Nacia Galerio de Irlando

La Nacia Galerio de Irlando (anglalingve National Gallery of Ireland, irlandlingve Ghailearaí Náisiúnta na hÉireann) entenas la nacian irlandan kolekton de irlandaj kaj eŭropaj artaĵoj. La konstruaĵo situas centre de Dublino : estas unu enirejo ĉe Merrion Square, proksime al Leinster House, kaj alia enirejo ĉe Clare Street. La galerio estis fondita en 1854, kaj malfermiĝis nur dek jarojn poste. Ĝi disponas ampleksan, reprezentan kolekton de irlandaj pentraĵoj, sed ankaŭ rimarkindas pro siaj italbarokaj kaj nederlandaj verkoj.

Nacia Galerio de Irlando

La nuna direktoro de la galerio estas Raymond Keaveney. La vizitado de la muzeo estas senpaga.

Eksteraj ligilojRedakti