IKU-libro de 2020

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 105-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) estis planita por la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020 en Montrealo (Kanado). Pro la kronvirusa pandemio, UEA decidis prokrasti la eventon ĝis 2022.[1] Tiel la UK okazis virtuale per diversaj rimedoj: videokonferencoj, videoprelegoj ktp. Tiukadre ankaŭ la Internacia Kongresa Universitato okazis sen fizika ĉeesto. La respondeculoj disvastigis siajn prelegojn kaj ankaŭ la koresponda libro estis eldonita virtuale.[2]

EnhavoRedakti

PrefacojRedakti

PrelegojRedakti

  • IKU / AIS 1 – Grant Goodall, Alproprigo de dua lingvo: Ĉu ebla post la infanaĝo?. Grant Goodall alfrontas la diversajn studojn faritajn pri la temo kaj la malfacilojn uzi tutcertajn kriteriojn, kiel denaskeco kaj (ne)kontinueco en la lernado. Ĝenerale oni interkonsentas pri la fakto, ke infanoj lernas pli facile kaj rapide duan lingvon ol plenkreskuloj. Sed la studo eniras en la temo ĉu ekzistas "krita punkto" aŭ oni vidas "iom-post-ioman malkreskon en la atingita lingvokapablo". Ĝenerale la studoj indikas tiun iompostiomon, sed pri krita momento oni indikas ankaŭ la aĝon de 17-18, pri kies tialoj oni sugestas kelkajn. Oni proponas pluan studadon prie.
  • IKU / AIS 2 – François Lo Jacomo, La ora nombro. Tiun nombron oni renkontas en la naturo, en arto ktp, sed unuavice en matematiko, kaj ĉefe ĝiajn matematikajn ecojn oni konsideras laŭ pli moderna vidpunkto, komencante per geometrio, kie ĝi rolas en pristudo de plurlateroj kaj pluredroj, sed ankaŭ en aritmetiko, kie, lige kun la vico de Fibonacci, ĝi havas unikajn ecojn. Oni traktas la diversajn matematikajn ecojn kaj ligitajn demandojn, ekzemple kiuj regulaj plurlateroj krom la kvinlateroj estas desegneblaj per liniilo kaj cirkelo, kial por ĉiu reela nombro ekzistas frakcioj almenaŭ tiom proksimaj al la nombro kiel por la ora nombro (do ĝi estas la plej malbona rilate la eblon trovi proksimajn frakciojn).
  • IKU 3 – Geoffrey Greatrex, Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo. Estas multaj studoj pri la militoj inter la Orienta Romia Imperio kaj la Persa Imperio, sed en ĉi studo oni fokuzas al pacaj, diplomataj rilatoj, kiuj evidente ankaŭ ekzistis inter ili kaj al la rezultoj de tio. Estis oftaj kontaktoj inter ambaŭ imperioj, ambasadoj inter la respektivaj regantoj, helpopetoj fare de disidentoj, translimaj koincidoj, komerco, pilgrimadoj ktp. Nevole ekzistis deportitoj, rifuĝintoj aŭ transfuĝintoj, ktp. La influkampoj estis diversaj. La romiaj kuracistoj estis prestiĝaj inter persoj, kaj tiel ludis gravan rolon en altaj kontaktoj, rilate foje al diplomatio. Kristanismo (alitipa, neortodoksa) iom disvastiĝis en teritorio persa ofte pere de romianoj; sed en mala direkto ankaŭ persdevena maniĥeismo disvastiĝis al la Romia Imperio kaj Diokleciano kaj Konstanteno devis instigi persekuton kontraŭ ili. Teorie la oficialaj religioj (kristanismo en Romio, zoroastrismo en Persio) estis toleritaj en la alia imperio, sed foje okazis iaj premoj unu- aŭ aliloke. En arto romiaj kaptitoj kaj translokigitoj en Persion estis