Alena Esperanto-Kulturpremio

(Alidirektita el FAME-premio)

La Alena Esperanto-Kulturpremio (germane: Esperanto-Kulturpreis der Stadt Aalen und der Fame-Stiftung für internationale Verständigung) ankaŭ konata kiel FAME-premio estas premio instalita de Alois Meiners en 1988 por distingi antaŭenirojn en la internacia kompreniĝo. Ĝi estas dotita per 3.000 €.[1]

Alena Esperanto-Kulturpremio
honorigo
Fondita de Alois Meiners vd
vdr
Ĵomart kaj Nataŝa dankas pro la ricevo de la premio en 2022
Transdono de la FAME-premio al Aleksander Korĵenkov (2010).

La premio estis aljuĝita unuan fojon en 1990 (dufoje) kaj poste (ĝenerale) en du-jara ritmo. Ĝi estas solene transdonata enkadre de la festo de la Kulturpremio, organizita de FAME, de Esperanto-Grupo Alena kaj subtenata de la urba administracio en Aalen (Aleno), kie ankaŭ situas la sidejo de Germana Esperanto-Biblioteko.

Historio redakti

 
Premiado 2008: Ed Borsboom, la direktoro de la premiita IEI, dankas pro la premiado per transdono de freŝa eldonaĵo de la instituto.

En 1988 Alois Meiners starigis FAME-fondaĵon por subteni "interkompreniĝon inter la popoloj, evoluhelpon, sciencon kaj esploradon, junularon kaj kulturon" [2]. Grava kaj plej konata aktivado de la fondaĵo estas la du-jara aljuĝo de premio.

Aalen estis elektita kiel urbo por transdoni la premion pro la favora sinteno de la urbo al Esperanto danke al bonaj rilatoj de Esperanto-Grupo Alena kaj ties prezidanto Karl Heinz Schaeffer kun la urba administrado sub la tiama urbestro Ulrich Pfeifle[3].

Pro tiu kunlaboro jam en 1989 Germana Esperanto-Biblioteko venis en la urbon Aalen.

Ĝis 2018, oni solene transdonis la kulturpremion kutime en la urbodomo de Aalen. En 2022, oni elektis por la transdono alian tre taŭgan ejon, la kulturcentron KUBAA ("KulturBahnhof Aalen" - "Kultura Stacidomo Aalen").

Premiitoj redakti

Fontoj, notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti