Usona Bona Film-Festivalo
La Usona Bona Film-Festivalo aŭ American Good Film Festival estas interreta Esperanta film-konkurso de Esperanto-USA iniciatita kaj ĉefe estrita de Alexander Vaughn Miller.[2] Homoj tra la mondo jam kreis pli ol 150 mallongajn filmojn en Esperanto por la konkurso. Dum ĉiu festivalo kvin ĵurianoj elektas la 10 gajnantojn kaj la filmo kun la plej multe da ŝatoj en JuTubo ricevas apartan premion. La filmoj devas esti malpli ol 5 minutojn longaj kaj tute en Esperanto kun almenaŭ 10 unikaj parolataj vortoj kaj postulata rekvizito videbla ie en la filmo. Partopreno estas senkosta kaj malferma al ĉiuj. La filmoj estas senpage spekteblaj en la JuTuba kanalo de Esperanto-USA. Per la festivalo Esperanto-USA jam disdonas pli ol dek unu mil usonajn dolarojn al filmistoj en ĉiu kontinento krom Antarkto.
Historio
redaktiUnua filmfestivalo en Majo 2021
redaktiLa postulata rekvizito por ĉi tiuj filmoj estis taso da kafo. La juĝantoj estis Charlotte Burton, Timothy Boronczyk, Hoĉjo Firooznia, Alekso Miller, kaj Filipo Dorcas.
# | Titolo | Premio | Detaloj |
---|---|---|---|
1 | Persistemo | $300 | de Simone Davis |
2 | Ŝi Ŝajnas Bonkora | $200 | de María Luisa Soriano González |
3 | Bonŝanca Renkonto | $150 | de Logan Page |
4 | Tagmanĝo | $50 | de Carrie Jones |
5 | Ĉu Trinki aŭ Ne Trinki | $50 | de Greg Kirchmaier |
6 | Voĉa Bando | $50 | de Martín Erazo |
7 | Disiĝi | $50 | de Jesse Gallegos |
8 | Matena Gasto | $50 | de Samantha McGurk |
9 | Malbona Taso | $50 | de Seph Mendelsohn |
10 | La Eta Melhundino | $50 | de Claire Divoy |
Elekto de la spektantaro | Por Ĉiam | $50 | de Trey Jordan |
Dua filmfestivalo en Oktobro 2021
redaktiLa postulata rekvizito por ĉi tiuj filmoj estis ĉapelo. La juĝantoj estis Aaron Cox, Simone Davis, Ellen Eddy, Catie Neilson, kaj Rafa Nogueras.
# | Titolo | Premio | Detaloj |
---|---|---|---|
1 | La Rakonto de Kamanĉile kaj Paŝon | $300 | de Anne Frances Calceta |
2 | Kie Estas Mia Ĉapelo? | $200 | de Greg Kirchmaier |
3 | Perdita en la Arbaro | $150 | de Serge Rusaki |
4 | La Funda Mento | $50 | de Vinĉjo ALLISON |
5 + Elekto de la spektantaro | La Eksperimento | $100 | de Laura Kühn |
6 | La Verda Ĉapelo | $50 | de Daniel Plata |
7 | Piro Kavaliro | $50 | de Rachel Singh |
8 | Meditado Por Ĉiuj | $50 | de Myrtis Smith |
9 | Poŝtkartoj | $50 | de Carlos Devizia |
10 | Kion Fari…? | $50 | de Tanja Orme |
Tria filmfestivalo en Majo 2022
redaktiLa postulata rekvizito por ĉi tiuj filmoj estis (brak)horloĝo. La juĝantoj estis Alena Adler, Brandon Sowers, Jane Shevtsov, Katalin Kovats, kaj Tanja Orme.
# | Titolo | Premio | Detaloj |
---|---|---|---|
1 | Ĉu Vi Volas Danci? | $600 | de Emily Pietro |
2 | Panjo Afrika, Neema Rakontas | $400 | de René MANEGU |
3 | Eta Benjeto | $300 | de Becca Seferian |
4 | Ĉe La Kafejo | $100 | de Joanne Johns |
5 | Antidoto | $100 | de Aaron Fingtam |
6 | Vino-Edzino | $100 | de Catie Neilson |
7 | Kiaj Ŝuoj | $100 | de John Mark Bowman |
8 | La Lernanto | $100 | de Simone Davis |
9 + Elekto de la spektantaro | La Magia Kalabaso | $200 | de Serge Rusaki |
10 | Kia Tago! | $100 | de Amilkar Fajardo |
Kvara filmfestivalo en Oktobro 2022
redaktiLa postulata rekvizito por ĉi tiuj filmoj estis libro. La juĝantoj estis Elle Beck, Chuck Mays, Tim Owen, Orlando Raola, kaj Mara Rockliff.
# | Titolo | Premio | Detaloj |
---|---|---|---|
1 | Malmagra Magio | $600 | de Emily Pietro |
2 | La Maljuna Avo kaj Nepo | $400 | de Simone Davis |
3 | Tio Ne Estas Mia Vivo | $300 | de Claire Divoy |
4 | Ulo kaj Ulino | $100 | de Ashley Davidson |
5 | Iamo Longe For | $100 | de Aaron Fingtam |
6 | Ninĵa Tornado | $100 | de Martin Maldy Montroussier |
7 | Trovu Edzinon! | $100 | de Serge Rusaki |
8 | Kian Deserton Ni Manĝos? | $100 | de Myrtis Smith |
9 | Ne Sola | $100 | de Mack Morris |
10 | Ĉantikliro kaj la Vulpo | $100 | de Charlie H. |
Elekto de la spektantaro | Prezento | $100 | de Julia Price kaj Joseph Findlay |
Kvina filmfestivalo en Oktobro 2023
redaktiLa postulata rekvizito por ĉi tiuj filmoj estis lanterno. La juĝantoj estis Stela Besenyei-Merger, Richard Delamore, Gary Grady, Carrie Jones, kaj Derek Roff.
# | Titolo | Premio | Detaloj |
---|---|---|---|
1 | Forkapto | $1200 | de Maximillian WRIGHT |
2 | Ni Ludu Plu | $800 | de Ashley DAVIDSON |
3 | Eta Kato | $600 | de Daniel PLATA |
4 | En Truo Unu Metron Profunda | $200 | de Beanz RAMIREZ |
5 | Sub La Pontoj | $200 | de Simone DAVIS |
6 | La Ŝaltilo | $200 | de Jeanne DURRIEU |
7 | Leciono pri Bilardo | $200 | de Devin MCKAY |
8 | Bona Ideo (en 1973) | $200 | de Andy DAVIS |
9 | Ĉerizaj Mufenoj | $200 | de Julie FEINSTEIN |
10 | Vespermanĝo | $200 | de Tiffany Cherry WHITE |
Elekto de la spektantaro | Honesta Homo | $200 | de Sasha VOLOKH |
Titolo | Premio | Detaloj |
---|---|---|
Eskapu Baldaŭ | $100 | de Madeleine CANAVESE |
Esperanta Verkisto | $100 | de NAKAĴIMA Miki |
Fazeoloj | $100 | de Marta SAND |
La Teleskopo | $100 | de Julia PRICE |
Lanterneto Kaj La Arboj | $100 | de Alexa Hidalgo GABRIEL |
Mi Serĉas | $100 | de Carlos DEVIZIA |
Ĉiutagaj Metodoj Por Savi La Mondon | $100 | de Amanda Higley SCHMIDT |
Malica Ĝojo | $100 | de Niko'a SALAS |
Misio Glaciaĵa | $100 | de Favian Shariff Ysmayel TACCARELLI |
Blua Horizonto | $100 | de Rogener PAVINSKI |
Sesa filmfestivalo en Novembro 2024
redaktiCatherine Neilson fariĝis la nova festival-estro. Entute partoprenis 26 filmojn.[3]La postulata rekvizito por ĉi tiuj filmoj estis botelo. La juĝantoj estis Vinĉjo Allison, Maĥiac Tyson, Dušan Juretić, Anthony Bodineau, kaj Enrique Haro Márquez.
# | Titolo | Premio | Detaloj |
---|---|---|---|
1 | La Trankvila Transo | $1200 | de Tiffany Cherry WHITE |
2 | Malcedi | $800 | de Hetty Ruth WHITE |
3 | Alagordo | $600 | de Noah RODDEN |
4 | Nedankinde | $200 | de Troj' DE LUKA |
5 | La Mesaĝo | $200 | de Jeff RICK |
6 | Morgaŭ | $200 | de Beanz RAMIREZ |
7 | La Malplena Paĝo | $200 | de Carlos DEVIZIA |
8 | La Longa Hejmeniro | $200 | de James GARY & Marty GLYNN |
9 | La Dresado de la Megero | $200 | de Alekso MILLER |
10 | La Granda Peniko | $200 | de Pablo LEÓN |
Elekto de la spektantaro | Mezuro | $300 | de Rachel Ruff CUYLER |
Titolo | Premio | Detaloj |
---|---|---|
Kion Vi Faras? | $100 | de William GEORGESON |
Pasporta Amo | $100 | de Adele CHRISTOPHE & Julia CHRETIEN |
Ĉu Morti aŭ Vivi? | $100 | de Abbie MERKER & Ryan BOMMARITO |
Notu ke ĉiuj filmoj estas libere (senpage) spekteblaj en Jutubo sub la kardvorto #UsonaBona.
Ligiloj
redakti- https://reason.com/volokh/2023/10/30/honesta-homo-wins-audience-choice-award-in-esperanto-film-festival/ - anonca artikolo en la angla pri la gajno de la premio "elekto de la spektantaro" en 2023
- https://www.esperanto-usa.org/en/the-american-good-film-festival/ - retejo de la festivalo (angle)