TirintoTirinzo (Antikva greka: Τίρυνς; Moderna greka: Τίρυνθα) estas Mikenciviliza arkeologia loko en Argolando en Peloponezo, kelkajn kilometrojn norde de Nafplio.

Tirinto
Ciklopa tunelo
Ciklopa tunelo
Ciklopa tunelo
arkeologia lokopoliso [+]
Koordinatoj37° 35′ 58″ N, 22° 47′ 59″ O (mapo)37.59944444444422.799722222222Koordinatoj: 37° 35′ 58″ N, 22° 47′ 59″ O (mapo)

Tirinto (Grekio)
Tirinto (Grekio)
DEC
Tirinto
Tirinto

Map
Tirinto

Vikimedia Komunejo:  Tiryns [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Tirinto estis monteta fortikaĵo okupita ekde antaŭ sep mil jaroj, el antaŭ la komenco de la Bronzepoko. Ĝi atingis sian pinton inter 1400 kaj 1200 a.K., kiam ĝi estis unu el plej gravaj centroj de la Mikena mondo, kaj en partikularo en Argolando. Ties plej elstaraj trajtoj estas la palaco, ties ciklopecaj tuneloj kaj ĉefe ties muregoj, kiuj donis al la urbo ties homeran epiteton "povmuregigita Tirinto". En antikvaj epokoj, la urbo estis ligita al la mitoj ĉirkaŭ Heraklo, kaj kelkaj fontoj citis ĝin kiel ties naskoloko.[1]

La fama megaro de la palaco de Tirinto havas grandan akceptejon, ĉefan ĉambron kiu havis tronon ĉe la dekstra muro kaj centran kernon bordita de kvar Minoa-stilaj lignaj kolonoj kiuj utilis kiel teniloj por la tegmento. Du el la tri muroj el la megaro estis aligitaj al la arkaika templo de Hera.

La loko dekadencis fine de la Mikena periodo, kaj estis komplete senhoma ĉe la tempo kiam Paŭzanio vizitis ĝin en la 2a jarcento. Tiu loko estis elfosita de Heinrich Schliemann en 1884-1885, kaj estis celo de pliiĝantaj elfosaĵoj fare de la Germana Arkeologia Instituto de Ateno kaj de la Universitato de Hajdelbergo. En 1300 a.K. la citadelo kaj malsupra urbo havis loĝantaron de 10,000 personoj kovrante 20-25 hektarojn. Spite la detruon de la palaco en 1200 a.K. la urba loĝantaro pluigis la pliigon kaj ĉirkaŭ 1150 a.K.estis ĉirkaŭ 15,000 loĝantoj.[2][3][4]

Tirinto estis agnoskita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1999.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti