Orlando Raola
Orlando E. RAOLA (naskiĝis en Havano, Kubo en 1955) estas kemiisto kaj esperantisto de kuba deveno, nun vivanta en Usono, pli ekzakte en Greenbrae, kantono Sonoma, Kalifornio. Li estas doktoro pri kemio (Universitato de Kalifornio, Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College.[1]
Orlando E. Raola | |
---|---|
![]() Orlando E. Raola dum IKU-prelego, 2003. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1955 (67-jaraĝa) en Havano, ![]() |
Lingvoj | Esperanto • hispana • angla |
Nacieco | usonano |
Ŝtataneco | Usono • Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • kemiisto |
Esperanto | |
Akademiano | 2016-02-06 |
Esperantistiĝo Redakti
Orlando Raola estas esperantisto ekde 1984, ekaktivis en la kuba movado kaj dum kvar jaroj laboris profesie por Esperanto. Samtempe li ankaŭ ekagadis internacie: ekzemple li estis LKK-ano kaj preleganto en la 75-a UK dum somero 1990 en Havano, kaj poste preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88-a UK dum somero 2001 en Gotenburgo. En 1994 li ekloĝis en Usono, kaj tuj ekaktivis en la loka (San-Franciska golfo), Kalifornia kaj tutlanda Esperanto-movadoj. Ekzemple li estis prezidanto de la LKK por la 47-a Kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA, nun ankaŭ nomata Esperanto-USA) en San-Francisko (1997). Estrarano de ELNA inter la jaroj 1988 kaj 2007, li en 2009 kandidatis[2] kaj servis la Asocion Esperanto-USA kiel prezidanto inter 2011 kaj 2017. Daŭre li internacie science laboras per Esperanto. Interalie li aktivis en la tema propramo de la 85-a UK en sia hejmurbo Havano kaj kunordigas la teman programon de la UK 2013 en Rejkjaviko.[3] Ofta preleganto en la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Elektiĝis al la Akademio de Esperanto en 2016, kie li estas estro de la Sekcio pri Faka Lingvo.
Privata vivo Redakti
Orlando Raola estas edzo de Elsa Torres. Ili havas filon, Abel (naskiĝinta en 1987).
Referencoj Redakti
- ↑ biografio en la retejo de Santa Rosa Junior College angle
- ↑ anonco pri lia kandidatiĝo kiel prezidanto de ELNA en 2009 Arkivigite je 2013-08-02 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 489 (februaro 2013): Orlando Raola reĝisoros la kongresan temon de Rejkjaviko esperante
Eksteraj ligiloj Redakti
- anglalingve publikigita - origine esperantlingva - intervjuo kun li pri Esperanto en la retejo resilience.org (en 2013)
- hispanlingva intervjuo kun li pri Esperanto en la retejo cubanet.org (en 2002)
- Dokumentfilmo "Trans la Florida Markolo" kun Orlando Raola. Okaze de la 52-a Malferma Tago de UEA.
- Interesa prelego pri arkivado (Orlando Raola) "Kio perdiĝas, perdiĝas porĉiam"
- Intervjuo kun Orlando Raola fare de la jutuba kanalo EsKu - Esperanto-Kulturo, aperigita en septembro 2022 esperante