Virtuala Kongreso de Esperanto
La Virtuala Kongreso (VK) estas formo de Universala Kongreso, okazigita per retaj metodoj en 2020 kaj 2021, pro la neceso nuligi ĉeestajn renkontojn pro la tutmonda pandemio pro Covid-19.

La 1-a Virtuala Kongreso okazis kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. Kiel aludas tia nomo, dato kaj daŭro, la VK estis omaĝo al la Universala Kongreso (UK), kiu en 2020 ne okazis pro la kronvirusa pandemio.[1]
La 2-a Virtuala Kongreso okazis de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021, en la samaj datoj kiel la ĉeesta renkonto planita por Belfasto (Nord-Irlando)
Konsisto Redakti
VK ofertas virtualan aliron al esencaj programeroj de UK kaj donas okazon por enkonduko de novaj ideoj. La VK estas senpaga por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio. Ankaŭ ne-membroj de UEA povas partopreni, sed kontraŭ simbola kotizo. VK utiligos teknikajn avantaĝojn por strebi rekrei la etoson de UK, kiel libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj menuon de prelegoj.
Programo Redakti
La VK-programo estas planita por havi unu ĉefan programon, kiu daŭras averaĝe po ses horoj tage (12:00-18:00 UTC), por ebligi al esperantistoj de ĉiuj landoj kaj horzonoj laŭdezire partopreni la tutan programon. Aldone, ĉiuj prelegoj disponeblos al aliĝintoj por posta spektado.
La VK-programo enhavas kelkajn el la tradiciaj elementoj de la UK, kiel la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo[2]. La IKU-libro, kun la tekstoj de la prelegoj, haveblis elektronike kaj senpage. Aliaj tradiciaj UK-programeroj, kiuj okazas virtuale kadre de la VK, estas la Tago de Lernado, la publika kunveno de la Akademio de Esperanto, Estraro de UEA respondas kaj la Aŭkcio.
Ne mankas specialaj programeroj kiel la Bankedo, kiun anstataŭas virtuala prezentado de naciaj pladoj el la tuta mondo, kaj la Internacia Vespero, kiu nomiĝas “Internacia Arta Aranĝo”. Ankaŭ la Ekskursa Tago okazas virtuale, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj.
1-a Virtuala Kongreso Redakti
2-a Virtuala Kongreso Redakti
3-a Virtuala Kongreso Redakti
La 3-a VK havos kiel temon la saman temon de la 107-a Universala Kongreso, okazinta en Montrealo: "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". Aldone al tiu estos ankaŭ riĉa scienca, faka kaj kultura programo, kun spaco por eldonistoj, aŭtoroj kaj artistoj.
Krom rigardo al la pasanta jaro, la VK ankaŭ estos vitrino por novaĵoj: oni prezentos laborprogresojn pri la 108-a UK en Torino kaj ĝiaj diversaj programeroj: i.a. pri Belartaj Konkursoj, Esperantologia Konferenco, scienca programo ktp. Klasike estos la virtuala Movada Foiro (spaco por landaj kaj fakaj asocioj kaj aliaj temgrupoj) kaj prezento de agado de la komisionoj de UEA. Retoso 2022 proponos riĉan programon allogan al junuloj de ĉiuj aĝoj.
Referencoj Redakti
- ↑ Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 885 de la 16a de junio 2020.
- ↑ Resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Virtuala Kongreso 2020
- Virtuala Kongreso 2021
- Virtuala Kongreso de Esperanto ĉe Eventa Servo
- Raporto pri la VK en la retejo El Popola Ĉinio 20200819.