Kristana erao

(Alidirektita el A.K.)

La Kristana Erao komenciĝas kun la naskiĝo de Jesuo Kristo, laŭ la kalkulo de Dionysius Exiguus. Ĝi estas la erao de la gregoria kalendaro kaj, depost 527, de la julia kalendaro.

Dionysius inventis la eraon en la 6-a jarcento por faciligi la kalkuladon de la dato de Pasko. Ĝi estis popularigita en la 8-a jarcento en la historio de Bede.

La mallongigo estas a.K (antaŭ Kristo) kaj p.K. (post Kristo).

La jaro antaŭ 1 p.K. estas 1 a.K., ĉar la numero de jaro estas orda numero. Vidu: kial ne estas jaro 0.


Vd. ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Erao > Kristana Erao

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.