Trojo

antikva urbo en nordorienta Anatolio en nuna Turkio

Trojo (greke Τροία, troia, ankaŭ Ἴλιον; latine Troia, Ilium; turke Truva) historie estis granda kaj grava urbo en nordokcidenta Anatolio (kiu estas la duoninsulo, kie hodiaŭ troviĝas Turkio). Laŭ mito la helenoj sieĝis la urbon dum 10 jaroj kaj konkeris ĝin helpe de la Troja Ĉevalo.

Trojo
greke Τροία, latine Troia, turke Truva
arkeologia loko • antikva urbo • urboŝtatopoliso
Restaĵoj de Trojo
Oficiala nomo: Τροία
Ŝtato Turkio Turkio
Duoninsulo Malgrand-Azio
Regiono Anatolio
Provinco Provinco Çanakkale
Arkeologiejo Hisarlik
Historia regiono Antikva Grekio
Markolo Dardaneloj
Situo Trojo
 - koordinatoj 39° 57′ 27″ N 26° 14′ 20″ O / 39.95750 °N, 26.23889 °O / 39.95750; 26.23889 (mapo)
Fondo 3000 antaŭ Kristo
 - malapero 5-a jarcento
Malkovrinto Heinrich Schliemann
 - dato 1870
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Trojo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1998 (#22)
Numero 849
Regiono Eŭropo
Kriterioj iii, iv, vi
Tiamaj loĝantoj hititoj, romianoj
Evento Troja milito
Konkerilo Troja ĉevalo
Situo enkadre de Turkio
Situo enkadre de Turkio
Situo enkadre de Turkio
Situo rilate al Grekio
Situo rilate al Grekio
Situo rilate al Grekio
Mapo de la antikva urbo Trojo laŭ arkeologiaj malkovraĵoj
Mapo de la antikva urbo Trojo laŭ arkeologiaj malkovraĵoj
Mapo de la antikva urbo Trojo laŭ arkeologiaj malkovraĵoj
Vikimedia Komunejo: Troy
Retpaĝo: muze.gov.tr/muze-detay?sectionId=TRV01&distId=TRV
Map
Defendmuroj de Trojo
Muroj en la restaĵoj de Trojo

Trojo ankaŭ estas la nomo de arkeologia situo proksime al la vilaĝo Hissarlik en hodiaŭa Turkio. Ĉe tiu situo ekzistis almenaŭ naŭ urboj -- post la detruo aŭ malapero de unu urbo, nova urbo konstruiĝis tie sur la ruinoj de la pli malnova. La ruinoj havas naŭ nivelojn do, kaj la plej probabla kandidato por la mita urbo de Trojo estas nivelo 7(A). Ĝis la malkovro de tiuj ruinoj fare de Heinrich Schliemann en 1870 historiistoj forte dubis la iaman ekziston de la urbo.

La pordoj el la urbo, famaj, estis konitaj kiel la «pordoj Skeoj» laŭ la fabela Iliado el Homero.

Arkeologia Trojo redakti

La nivelojn de la ruinoj ĉe la situo oni numerigas Trojo 1 - Trojo 9, kun diversaj subdivizioj:

Trojoj 1-4 redakti

La unua konata urbo ĉi tie konstruita aperis en la 3-a jarmilo a.K. Dum la bronzepoko, ĝi ŝajne estis tre prospera komerca urbo pro sia nedisputebla regado super la Dardaneloj, tra kiuj ĉiu komerca ŝipo el la Egea maro devis veli por atingi la Nigran maron. Ne tre multo estas hodiaŭ konata pri la loĝintoj de tiuj kvar fruhistoriaj urboj.

Trojo 7(A) redakti

Ke ĉi tiu nivelo estas la efektiva urbo Trojo de la poemoj de Homero, multaj kredas. Ĝi aspektas, ke ĝin detruis milito, kaj la zorga studado de potpecoj metas la daton de la ekzisto de la urbo al ĉirkaŭ la malfrua 13-a jarcento a.K.

Trojo 9 redakti

En la 1-a jarcento a.K. la lasta tiea urbo konstruiĝis. Ĉi tiun urbon (nomatan Ilium) Romianoj fondis dum la regno de Aŭgusto Cezaro, kaj ĝi restas grava komerca urbo ĝis la fondiĝo de Konstantinopolo en la 4-a jarcento p.K., post kiu Ilium malkreskis kaj iom post iom malaperis.

Vidu ankaŭ redakti