Aĥajoj estis unu el la malnovgrekaj gentoj. Iam ili estas nomataj mikenoj, ĉar ili estis portantoj de la t.n. mikena kulturo.

Aĥajoj
popolo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Supozata masko de Aĥaja reĝo Agamemno
Leona pordego en Mikeno

Komence, en tempo de la meza helena periodo (19001600 a. k.) influadis aĥajajn gentojn la minoa civilizo. Sed iom post iom aĥajoj establis sian specifan mikenan kulturon, nomatan laŭ ilia potenca centro Mikeno (1600 - 1200 a.K.). Tiu ĉi malfruhelada periodo distingiĝadis, krom aliaj, per ekzisto de fortikiĝintaj palacoj, kiujn laŭx la greka mitologio konstruis mitaj gigantoj Kiklopoj. Palacojn de la mikena kulturo ni trovos ekzemple en Mikeno (oni ĝin eniras per la t.n. Leona pordego), Tirinto, Tebo, palaco de Nestoro en Piloso kaj en multaj aliaj lokoj.

Aĥajoj estis lertaj teksistoj, potistoj kaj marnavigistoj. Siajn teksaĵojn kaj ceramikaĵojn ili eksportis en landojn de la tuta Mediteraneo. Tekstojn ili skribis per t.n. linia skribo B. Ili adoradis "Regantinon de ĉevaloj" kaj multajn diojn, kiujn ni konas ankaŭ el pli posta greka religio (Olimpaj dioj). Homero signis aĥajan reĝon Agamemnon faliginto de Trojo. Sed pruvatesti tion oni ne povas.

De la 13-a jarcento a.K. komencis penetradi t.n. maraj nacioj kaj verŝajne ankaŭ pro malsekeco kaj internaj bataloj okazis falo de la mikena kulturo kaj por kelkaj jarcentoj la "malhela epoĥo".

Posteuloj de aĥajoj estis pliaj grekaj gentoj: dorioj, eolianoj, ionoj.

Aĥajaj memoraĵoj redakti