La Persa filozofio aŭ eĉ irana filozofio[1][2][3][4][5] datas reen el epokoj de filozofiaj tradicioj kaj pensaro kiu devenis el antikva Persio kun radikoj Hindiranaj kaj estis influitaj konsiderinde de la instruoj de Zoroastro. La kronologio de la materio kaj de la scienco de la filozofio ekis ĉe hind-irananoj, kiuj datas el la jaro 1500 a.K.[6] La filozofio de Zaratustro eĉ influis la okcidentan tradicion tra la judismo, kaj pro tio ankaŭ sur la meza platonismo.[6]

Zoroastristoj en Ninivo.

Laŭlonge de la historio de Irano kaj pro rimarkindaj politikaj kaj sociaj ŝanĝoj kiaj la Islama konkero de Persio kaj la mongola invado de Persio, ampleksa gamo de pensoskoloj montris varion de vidpunktoj pri filozofiaj aferoj kiuj etendas el antikvaj tradicioj iranaj kaj ĉefe rilataj al la zoroastrismo, al skoloj kiuj aperis fine de la antaŭ-islama epoko, kiel maniĥeismo kaj la mazdakismo, así como varias escuelas post-islámicos. La persa filozofio post la araba invado de Persio, estas karakterizata de diversaj interagadoj kun la antikva persa filozofio, la greka filozofio kaj kun la disvolvigo de la islama filozofio. La skoloj de lumigo kaj la transcendeca filozofio estas konsiderataj kiel du el la ĉefaj filozofiaj tradicioj de la epoko en Persio.

Notoj redakti

  1. Seyyed Hossein Nasr, The Islamic Intellectual Tradition in Persia. Eldonita de Mehdi Amin. Razavi. (Richmond, Surrey: Curzon Press, 1996). Pp. xv, 375
  2. Seyyed Hossein Nasr kaj Mehdi Amin Razavi, An Anthology of Philosophy in Persia, Volume 1: "From Zoroaster to Omar Khayyam" I.B. Tauris/Ismaili Studies, Februaro 2008. ISBN 978-1-84511-541-8
  3. Seyyed Hossein Nasr kaj Mehdi Amin Razavi, An Anthology of Philosophy in Persia, Volume 2: "Ismaili Thought in the Classical Age", I.B. Tauris/Ismaili Studies, Oktobro 2008 ISBN 978-1-84511-542-5
  4. Philip G. Kreyenbroek: "Morals and Society in Zoroastrian Philosophy" en "Persian Philosophy". Companion Encyclopedia of Asian Philosophy: Brian Carr kaj Indira Mahalingam. Londono: eldonejo Routledge, 2009.
  5. Mary Boyce: "The Origins of Zoroastrian Philosophy" en "Persian Philosophy". Companion Encyclopedia of Asian Philosophy: Brian Carr kaj Indira Mahalingam. Londono: eldonejo Routledge, 2009.
  6. 6,0 6,1 Diccionario Oxford de Filosofía