UK 2021

106-a Universala Kongreso de Esperanto

La 106-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis virtuale inter la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021. Ĝi estis planita por la samaj datoj en Belfasto (Nord-Irlando)[1], sed en Aprilo 2021 ĝi estis nuligita kiel ĉeesta renkontiĝo pro la epidemio pro Covid-19, kaj anstataŭe estas planata kiel 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto.[2]

UK 2021
Loko
Ekde 17-a de julio 2021
Ĝis 24-a de julio 2021
Oficiala retejo vk.esperanto.net
← Antaŭa Sekva →
vdr

La ĉeftemo de la kongreso estis: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”.

En la momento de la inaŭguro, la 17an de julio jam aliĝis 1740 personoj el 95 landoj (aŭ teritorioj).

Organizado redakti

La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estis realigo de Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Gvidas la organizteamon la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., la Estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj, Orlando Raola, la Estrarano pri Faka kaj Scienca Agado, Amri Wandel, kaj la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar. Kunrealigis kaj teknike prizorgis la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigis kaj kunprizorgis la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de la eldonejo Vinilkosmo. Kunrealigis kaj kunprizorgis la junularan programon TEJO, pere de MOJOSA (Movado Junulara Skota).[3]

Programo redakti

La programo enhavis diversajn erojn,[4] formalajn, klerigajn kaj distrajn. Oni rezervis spacojn por neformalaj renkontoj inter kongresanoj.

Kiel parto de la programo estis organizita Virtuala Movada Foiro, kun prezentado de asocioj kaj iniciatoj. Ankaŭ estis kunvokita la 74-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estas Michele Gazzola.

Oni ankaŭ rezervis programerojn pri Belfasto kaj Nord-Irlando, antaŭvidita sidejo de la ĉeesta Kongreso.

Kongresa kuriero redakti

Kiel en ĉeestaj kongresoj, la 2-a Virtuala Kongreso ankaŭ ĝuis sian Kongresan Kurieron, titolitan "La Kolombo de Paco". La kuriero dissendiĝis ĉiutage dum la 2-a VK, de la 17-a ĝis la 24-a de julio, sed ankaŭ unufoje semajne dum la periodo antaŭ la 2-a VK. La nomo de la kuriero ligiĝas al la kongresa temo de la 2-a VK, kiu siavice ligiĝas al Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, kiel deklaris UN por la jaro 2021. Ĝi ankaŭ omaĝas la 75-jariĝon de Unesko, inter kiuj agadkampoj estas la kulturo de paco.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti