolo de packongresoj kaj de komunismo.[79]

En 1962, li ricevis la Leninan Pacpremion.[80] Biografo kaj artokritikisto John Berger sentis, ke lia talento kiel artisto estis "eluzita" fare de la komunistoj.[81] Laŭ la taglibroj de Jean Cocteau, Picasso iam diris al li reference al la komunistoj: "Mi aliĝis al familio, kaj kiel ĉe ĉiuj familioj, ĝi estas plena je merdo."[82]

Muzeoj redakti

Verkoj (elektitaj) el Kolektaĵo Berggruen, Berlino redakti

  • 1902, En kafejo
  • 1904, Portreto de Jaime Sabartés
  • 1905, Sidanta arlekeno
  • 1906, Kapo de junulo
  • 1906, Virina kapo
  • 1906, Du aktoj
  • 1907, Kapo de virino
  • 1907, Matroso, turnante cigaredon
  • 1907, Virina akto
  • 1908, Fruktoŝelo kun piroj kaj pomoj
  • 1912, Sidanta virino kun gitaro
  • 1912, Violino
  • 1914, Glaso kaj kubo
  • 1914, Mutmomento kun vingrapolo
  • 1916, Gitaro kaj gazeto
  • 1916, Ludkartoj, glaso kaj botelo surtable
  • 1918, Arlekeno kun gitaro
  • 1919, Mutvivo antaŭ fenestro en Saint Raphael
  • 1920, Du aktoj surplaĝe
  • 1921, Du banantoj

Diversaj verkoj redakti

Ekspozicio en artodomo Zuriko redakti

La svisa muzeo artodomo Zuriko inter la 15-a oktobro 2010 kaj la 30-a januaro 2011 prezentis ekspozicion kun la nomo "Picasso - die erste Museumsausstellung 1932", Picasso - la unua muzeoekspozicio 1932, honore al la 100-jara jubileo de la muzeo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. The Guitar, MoMA. Moma.org. Alirita 3a de Februaro 2012.
  2. Sculpture, Tate. Tate.org.uk. Arkivita el la originalo je 2012-02-03. Alirita 3a de Februaro 2012.
  3. Green, Christopher (2003), Art in France: 1900–1940, New Haven, Conn: Yale University Press, p. 77, (ISBN 0300099088), http://books.google.com/books?id=vlY6SLmg-xEC&pg=PA77&dq=#v=onepage&q&f=false, retrieved 10-a de februaro 2013 
  4. Searle, Adrian, "A momentous, tremendous exhibition", Guardian. Kontrolita 13a de Februaro 2010.
  5. Trachtman, Paul, "Matisse & Picasso", Smithsonian, Smithsonianmag.com. Kontrolita 13a de februaro 2010.
  6. "Duchamp's urinal tops art survey", news.bbc.co.uk. Kontrolita 10a de decembro 2010.
  7. Pablo Picasso Biography. Biography.com. Alirita 11a de aŭgusto 2014.
  8. La nomo en lia bapta atestilo diferencas iomete el la nomo en lia naskoregistro. Reta Pikaso-Projekto
  9. Hamilton, George H., William D. Halsey, Collier's Encyclopedia, Picasso, Pablo Ruiz Y, 1976, Macmillan Educational Corporation, volumeno 19, New York, paĝoj 25–26.
  10. Neil Cox. (2010) The Picasso Book. Tate Publishing, p. 124. ISBN 9781854378439. “Unlike Matisse's chapel, the ruined Vallauris building had long since ceased to fulfil a religious function, so the atheist Picasso no doubt delighted in reinventing its use for the secular Communist cause of 'Peace'.”.
  11. Wertenbaker 1967, 9.
  12. Wertenbaker 1967, 11.
  13. Picasso: Creator and Destroyer – 88.06. Theatlantic.com. Alirita 21a de decembro 2009.
  14. 14,0 14,1 Wertenbaker 1967, 13.
  15. «Picasso lado B: robó, lo pescaron, traicionó y fue el rey del arte». Clarín. 21a de Decembro 2011. Konsultita la 2an de Februaro 2022.
  16. «La primera comunión, 1895». Online Picasso Project (en angla).
  17. «Biografía, 1896».[rompita ligilo] Online Picasso Project (en angla).
  18. «Ciencia y caridad, 1897». Online Picasso Project (en angla).
  19. 19,0 19,1 «Biografía, 1897».[rompita ligilo] Online Picasso Project (en angla).
  20. (Fermigier 1969, pp. 12-13)
  21. (Fermigier 1969, p. 9)
  22. (Fermigier 1969, pp. 14-15)
  23. Cirlot 1972, p. 127.
  24. Wattenmaker, Distel, et al. 1993, p. 304.
  25. The Frugal Repast, Metropolitan Museum of Art. Alirita la 10an de Marto 2022.
  26. "Picasso: Creator and Destroyer – 88.06". Theatlantic.com. Junio 1988. Alirita la 21an de Decembro 2009.
  27. "Special Exhibit Examines Dynamic Relationship Between the Art of Pablo Picasso and Writing" (PDF). Yale University Art Gallery (Press release). Arkivita el la originalo (PDF) la 26an de Majo 2013.
  28. James R. Mellow (Majo 2003). Charmed Circle. Gertrude Stein and Company. ISBN 978-0-8050-7351-5.
  29. "Cubism and its Legacy". Tate Liverpool. Alirita la 26an de Aŭgusto 2010.
  30. Rubin 1980, p. 87.
  31. "Culture Shock", pbs.org. Alirita la 10an de Marto 2022.
  32. Charney, Noah (23a de Januaro 2014), "Pablo Picasso, art thief: the "affaire des statuettes" and its role in the foundation of modernist painting", Arte, Individuo y Sociedad, 26 (2): 187–197
  33. Richard Lacayo (7a de Aprilo 2009). "Art's Great Whodunit: The Mona Lisa Theft of 1911". TIME. Arkivita el la originalo en 29a de Aprilo 2009. Alirita la 10an de Marto 2022.
  34. 34,0 34,1 34,2 John Richardson, A Life of Picasso: The Triumphant Years, 1917–1932, Knopf Doubleday Publishing Group, Dec 24, 2008, pp. 77–78, ISBN 0-307-49649-X
  35. Letero el Juan Gris al Maurice Raynal, 23a de Majo 1917, Kahnweiler-Gris 1956, 18
  36. 36,0 36,1 Christopher Green, Cubism and its Enemies, Modern Movements and Reaction in French Art, 1916–1928, Yale University Press, New Haven and London, 1987, pp. 13–47
  37. Paul Morand, 1996, 19 May 1917, p. 143–144
  38. Harrison, Charles; Frascina, Francis; Perry, Gillian (1993). Primitivism, Cubism, Abstraction. Yale University Press. 1993. p. 147. Alirita la 26an de Aŭgusto 2010 – via Internet Archive.
  39. "Melissa McQuillan, Primitivism and Cubism, 1906–15, War Years, From Grove Art Online, MoMA". Moma.org. 14a de Decembro 1915. Alirita la 17an de Julio 2014.
  40. "Paul (Paolo) Picasso is born". Xtimeline.com. Arkivita el la originalo la 2an de Aprilo 2012. Alirita la 10an de Marto 2022.
  41. Berggruen, Olivier (2018). "Stravinsky and Picasso: Elective Affinities". En Berggruen, Olivier (eld.). Picasso: Between Cubism and Neoclassicism, 1915–1925. Milano: Skira. ISBN 978-88-572-3693-3.
  42. Cowling & Mundy 1990, p. 201.
  43. 43,0 43,1 43,2 "Melissa McQuillan, Pablo Picasso, Interactions with Surrealism, 1925–35, from Grove Art Online, 2009 Oxford University Press, MoMA". Moma.org. 12a de Januaro 1931. Alirita la 17an de Julio 2014.
  44. Richard Dorment (8a de Majo 2012). "Picasso, The Vollard Suite, British Museum, review". The Daily Telegraph. Arkivita el la originalo la 10an de Januaro 2022. Alirita la 19an de Majo 2012.
  45. "Guernica Introduction". Pbs.org. Alirita la 10an de Marto 2022.
  46. The Spanish Wars of Goya and Picasso, Costa Tropical News Arkivita la 9an de Majo 2010 ĉe Wayback Machine. Alirita la 10an de Marto 2022.
  47. The MoMA retrospective of 1939–40 – vidu Michael C. FitzGerald, Making Modernism: Picasso and the Creation of the Market for Twentieth-Century Art (New York: Farrar, Straus and Giroux, 1995; Berkeley: University of California Press, 1996), pp. 243–262.
  48. 48,0 48,1 Weinberg, Jonathan (2001). Ambition & Love in Modern American Art. New Haven, CN: Yale University Press. p. 33. ISBN 0-300-08187-1
  49. Lorentz, Stanisław (2002). Sarah Wilson (eld.). Paris: capital of the arts, 1900–1968. Royal Academy of Arts. p. 429. ISBN 0-900946-98-9.
  50. Regan, Geoffrey (1992). Military Anecdotes. Guinness Publishing. p. 25. ISBN 0-85112-519-0
  51. Kendall, L.R., Pablo Picasso (1881–1973): The Charnel House in Pieces... Occasional and Various April 2010
  52. Artnet, Fred Stern, Picasso and the War Year Alirira la 10an de Marto 2022.
  53. Rothenberg, Jerome. Pablo Picasso, The Burial of the Count of Orgaz & other poems. Exact Exchange Books, Cambridge, Massachusetts, 2004, vii–xviii
  54. Picasso the Playwright, Picasso's Little Recognised Contribution to the Performing Arts – kun bildoj Alirita en Aprilo 2015
  55. Françoise Gilot kaj Carlton Lake, Life with Picasso, Random House. Majo 1989. ISBN 0-385-26186-1; first published in November 1964.
  56. Pukas, Anna (1a de Decembro 2010). "Picasso's true passion". Daily Express. Alirita la 10an de Marto 2022.
  57. Witham, Larry, kaj Pablo Picasso (2013). Picasso and the Chess Player: Pablo Picasso, Marcel Duchamp and the Battle for the Soul of Modern Art. Hanover [u.a.]: Univ. Press of New England. p. 254. ISBN 978-1-61168-253-3.
  58. O'Brian, Patrick (1994). Picasso: A Biography. New York: W.W. Norton. p. 472. ISBN 0-393-31107-4
  59. Filler, Martin (11a de Junio 2009). "The Late Show". The New York Review of Books 56 (10): 28–29.
  60. Martin Filler diras "the new constituency for late Picasso had much to do with new directions in avant-garde painting since his death, which made many people look quite differently at this startling final output." "The Late Show". The New York Review of Books 56 (10): 28–29.
  61. Zabel, William D (1996). The Rich Die Richer and You Can too. John Wiley and Sons, p. 1. ISBN 0-471-15532-2
  62. Kimmelman, Michael (28a de Aprilo 1996). "Picasso's Family Album". The New York Times. Alirita la 26an de Aŭgusto 2010.
  63. O'Brian, Patrick (1976). Pablo Ruiz Picasso: a Biography. New York: G.P. Putnam's Sons. p. 72. OCLC 68744938.
  64. Philip Delves Broughton, "Picasso not the patriot he painted", The Sydney Morning Herald, 19a de Majo 2003. Alirita la 10an de Marto 2022.
  65. 65,0 65,1 65,2 Richardson, John (25a de Novembro 2010). "How Political Was Picasso?". The New York Review of Books, pp. 27–30.
  66. 66,0 66,1 "Picasso's commitment to the cause". Treasures of the World. PBS. 1999.
  67. National Gallery of Victoria (2006). "An Introduction to Guernica". Alirita la 10an de Marto 2022.
  68. Eakin, Hugh (Novembro 2000). "Picasso's Party Line". ARTnews. Vol. 99, no. 10. Arkivita el la originalo la 25an de Julio 2011.
  69. Ashton, Dore kaj Pablo Picasso (1988). Picasso on Art: A Selection of Views. Da Capo Press. p. 140. ISBN 0-306-80330-5.
  70. "Pablo Picasso desairó a Salvador Dalí" La República. 14a de Aprilo 2006. Arkivita el la originalo la 14an de Februaro 2017. Alirita la 10an de Marto 2022.
  71. "Study on Salvador Dalí". Monografias.com. 7a de Majo 2007. Alirita la 10an de Marto 2022.
  72. "Paul Éluard | Salvador Dalí". Elmundo.es. Alirita la 10an de Marto 2022.
  73. Dannatt, Adrian (7a de Junio 2010), Picasso: Peace and Freedom. Tate Liverpool, 21a de Majo – 30a de Aŭgusto 2010, Studio International, Alirita la 10an de Marto 2022.
  74. Rivera, Breton and Trotsky Arkivita la 27an de Septembro 2011 ĉe Wayback Machine Alirita la 10an de Marto 2022.
  75. Huffington, Arianna S. (1988). Picasso: Creator and Destroyer. Simon and Schuster. p. 390. ISBN 978-0-7861-0642-4.
  76. David Hopkins, After modern art: 1945–2000 (Oxford University Press, 2000), p. 15. ISBN 0-19-284234-X, 978-0-19-284234-3
  77. Picasso A Retrospective, Museum of Modern Art, eldonita de William Rubin, copyright MoMA 1980, p. 383
  78. Keen, Kirsten Hoving. "Picasso's Communist Interlude: The Murals of War and Peace". The Burlington Magazine, Vol. 122, No. 928, Special Issue Devoted to Twentieth Century Art, Julio 1980. p. 464.
  79. Pablo Picasso Dove 1949. Alirita 20a de Decembro 2020.
  80. "Pablo Ruiz Picasso (1881–1973) | Picasso gets Stalin Peace Prize | Event view". Xtimeline.com. Arkivita el la originalo la 19an de Marto 2012. Alirita la 10an de Marto 2022.
  81. Berger, John (1965). The Success and Failure of Picasso. Penguin Books, Ltd. p. 175. ISBN 978-0-679-73725-4.
  82. Charlotte Higgins (28a de Majo 2010). "Picasso nearly risked his reputation for Franco exhibition". The Guardian. UK. Alirita la 10an de Marto 2022.

Literaturo redakti

  • Christian Zervos, Catalogue raisonné des œuvres de Pablo Picasso, Parizo, éditions Cahiers d'art, 1932-1978.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti