Minotaŭro (Helene Μινώταυρος, [Minotaŭro] ; Latine Minotaurus ; Etruske Θevrumineś [tʰevrumines] ) estas fabela monstro kun homa korpo kaj bova kapo, kiu vivis en Kreto en la labirinto konstruita de Dedalo kaj ordinita de la reĝo Minoo. Tezeo mortigis lin danke Ariadno.

Minotaŭro
mita homa-besta hibrido • rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama Asterion
Sekso vira
Mortigita de Tezeo
Loĝloko Labyrinth of Knossos
Patro Cretan Bull
Patrino Pazifao
vdr
Minotaŭro, kopio de statuo de Myron, nacia arkeologia muzeo de Ateno.

Historio redakti

 
Tezeo kaj la Minotaŭro, detalo de atika vazo de la pentristo de Castellani, ĉ. 575-550 a.K., Luvro, Parizo.

Laŭ greka mitologio, la dio Pozidono donis al Minoo, reĝo da Kreto, belan blankan bovon. Minoo devis oferi la bovon al Pozidono, sed li donis alian bovon al la dio kaj konservis la bovon por si. Por puni Minoon, la dio igis lian edzinon enamiĝi al la blanka bovo, kaj el tio naskiĝis la homa-bova monstro Minotaŭro.

Minotaŭro manĝis nur homan karnon. Minoo ordonis al Dedalo konstrui malliberejon por Minotaŭro, kaj li konstruis Labirinton, kien oni malliberigis la beston. Tezeo, kun helpo de Ariadno, mortigis la monstron.

Interpretoj redakti

Palaifato raportis[1] la Minotaŭro estis duonfilo de la reĝo Minoo. Li ne pensas li naskiĝis de taŭro ; tio estas ne natura laŭ li. Li pensas bone kiel la filo de Pazifao, sed ne de Minoo, sia edzo, sed de juna homo kiu tiam frekventigis Minoo kaj kiu nomiĝis Taŭro. Pazifao amoris lin kiam Minoo suferis testikojn. Minoo kuraciĝis de Prokiso (Helene Πρόκρις) kontraŭ hundeto kaj ĵetlanco de Kefalo (Κέφαλος).
Kiam Minoo komprenis ke la bebo de sia edzino ne estas de li, li decidis ne mortigi lin, ĉar, malgraŭ ĉio, li estis la frato de siaj filoj, li elsendis lin en montoj kie paŝtistoj grandigis lin. Iĝis adolta, la juna homo ne plu obeis al siaj paŝtistoj kaj Minoo kaptigis lin kaj konduktis lin al la urbo kie la reĝo permisis lin vivi libera, se li estus koopera, alie li ĉenigus lin. La juna homo revenis prefere en montoj kaj vivis tie rabante brutaron. Tial Minoo dungis pli homoj por kapturi lin, sed la juna homo fosis profunda fasaĵo kie li restis. Dum lia vido, oni lin nutris ĵetante ŝafojn kej ŝafinojn. Kiam Minoo kondamni iun, li sendis lin al la juna homo, iĝita la Minotaŭro, kiu estas enfermita en lia domo. Tiel Minoo mortigis lin aŭ siajn malamikojn. Tia estas Tezeo por Minoo. Poste Minoo kaptigi la atenulo, li ankaŭ sendis lin al Minotaŭro. Sed la filino el Minoo, Ariadno alvenigis al li, en lia malliberejo, spadon per kiu Tezeo mortigis Minotaŭro.

Fontoj redakti

Sugestigoj redakti

  • La usona raketa familio Minotaur

Notoj redakti