Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri atena princo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Akamaso.

Akamaso (helene ἈκάμαςAkamas, latine Acamas) estis en la helena mitologio filo de la heroo Tezeo kaj Fedro, filino de la kreta reĝo Minoo. Ŝia filo laŭ la mitologio estis Akamaso el Ateno.

Akamaso el Ateno
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso vira
Patro Tezeo
Patrino Fedro
Gefratoj Demophon of Athens
Kunulo Laodico • Phyllis
Infanoj Munitus
vdr
Akamaso kaj Demofono, nigrafigura amforo, proksimume 540 aK.

Post multaj aventuroj Tezeo foriris en militon kontraŭ Amazonoj. Tie li renkontis belegan Antiopon, rabakiris kaj edziĝis ŝin. Antiopo poste naskis al li filon Hipoliton. Amazonoj post kelka tempo revenis por liberigi ŝin, sed Antiopo metis sin al edza flanko kaj en batalo pereis.

Tezeo pli poste edziĝis duafoje al Fedra fratino Ariadno. El tiu ĉi edzeco naskiĝis al ili du filoj, Akamaso kaj Demofono.

Sed tiu ĉi edzeco ne finiĝis bone, ĉar filo el la unua edzeco, Hipolito, ofendis diinon de amo Afroditon per rifuzo de ŝia amo. Ŝi venĝis lin, ke per ŝia aktivado Fedra ekamis lin kaj kiam ŝi sensukcese persvadis lin, kulpigis lin antaŭ sia patro, ke li intencis seksperforti ŝin kaj tiel kaŭzis lian pereon.

Akamaso kaj Demofono intertempe kreskis en fortikajn junulojn, kiuj foriris batali en Trojan militon. Akamaso tie pugnobatalis en konkuro honore al Aĥilo. Poste li kun sia frato, okaze de la konkerado de Trojo, liberigis sian avinon Etron, kiu estis tien foreskortita kiel sklavino, por akompani belan Helenon.

Dum sia restado en Trojo, Akamaso akiris korinklinon de Laodico, filino de troja reĝo Priamo kaj naskigis kun ŝi filon Muniton, kiu estis pli poste edukata de liberigia Etro. Post falo de Trojo Mounito kun Etro revenis hejmen. Pli malfrue Mounito mortis dum ĉasado apud Olinto en Trakio pro mordvenenigo de serpento.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Akamás (syn Thésea) en la ĉeĥa Vikipedio.