Spomenka Štimec
Spomenka ŠTIMEC [spomenka ŝtimec] (naskiĝis en Orehovica la 4-an de januaro 1949) estas kroata verkistino, tradukisto, instruisto de Esperanto, kaj iama sekretario de la Esperantlingva Verkista Asocio. Ŝi estas interalie konata pro sia verkado de originalaj esperantaj libroj.
Spomenka Štimec | |
---|---|
![]() La aŭtoro fotita en sia oficejo, somere 2007 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Darija Simić |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1949 (74-jara) en Orehovica |
Lingvoj | kroata • franca • germana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kroatio |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Infano | sen valoro |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto • verkisto • esperantologo |
Ŝi nuntempe estas ano de la Akademio Literatura de Esperanto kaj loĝas en bieno en Kroatio.
BiografioRedakti
Post la lernejaj jaroj ŝi translokiĝis al Zagrebo por ekstudi. En 1972 ŝi diplomiĝis pri la germana kaj franca lingvoj. En la sama jaro ŝi eklaboris profesie por Esperanto en la Internacia Kultura Servo kaj daŭrigis sian laboron tie ĝis 1994.
Ŝi eklernis Esperanton en 1964, 16-jaraĝe, per kurso gvidita de Zdenka Ivek en la gimnazio de Varaždin. Ŝi partoprenis sian unuan UK-on en Budapeŝto en 1966.
En la movado ŝi ekaktiviĝis kiam ŝi enmembriĝis en la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo (1967). Ŝi poste aktivis en TEJO kaj UEA, kaj interalie organizis la IJK en Sarajevo en 1973 kaj sekretariis ĉe TEJO-kongreso en Münster en 1974. Ŝi estis estrarano de UEA pri kulturo, kaj lanĉis la Tagon de Libro dum la UK.
Ŝi tradukis por pupteatroj kaj helpis en organizo de la Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) inter 1968 kaj 1982. Krome ŝi estis sekretario de la Kroata Esperanto-Ligo en 1995-2018[1] (kaj plue...). Sekretariino de LKK en Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb 2001. Redaktoro de la landasocia organo Tempo 1996-2018.
Dum sia vivo ŝi gastprelegis en multaj landoj (Francio, Svedio, Irano, Koreio, Japanio). Krome ŝi gastinstruis pri Esperanto en la usona universitato Hartford. Plurfoje ŝi lekciis Esperanton en Nordamerika Somera Kursaro – NASK.
Ŝi gvidis plurajn E-kursojn en elementaj lernejoj de Zagrebo kaj Velika Gorica. Ŝi instruis mez- kaj altnivelan Esperanton enkadre de la Kroata Esperanto-Ligo dum 2003 kaj 2004.
De 1995 ŝia familia bieno Njeguš en la vilaĝo Hrašćina-Trgovišće servas por Esperanto-aranĝoj.
Verkista vivoRedakti
Ŝi verkis romanon, novelarojn kaj vojaĝopriskribajn rakontojn. Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano Ombro sur interna pejzaĝo, kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivantoj. Ŝi verkis por pluraj revuoj, i.a. por la magazino MONATO. Dum pluraj jaroj ŝi uzis Esperanton kiel hejman lingvon.
Pluraj el ŝiaj vojaĝopriskribaj rakontoj estis disaŭdigitaj en la Kroata Radio.
Prezentoj de EsperantoRedakti
En 2004 ŝi prezentis al la kroatia Ministrejo pri eksterlandaj aferoj kroatajn verkojn tradukitajn per Esperanto en la ĉinan, persan kaj japanan lingvojn. Oni akceptis ŝin kaj gratulis al esperantistoj pro la laboro farita en la kultura kampo. [2]
DistingojRedakti
En 1994 Spomenka Štimec estis honorigita per FAME-premio.
En 2011: Diplomo pri Elstara Arta Agado.
En 2009 ŝi ricevis OSIEK-premion por la verko Kroata Milita Noktlibro.
En 2010 ŝi ricevis en Havano diplomon de UEA por arta agado.
En 2017 ŝi gajnis literaturan premion „Viktor Jorgovanić“ por sia kroatlingva verko „Dom u Srednjoj Europi“.
VerkojRedakti
- Ombro sur interna pejzaĝo (romano 1984; 2a eld. 1996) — ISBN 88-7036-019-9
- Tibor Sekelj. Pioniro de la dua jarcento (skiza biografio, 1989)
- Nesenditaj leteroj el Japanio (persona vojaĝraporto 1990)
- Vojaĝo al disiĝo (noveloj 1990) — ISBN 963-571-106-9
- Geografio de miaj memoroj (vojaĝraportoj 1992) — ISBN 3-85182-009-6
- Kroata milita noktlibro (noveloj 1993) — ISBN 3-85182-011-8
- japana traduko aperis en 1993
- germana traduko aperis en 1994
- franca traduko aperis en 2004
- ĉina traduko aperis en 2007
- islanda traduko aperis en 2009
- angla traduko (Croatian War Nocturnal, Phoneme Media, angligo de Sebastian Schulman) aperis en 2017
- itala traduko aperis en 2021
- Tena: hejmo en Mezeŭropo (familia kroniko 1996)
- Dom u Srednjoj Europi (kroatlingva, 2016)
- La Aŭstralia Pupo (noveloj 1997)
- Gastamo (teatraĵo 1982)
- Virino kiu Flustris en Uragano (teatraĵo 1986)
- Tilla (romano 2002)
- japana traduko aperis en 2005
- Hodler en Mostar (romano 2006)
TradukojRedakti
Zlatko Kirilić: Ovo (pupteatraĵo, Zagreb 1989, versojn Lucija Borčić)
Vidu ankaŭRedakti
Words Without Borders (Vortoj sen landllimoj)
Eksteraj ligilojRedakti
- La plej kompleta paĝo pri Spomenka Štimec (retejo de Kroata Esperanto-Ligo) Arkivigite je 2017-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Verkoj de kaj pri Spomenka Štimec[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Histori-romano (recenzo pri Hodler en Mostar de Spomenka Štimec) el Monato
- Stanislavo Belov (2010-01-16) Ombro sur interna pejzaĝo (Spomenka Štimec) (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (recenzo pri «Ombro sur interna pejzaĝo»)
- Stanislavo Belov (2011-12-31) Kroata milita noktlibro: historio trista, sed bone konata (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (recenzo pri «Kroata milita noktlibro»)
- Stanislavo Belov (2011-12-09) Vojaĝo al Disiĝo: taglibro de sentoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (recenzo pri «Vojaĝo al disiĝo»)
- Stanislavo Belov (2016-09-29) Geografio de Miaj Rememoroj: leĝera kaj fajna (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (recenzo pri «Geografio de Miaj Rememoroj»)
- Stanislavo Belov (2017-02-11) Tilla: la neglektita romano (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-19. Alirita 2017-09-19. (recenzo pri «Tilla»)
ReferencojRedakti
- ↑ Concise Encyclopedia of the Literature of Esperanto, p.481
- ↑ Artikolo en Libera Folio