Esperanto-USA

landa organizo de Esperanto en Usono, Landa Asocio de UEA
Logoeusa.png

La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), nun konata ankaŭ kiel Esperanto-USA, estas la landa organizaĵo de Esperanto en Usono. Ĝi fondiĝis en la jaro 1952, en Sakramento, Kalifornio, kaj post nemultaj jaroj anstataŭis pli fruan organizaĵon, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono.

StrukturoRedakti

Ligiloj kun aliaj asociojRedakti

La junulara sekcio de ELNA estas la Usona Esperantista Junularo (USEJ), kaj la Junularo Esperantista de Nordameriko dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

ELNA estas la usona Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio (ekde 1955/1956).

Centra OficejoRedakti

La Centra Oficejo, kun unu plentempa laboranto, estas en Portland, Maine.

Vilĉjo Harris estas ĝia direktoro ekde la 15-a de februaro, 2007. Don Harlow estis la antaŭa direktoro.

EstraroRedakti

Ĝian estraron konsistigas la prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto, kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.

La nuntempa prezidanto de Esperanto-USA estas Filipo Dorcas. Aliaj membroj estas[1]:

  • Vicprezidanto: Alexander Vaughn Miller
  • Kasisto: David Beck
  • Sekretario: Charlotte Burton
  • Direktoroj: Timothy Boronczyk, Hoss Firooznia, Ruth Kevess-Cohen, Fred Meyer, Tim Rice, kaj Jane Shevtsov

Agadoj kaj servojRedakti

 
usona licencplato "Saluton" komence de la 1990-aj jaroj

ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan libroservon en Ameriko. Ĝi eldonas dumonatan bultenon Usona Esperantisto. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto.

ELNA havas ĉiujare ekde 1953 landan kongreson, kutime en Usono sed foje en Meksiko (kune kun la Meksika Esperanto-Federacio) aŭ en Kanado (kune kun la Kanada Esperanto-Asocio).

La Esperanto-Vojaĝservo - kutime literumata Esperanto VojaĝServo - estas servo instalita de la organizaĵo ELNA post 1952, kiu ekde tiam organizis komunajn vojaĝojn de nordamerikaj esperantistoj, precipe al Universalaj Kongresoj de UEA, ofte kun aparte organizataj antaŭ- aŭ postkongresaj turismaj programoj.

Ekde 2021 Esperanto-USA okazigas la retan Esperantan film-konkurson Usona Bona Film-Festivalo.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  1. Usona Esperantisto 2016:2