Mikeno [1] (antikve-greke Μυκῆναι) estis antikva urbo de Grekio, kiu lokiĝis proksimume 90 kilometrojn sud-okcidente de Ateno, en la nord-oriento de la preskaŭinsulo Peloponezo, kaj kies ruinoj daŭre estas arkeologie esplorataj. Argo troviĝas 6 kilometrojn sude, Korinto 48 kilometrojn norde. De la monteto, sur kiu la palaco de Mikeno troviĝis, eblas vidi al la Sarona Golfo de la Egea Maro. Dum la dua jarmilo antaŭ Kristo Mikeno estis inter la plej gravaj urboj de la greka civilizo, armea bazo kiu dominis grandan parton de suda Grekio. La periodo de la greka historio de proksimume 1600 ĝis 1100 antaŭ Kristo nomiĝis "Mikena Grekio" reference al la urbo.

Mikeno
organized archaeological site • antikva urbo • poliso [+]

Koordinatoj37° 43′ 51″ N, 22° 45′ 22″ O (mapo)37.73083333333322.756111111111Koordinatoj: 37° 43′ 51″ N, 22° 45′ 22″ O (mapo)
Areo0,32 km² (32 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Mikeno (Grekio)
Mikeno (Grekio)
DEC
Map
Mikeno
Vikimedia Komunejo:  Mycenae [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

la leona pordego en Mikeneo
Ruinoj de Mikeno kaj Tirinso
Lando  Grekio
Tipo Kultura Heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Fonto 941
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 37° 43′ 50″ N, 22° 45′ 25″ O (mapo)37.73055555555622.756944444444
Registra historio
Registrado 1999  (23-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
la tiel nomita "tombo de Aegisthus" ekstere de la muroj de la citadelo

Prahistorio redakti

La plej fruaj homaj spuroj en la regiono devenas el la neolitika epoko, iom antaŭ la jaro 3500 antaŭ Kristo. Dum la Frua Bronzepoko, inter la jaroj 2100 kaj 1800 antaŭ Kristo, sur tiu ĉi teritorio loĝis terkulturistoj kaj paŝtistoj. Dum la sama tempo la minoa civilizo en Kreto evoluigis tre kompleksan socion, kiu interagis kun Mikeno. La unuaj entombigoj datiĝas inter la jaroj 1800 kaj 1700 antaŭ Kristo, jam dum la Meza Bronzepoko. Ekestis la ĝermo de la posta akropolo, citadelo ĉe la plej supra parto de la urbo kaj ĝia centro, kiun ĉirkauis fortika muro. Notindas ke dum la Malfrua Bronzepoko en Mikeno loĝis malpli da loĝantoj ol en la tiuepokaj marbordaj urboj (ekzemple Argo). La urbo Mikeno estis la centro de ŝtato, kiu dominis grandan parton de la nordoriento de la Mediteranea Maro. Estis do verŝajne ĝia strategia defenda valoro (ne la granda loĝdenso), kiu igis la regantojn elekti tiun situon de sia centro.

 
la leona pordego
 
detalo de la leona pordego

Ĉirkaŭ la jaro 1300 antaŭ Kristo, la fortika muro el ŝtonegoj, kiu aspektis kvazaŭ konstruita de ciklopoj, ampleksiĝis sude. Kiel pordego tra tiu suda muro konstruiĝis la leona pordego, kiu havis iom triangulan formon por garantii stabilecon malgraŭ la granda pezo de la supra ŝtono. Ĉe la suda muro ekestis pluraj antikvaj domegoj: la domo de ŝildoj, la domo de la oleokomercisto, la domo de sfinksoj kaj la okcidenta domo. Nedekorita plia pordego troviĝis ĉe la norda muro. Ĉirkaŭ 50 jarojn poste, la muro okcidente ampleksiĝis. La trezorejo de Atreus konstruiĝis dum tiu periodo. Jam dum la Frua Bronzepoko en antikva Egiptio konatis la urbo "Mukana" samranga al la centroj Tebo en Egiptio aŭ Knoso sur la insulo Kreto. Fine de tiu epoko la politika, armea kaj ekonomia influo de Mikeno atingis Kreton, la urbon Piloso en la okcidento de la preskaŭinsulo Peloponeso, kaj Atenon norde.

 
Grekio dum la epoko de Homero

Deklino redakti

Ĉirkaŭ la jaro 1200 antaŭ Kristo la potenco de Mikeno malpligrandiĝis kaj dum la sekva jarcento, la domino de la urbo kolapsis. Ĉirkaŭ la jaro 1250 antaŭ Kristo ĉiuj palacoj de suda Grekio estis detruitaj, inkluzive de tiuj en Mikeno. Multas la teorioj de la historiistoj, kiu estis la kialo: Iuj atribuas la amasajn detruojn al invado de doriaj grekoj el la nordo, sed estas multaj pliaj hipotezoj. Dum la fino de la Bronzepoko, Mikeneo ne plu estis potenco. La dekoro kaj formo de argilaĵoj rapide ŝanĝiĝis, metiaj kaj artaj laboroj perdis kvaliton. La citadelo de la urbo forlasiĝis fine de la 12-a jarcento antaŭ Kristo.

Dum la frua klasika epoko de antikva Grekio la regiono ree estis loĝigita, kvankam ĝi neniam atingis sian antaŭan gravecon. Mikenanoj batalis en la militoj inter la grekoj kaj la Persa Imperio de la 5-a jarcento antaŭ Kristo. Dum la jaro 462 antaŭ Kristo tamen, armeo de la urbo Argo konkeris Mikenon kaj forpelis la loĝantojn. Dum la sekvaj jarcentoj de la Helena civilizo kaj la Romia Imperio, la ruinoj de Mikeno estis turisma allogaĵo, same kiel ili estas nun.

Referencoj redakti

  1. (laŭ la formo uzita de L. L. Zamenhof, pli fidela al la greka originalo) aŭ Miceno (laŭ posta, pli latinigita formo alternative proponita en la vortaro PIV)

          Ŝablono:Bibliteokoj