Citadelo
Citadelo estas fortikigita loko en urbo, por defendi ĝian alirejon. La vorto originale venas el la itala lingvo, kie ĝi signifas "eta urbo".
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/59/Casale_Monferrato_map_%28018_003%29.jpg/250px-Casale_Monferrato_map_%28018_003%29.jpg)
Laŭ Francisko Azorín Citadelo estas Fortikaĵo kun militistaj loĝejoj, en plej alta parto de urbo. Ĉe la antikvaj grekoj havis specialan tipon (akropolo); kiel ĉe la araboj (alkazabo).[1] Kaj li indikas etimologion el la latina citadella el civitas (urbo).[2]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 47.
- ↑ Azorín, samloke.