Malfermi la ĉefan menuon

Junularo Esperantista de Nordameriko

Junularo Esperantista de Nordameriko (JEN) estis junulara esperantista organizaĵo, kiu aktivis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiel junulara sekcio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). Ambaŭ organizaĵoj havis respektive havas sian centron en Usono, sed laŭ la nomo pretis inkluzivi ankaŭ esperantistojn el Kanado kaj Meksiko, kaj kovri tutan Nordamerikon. Kiel ofte en junularaj asocioj, generacia ŝanĝo malaktivigis la asocion, kaj nur multajn jarojn poste, en 1992, aperis nova landa sekcio de TEJO en Usono, nomata USEJ. El Junularo Esperantista de Nordameriko restas inter alie esperantlingva kantokolekto. Inter la jaroj 1962 kaj 1968 en JEN aktivis inter alie Edwin Joseph Baker.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti