Hoss Firooznia

usona Esperantisto
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 29 dec. 2021.

Hoss FIROOZNIA [has fe'ruznia] (naskiĝinta en 1970) estas usona esperantisto. Li loĝas en Roĉestro, Novjorkio kaj laboras kiel komputila fakulo en la matematika sekcio de la Universitato de Roĉestro. Hoss esperantistiĝis en 1991. De 2008 ĝis 2016 li laboris kiel helpinstruisto ĉe NASK, kaj ekde 2008 redaktas la bultenon de Esperanto-USA, Usona Esperantisto. En 2021 li magistriĝis ĉe la Universitato de Roĉestro en la fako de Literatura Tradukado, celante ĉefe la originalan literaturon de Esperanto. Lia diplomiĝa tezo estis enangligo de la romano Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec.

Prelego

redakti