ofte gravaj metiistoj kiuj helpis en konstruado (kaj respektive arkitektura ornamado) el la 3a al la 6a jarcentoj. Simila influo okazis en la inversa direkto. Partikulara estis la dudirekta influo en mozaikoj kaj silkaĵoj. Fakte ekzistis ia komuna kulturo, laŭ kiu foje en precizaj detaloj malfacilas klarigi kiu estis la direkto de la influo. Tio konstateblas ekzemple en kelkaj sociaj moroj, kiel ludoj kaj distraĵoj. Pro la forta graveco de la greka filozofio evidentas ke tiukampe la influo iris orienten, foje helpe de la siria lingvo. Kontraste la longdaŭra milita "kunvivado" dum jarcentoj konstruis ankaŭ komunan militan teknologion, en kiu la persoj estis kompetentaj, ekzemple por sieĝoj.
  • IKU 4 – Pascal Dubourg Glatigny, Esperanto kaj la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj. La esperantlingva tekstaro pri la Dua Mondmilito havas avantaĝon super la nacilingva literaturo en tio, ke ĝi ne estas markita per la nacia sinteno tiukadre. Oni analizas la enhavon de La Infana Raso de William Auld pri la milito kaj pri la esperantistoj mem kiuj distanciĝas kaj agnoskas sian malsukceson influi la socion kaj politikon kaj desegnas la apartan, paralelan vojon kiun ili sekvos de nun (p. 56). Tiu aparteco koincidas kun la manko de akurata dokumentaro pri esperantistoj dum la Dua mondmilito: la organizoj estis disigitaj kaj apenaŭ aktivaj. La Granda Kaldrono (1978) de John Francis kaj Kiel Akvo de l’ Rivero (1962) de Raymond Schwartz sammontras, ke la unua ne evitis la duan mondmiliton. Dum la 1980-aj jaroj oni remodigis la intereson pri la afero de la Holokaŭsto kaj tio malfermis la fluon de verkoj de esperantistoj pri tio, la milito kaj siaj personaj espertoj. La tuto estas prezento de la projekto Militrakonto - esplorprojekto pri Esperanto kaj la dua mondmilito.
  • IKU 5 – Javier Alcalde, Geopolitiko, remalkovrita fako. Pioniroj de la germana skolo nome Friedrich Ratzel kaj lia sveda lernanto Rudolf Kjellén studis politikajn strategiojn konsiderantajn la tutan Teron kaj la dominadon de la mondo. La brit-usona skolo ekzemple de Halford McKinder konsideras la gravon de landoj en Orienta Eŭropo por eviti kunigon de Germanio kaj Rusio; fakte tie estis kerno de konfliktoj dum la unua kaj dua mondmilitoj, la soveta epoko kaj nune por NATO.[3] Jacques Ancel aldonis la gravon en geopolitiko de la koncepto de landlimo. Aliaj francaj verkistoj fokuzis al la ideo de nacio, rilata al kulturo kaj lingvo. La fiuzado de la naziismaj germanoj de la geopolitika koncepto Lebensraum kondukis al abandono de la fako dum jardekoj. La geografio povas havigi klarigojn por la dum jarcentoj hegemonio de Eŭropo, kaj izoleco de la sudeŭropaj landoj, la tiklo de la okcidenta landlimo de Rusio, kaj geopolitiko por la etnaj konfliktoj de Afriko kaj Mezoriento. Apartaj temoj estas konsidero de perforto por atingi celojn (pacismo, terorismo, neperfortaj metodoj) kaj la lingvoproblemo.
  • IKU 6 – Keyhan Sayadpour Zanjani, Genetiko kaj koro. La koro estas unu el la ĉefaj organoj kiujn genetikaj malsanoj afekcias. Genetike malsanaj ĉeloj ne kreas normalan koron. Pro tio, oni vidas denaskajn malsanojn en tiuj malsanuloj. Kelkaj problemoj aperas ne tuj post la naskiĝo sed jarojn poste. La kormalsanoj estas la ĉefaj problemoj, laŭ graveco kaj laŭ ofteco, ĉe kelkaj malsanoj. La sindromoj Down, Marfan, Turner kaj DiGeorge estas inter tiuj malsanoj. Estas grave distingi inter malsanulo kun genetika problemo kaj malsanulo genetike normala. La problemo kuŝas en la malsama respondo al terapio, ĉu operacio, ĉu angiografiaj proceduroj. La dua problemo estas pri la prognozo kaj viv-espero de la malsanulo. La tria estas malkovro de la problemoj en la aliaj organoj, ĉar ofte genetikaj malsanoj afekcias multajn organojn.
  • IKU 7 – Carlos Spínola, Veturado tra la interplaneda spaco. Oni prezentas la sciencon, sur kiu baziĝas la movo en la spaco for de la tera surfaco. La amaskomunikiloj sufiĉe ofte parolas nun pri sendo de navigiloj al aliaj planedoj, satelitoj kaj apartaj lokoj en la sunsistemo por astronomiaj observado kaj esplorado, eĉ pri homaj vojaĝoj al Luno, Marso ktp. Sed la kutima sperto veturi sur Tero, eĉ aviadile, ne same funkcias en la spaco. Eblas profiti de la energio de la astroj mem. Por tion kompreni, necesas klarigi la signifon de la neŭtonaj leĝoj de la movo kaj de la universala gravito, kiuj gvidas la trajektoriojn de la falantaj kaj lanĉitaj objektoj sur la tera surfaco aŭ de la astroj en la sunsistemo. Per la neŭtonaj leĝoj eblas facile kalkuli la eskap-rapidon bezonatan por eliri de la tera surfaco aŭ de iu alia konata astro. La diversaj eblaj orbitoj en nia tera puto kaj iliaj trajtoj estos klarigitaj. Alia grava punkto estas kompreni kiel moviĝi energiŝpare inter orbitoj. Unue oni klarigas la ideon de la Hohmann-orbitoj. La kosmoŝipa motoro tute ne bezonas esti ĉiam funkcianta, sed nur en certaj mallongaj momentoj por ŝanĝi de unu orbito al alia. Nepras klarigo pri kiel atingi kinetan energion de la astroj mem per la metodo de gravita helpo (slingshot effect), kiu estas uzata por akceli aŭ bremsi la kosmoŝipojn. Por ekzemploj estas la interplanedaj vojaĝoj de la misio Rosetta de ESA kaj de la misio Cassini-Huygens de NASA-ESA. Tiu lasta celis al kaj esploris la saturnan satelitan sistemon dum preskaŭ 20 jaroj danke al la gravita helpo de Venuso, Tero, Jupitero kaj multfoje de la satelito Titano.

Scienca KafejoRedakti

  • 1.- Manuela Burghelea, Komunikaj teknologioj en indiĝena aktivismo.
  • 2.- John Huang, La Valoroj de Esperanto en Ŝanĝiĝanta Mondo. Komparoj inter la mondaj lingvoj, komerca vaoloro de Esperanto, ktp.
  • 3.- Anna Striganova, Popolaj fabeloj kiel ilo por krei dialogon kaj trovi interkompreniĝon en la ŝanĝiganta mondo.
  • 4.- Wallace George du Temple, La Kanada Odiseado, Lando Bazita sur Nekompletaj Konkeroj, nome historia verko de Peter H. Russell pri la historio de Kanado kiel kolektiva kreado fare de britoj, francoj kaj indiĝenoj.

NotojRedakti

  1. [1]
  2. Internacia Kongresa Universitato, Universala Esperanto-Asocio. Red. Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel, Eldonejo «Impeto», Tutmonde, 73-a sesio, 01a — 08a de aŭgusto 2020, 106 pp. ISBN 978-5-7161-0314-6
  3. Javier Alcalde, Geopolitiko, remalkovrita fako. En IKU-libro de 2020, p. 62-70.