Malfermi la ĉefan menuon
Heinrich Schliemann

Johann Ludwig Heinrich Julius SCHLIEMANN (naskiĝis la 6-an de januaro 1822 en Neubukow, Mecklenburg-Schwerin; mortis la 26-an de decembro 1890 en Napolo) estis komercisto en Sankt-Peterburgo kaj pioniro de arkeologio. Li estis malkovranto de Trojo kaj Miceno.

Heinrich Schliemann farisĝis fama precipe pro la arkeologiaj malkovroj faritaj en Turkio, en la loko Hissarlik: la 4-an de aŭgusto 1872 Schliemann komencis reporti al la lumo la antikvan urbon Trojon, aŭ pli ĝuste dirite: ok diversajn urbojn, konstruitajn unu sur la alia ekde ĉirkaŭ 3000 jaroj antaŭ Kristo; tiu homera estis identigita en la sepa tavolo (1250- 1200 a.K.), kiu havas postsignojn de brulego, tiu de kiam Trojo estis komplete detruita de la Aĥajoj.

Elfosaj laborojRedakti

Ĝis kiam, en 1874, Schliemann konigis siajn malkovrojn, li estis konsiderata viziulo, ĉar oni opiniis, ke Trojo estas nur mito.

Alia eksterordinara malkovro estis farita la 15-an de junio 1873: trezoro (entenata en kupra ujo unu metron larĝa kaj 45 centimetrojn alta), konsistanta el pli ol 8.700 oraj juveloj, konata kiel la “trezoro de Priamo”.

Por iĝi proprietulo, Schliemann pagis altegan monsumon al Turkio (kiu depostulis ĝian proprieton); poste, li donacis la trezoron al Germanio, kie ĝi restis ĝis la dua mondmilito.

La 6-an de marto 1945 Adolf Hitler ordonis, ke la trezoro estu kaŝita en la salminejoj de Helmstedt, por eviti, ke ĝi falu en la manojn de la sovetoj. La ordono de Hitler ne estis plenumita, kaj la trezoro iris al Moskvo, kie ĝi estas konservita en Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin.

Kvar landoj interdisputas pri tiu trezoro: Turkio (kie ĝi estis trovita), Greklando (heredanto de la homera tradicio), Germanio (al kiu ĝi estis donacita de la arkeologo) kaj Rusio (kie ĝi nuntempe troviĝas).

Schliemann faris ankaŭ alian gravan malkovron: la 7-an de aŭgusto 1879 li komencis en Mikeno, en Grekio, la elfosadon kiu kondukis al la retrovo de multaj tomboj (kun juveloj, funebraj maskoj, armiloj kaj iloj), atribuitaj interalie al Agamemno kaj Kasandra, mortigitaj de Klitemnestro kaj de ŝia amoranto Egisto.

La trovitaĵoj (aparte, la mirinda funebra masko el oro konata kiel la “Masko de Agamemnono”, kies aŭtentikeco tamen estas pridebatata) estas konservitaj en la Nacia arkeologia Muzeo de Ateno.

Malpli konata estas alia esploro de Schliemann, kiu restis sen sukceso: la “perdita kontinento” Atlantido[1].

PoliglotoRedakti

Schliemann studis dum sia tuta vivo kiel memlernanto; ne nur arkeologion, sed ankaŭ lingvojn (li konis dudekon da ili, krom la germana: aparte, la anglan, francan, hispanan, italan, rusan, araban, hebrean, malnovgrekan).

Li mortis en Napolo, dum unu el siaj multnombraj vojaĝoj al Greklando; tial, en 1973 estis metita memorŝtono en la Komunuma Vilao de tiu urbo; parolis pri ĝi la elsendo de Radio Roma-Esperanto de la 18-a de novembro 1973 (v. sube, kun traduko al la itala)[1].

LiteraturoRedakti

Reinhard Witte kaj Wilfried Boelke (2004), Mitteilungen aus dem Heinrich-Schliemann-Museum Ankershagen (laste en la kajero 8 "Schliemann einmal heiter betrachtet" de R. Witte).

Wilfried Boelke kaj Reinhard Witte (2003), Heinrich-Schlienmann-Museum Ankershagen/Mecklenburg. Führer durch die ständige Ausstellung, Ankershagen.

Manfred Flügge (2001), Heinrich Schliemanns Weg nach Troja - Die Geschichte eines Mythomanen. Deutscher Taschenbuch-Verlag, München, ISBN 3-423-24292-2.

Carl Schuchhardt (2000), Die Ausgrabungen Schliemanns in Troja, Tiryns, Mykenä, Orchomenos und Ithaka. Leipzig 2000 (Represo de la eldono de 1891).

Wilfried Boelke (ĉ. 1996), Heinrich Schliemann. Ein berühmter Mecklenburger. Schwerin, Demmler.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti