Kajto (muzikgrupo)

nederlanda bando

Kajto estas nederlanda muzikgrupo el Frislando. La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj. Kajto kantas ĉefe en Esperanto sed ankaŭ nederlande, frise kaj en aliaj lingvoj. Dum la koncertoj la grupo invitas la publikon al kunkantado.

Kajto
Kajto dum prezentiĝo
Kajto dum prezentiĝo
Bazaj informoj
Deveno Nederlando Frislando, Nederlando
Ĝenroj popolmuziko, maristaj kantoj
Aktivaj jaroj 1987 - nuntempo
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
Retejo www.kajto.co.nl
Membroj

Nanne Kalma
Ankie van der Meer

Antaŭaj membroj

Marita Kruijswijk
Marian Nesse

vdr

En 2004 la grupo estis premiita per FAME-premio pro sia kontribuo al Esperanto-muziko.

Ilia TTT-a paĝaro uzas propran skribosistemon je kelkaj paĝoj.[1]

Membraro redakti

Post ĉirkaŭ 2007, la grupo ne plu estas kvaropo[2]: nur Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer daŭre kunludas duope sub la nomo "Kajto". Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse partoprenas novan grupon "Kapriol'!", kun Rutger Dijkstra kaj Ad Bos. La nova grupo Kapriol'! tamen ankoraŭ ludas dum koncertoj kelkajn verkojn de la repertuaro de la tiama kvaropo Kajto. Dum 2017, tamen, por celebri la 30-jaran datrevenon de la originala grupo, ĉiuj antaŭaj kvar membroj prezentis sin kune kiel "Kajto Kvarope"[3].

Marian Nesse (naskiĝinta en 1957) forpasis post longa malsano la 8-an de februaro 2022.

Diskaro redakti

 
La kvin unuaj albumoj de Kajto
  • 1989 – Kajto
  • 1991 – Procesio Multkolora
  • 1993 – Tohuvabohuo
  • 1999 – Masko
  • 2004 – Lokomotivo, rulu nun!
  • 2011 – Duope
  • 2015 – Flugas
  • 2019 – La universala arbo[4]
  • 2023 – Sen timo[5]

Libroj redakti

La grupo ankaŭ eldonis du librojn, nome:

  • Kajto – kanonoj (1995): teksto kaj muziknotoj de 18 kanonoj
  • Kajto – kantlibro (1995): (kun multe da fotoj kaj muziknotoj)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti