Grant Goodall

usona esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Grant GOODALL estas usona esperantisto. Li estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio, San Diego. Li estas specialisto pri sintakso kaj studas sintaksajn strukturojn kaj procezojn, ilian interagadon kun aliaj kognaj procezoj, kaj la manieron laŭ kiu oni alproprigas tiujn strukturojn kaj procezojn dum la vivodaŭro. Li estras la Laboratorion pri Eksperimenta Sintakso en la universitato kaj regule aŭtoras tiutemajn artikolojn. Li estas vic-prezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF).

Grant Goodall
Persona informo
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estas membro de la Akademio de Esperanto.[1]

En la 108-a Universala Kongreso de Esperanto somere de 2023 en la Teknologia Universitato de Torino li partoprenis interalie al la programa formato Internacia Kongresa Universitato per prelego Reguleco kaj nereguleco en la homa lingvo.[2]

Verkoj redakti

  • Alproprigo de dua lingvo: Ĉu ebla post la infanaĝo?, en IKU-libro de 2020, Internacia Kongresa Universitato, Universala Esperanto-Asocio. Red. Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel, Eldonejo «Impeto», Tutmonde, 73-a sesio, 01a — 08a de aŭgusto 2020, 106 pp., en pp. 11-19. ISBN 978-5-7161-0314-6. Grant Goodall alfrontas la diversajn studojn faritajn pri la temo kaj la malfacilojn uzi tutcertajn kriteriojn, kiel denaskeco kaj (ne)kontinueco en la lernado. Ĝenerale oni interkonsentas pri la fakto, ke infanoj lernas pli facile kaj rapide duan lingvon ol plenkreskuloj. Sed la studo eniras en la temo ĉu ekzistas "krita punkto" aŭ oni vidas "iom-post-ioman malkreskon en la atingita lingvokapablo". Ĝenerale la studoj indikas tiun iompostiomon, sed pri krita momento oni indikas ankaŭ la aĝon de 17-18, pri kies tialoj oni sugestas kelkajn. Oni proponas pluan studadon prie.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti