Usona Esperantista Junularo
organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Usono, landa sekcio de TEJO
La Usona Esperantista Junularo (USEJ) (angle: USA Esperanto Youth Group) estas organizo de junaj Esperanto-parolantoj en Usono.
USEJ estis fondita en 1992 kiel la junulara sekcio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). USEJ estas ankaŭ la landa sekcio de TEJO. La laboro de USEJ estas subteni la Esperanto-movadon en Usono, servi junajn Esperanto-parolantojn per informo kaj agado, kaj organizi la instruadon de Esperanto al junuloj tutlande.
Inter la okazaĵoj de USEJ estas Junulara Esperantista Semajnfino (JES) kaj Nord-Amerika Junulara Tendumado (NAJT).
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Retejo de USEJ Arkivigite je 2015-04-23 per la retarkivo Wayback Machine (angla)
- Facebook-paĝo de USEJ