Tezeo (Θησεύς) estas la greka heroo, filo de Egeo kiu mortigis la Minotaŭron. Li estis ankaŭ mita reĝo de Ateno.

Tezeo
rolulo de helena mitologio
Verko Petegantinoj
Hades
Informoj
Sekso vira
Mortokialo drono
Mortigita de Lycomedes
Okupo reĝo
Patro Egeo
Patrino Etro
Edzo/Edzino FedroAntiopaAriadnoHipoliteHelena de Trojo
Kunulo Perigune • Aegle • Piritoo
Infanoj Hipolito • Melanippus • Akamaso el Ateno • Demophon of Athens • Ifigenia
Malamikoj Prokrusto
vdr
Tezeo kaj la Minotaŭro, detalo de atika vazo de la pentristo de Castellani, ĉ.  575550 a.K., Luvro, Parizo

Post la venko de la atenanoj far kretanoj, Minoo, reĝo de Kreto, ordonis ke la atenanoj sendu viktimojn (nome ĉiun naŭan jaron sep junulojn kaj sep virgulinojn) por esti buĉoferataj al Minotaŭro. Tezeo venkis Minotaŭron kun helpo de Ariadno filino de Minoo per la fama «fadeno de Ariadno» kaj savis Atenon el tia premo. Post la mortigo de la monstro li fuĝas kune kun Ariadna sed ŝin forlasas malfidele sur la insulo Naksos pro la nimfo Egla.[1]

Krom tio, li faris aliajn famajn mitajn batalojn kontraŭ monstroj kaj homoj. Antaŭ la Minotaŭro, li ankaŭ mortigis la Virbovon de Maratono. Kun Heraklo li militis kontraŭ amazonoj norde de la Nigra Maro, kaj post ties kapto, li edziĝis al la reĝino de la amazonoj, nome Hipolito. Laŭ alia versio li kaptis ne Hipoliton, sed ties fratinon Antiopon.[2]

El tiu mitologia estaĵo, Ŝekspiro kreis sian rolulon Tezeo por la Somermeznokta sonĝo. Lia filo laŭ la mitologio estis Akamaso el Ateno.

Fontoj redakti

Antaŭe:Mitaj reĝoj de AtenoPoste: 
EgeoTezeoMenesteo

Notoj redakti

  1. Komentario al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 87.
  2. Komentario al Somermeznokta sonĉo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 87.