UK 2020

105-a Universala Kongreso de Esperanto

La 105-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis unuafoje kiel Virtuala Kongreso de Esperanto, inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020). Ĝi estis la unua plene Virtuala Kongreso, tiel organizita pro la Kronvirusa pandemio de 2019-2020. [1]

UK 2020
Loko Virtual
Ekde 1-a de aŭgusto 2020
Ĝis 8-a de aŭgusto 2020
Oficiala retejo esperanto2020.ca
← Antaŭa Sekva →
vdr

La Kongreso estis planita por la samaj datoj (1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020) en Montrealo (Kanado). Pro la pandemio UEA decidis transigi la kongreson en Kanado ĝis 2022.

Planoj por ĉeesta kongreso redakti

La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) estis la invitanto kaj Esperanto-Societo Kebekia (ESK) estis la loka organiza forto de la evento. La lasta fojo, kiam la Universala Kongreso okazis en Kanado, estis en 1984 en Vankuvero, kaj la lasta fojo, kiam la UK okazis en la orienta parto de Nord-Ameriko, estis en 1910 en Vaŝingtono (Usono). Pro la kronvirusa pandemio, UEA decidis prokrasti la eventon ĝis 2022.[2] 824 homoj el 57 landoj aliĝis antaŭ la nuligo.[3]

Organiza teamo redakti

La kerna teamo de la (poste nuligita) ĉeesta kongreso konsistis el ses lokanoj:

Internacia Kongreso pri Esperanto kaj Edukado redakti

La antaŭan semajnon (25 julio – 1 aŭgusto) estis okazonta la Internacia Kongreso pri Esperanto kaj Edukado kun ILEI en Kebekurbo, kiu fine estis ankaŭ nuligita kaj transiris al virtuala formato.

Virtuala Kongreso redakti

Vidu: Virtuala Kongreso de Esperanto.

Referencoj redakti

  1. Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 885 de la 16a de junio 2020.
  2. [1]
  3. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti