La Persa Imperio estas la antikva granda imperio de la persoj. Ĝi etendiĝis kelktempe de hodiaŭa Turkio ĝis nordokcidenta Hindio kaj Egiptio. La centro de la imperio ĉiam estis en hodiaŭa Irano. La imperio ekzistis de ĉirkaŭ 550 a.K. ĝis 330 a.K. (Aĥemenida dinastio) kaj de ĉirkaŭ 224 ĝis 651 p.K. (Novpersa Imperio de la Sasanidoj).

Persa Imperio
-550-330
224651

historia epoko • monarkio • geografia lokigo • ŝtato • imperio
Geografio
La persa imperio dum la jaro 500 a.K.
La persa imperio dum la jaro 500 a.K.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Kiro la 2-a, reĝo de Persio al 559 a.K. ĝis 529 a.K.

Pasargado (perse پاسارگاد) estis la unua ĉefurbo de la Persa Imperio (regata de la aĥemenidoj), situanta en la sudo de la nuna Irano, en la provinco Fars, sur orienta sprono de la Zagros-montaro, je 100 km nordoriente de la provinĉa ĉefurbo Ŝirazo, je 87 km nordoriente de la posta aĥemenida ĉefurbo Persepolo.

Imperiestroj redakti

 
sfinkso el la palaco de Dario la Granda en Suzo, nun en la muzeo Luvro de Parizo

Rilato kun la Romia Imperio, respektive Bizanca Imperio redakti

Geoffrey Greatrex[1] per tre detala studo fokuzas al pacaj, diplomataj rilatoj, kiuj evidente ekzistis inter ambaŭ imperioj, krom la militaj konfliktoj, kaj al la rezultoj de tio. Estis oftaj kontaktoj inter ambaŭ imperioj, ambasadoj inter la respektivaj regantoj, helpopetoj fare de disidentoj, translimaj koincidoj, komerco, pilgrimadoj ktp. Nevole ekzistis deportitoj, rifuĝintoj aŭ transfuĝintoj, ktp. La influkampoj estis diversaj. La romiaj kuracistoj estis prestiĝaj inter persoj, kaj tiel ludis gravan rolon en altaj kontaktoj, rilate foje al diplomatio. Kristanismo (alitipa, neortodoksa) iom disvastiĝis en teritorio persa ofte pere de romianoj; sed en mala direkto ankaŭ persdevena maniĥeismo disvastiĝis al la Romia Imperio kaj Diokleciano kaj Konstanteno devis instigi persekuton kontraŭ ili. Teorie la oficialaj religioj (kristanismo en Romio, zoroastrismo en Persio) estis toleritaj en la alia imperio, sed foje okazis iaj premoj unu- aŭ aliloke. En arto romiaj kaptitoj kaj translokigitoj en Persion estis ofte gravaj metiistoj kiuj helpis en konstruado (kaj respektive arkitektura ornamado) el la 3a al la 6a jarcentoj. Simila influo okazis en la inversa direkto. Partikulara estis la dudirekta influo en mozaikoj kaj silkaĵoj. Fakte ekzistis ia komuna kulturo, laŭ kiu foje en precizaj detaloj malfacilas klarigi kiu estis la direkto de la influo. Tio konstateblas ekzemple en kelkaj sociaj moroj, kiel ludoj kaj distraĵoj. Pro la forta graveco de la greka filozofio evidentas ke tiukampe la influo iris orienten, foje helpe de la siria lingvo. Kontraste la longdaŭra milita "kunvivado" dum jarcentoj konstruis ankaŭ komunan militan teknologion, en kiu la persoj estis kompetentaj, ekzemple por sieĝoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Geoffrey Greatrex, Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo. En IKU-libro de 2020, Internacia Kongresa Universitato, Universala Esperanto-Asocio. Red. Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel, Eldonejo «Impeto», Tutmonde, 73-a sesio, 01a — 08a de aŭgusto 2020, 106 pp. pp. 36-50. ISBN 978-5-7161-0314-6