Kultura Centro Esperantista
Kultura Centro Esperantista (KCE) estas lerna, trejna, ekzamena, konferenca kaj gastiga centro[1]. Fondita de svisaj esperantistoj en Biel/Bienne Zamenhof-Tage 1968[2] (plu vivas du el ili: Martin Meyer kaj Olivier Tzaut). Claude Gacond estas kunfondinto de KCE kaj direktoro de ĝi de la komenco ĝis 1994. Ekde 1974 ĝi situas en La Chaux-de-Fonds, unu el la plej altaj urboj en Eŭropo (1100 m). e
Kultura Centro Esperantista | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo | |||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
| |||||
Ekde 1999, funkcianta dum la tuta jaro, ĝi proprietas kvaretaĝan domon kun teraso kaj ĝardeno, en urbo kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Disponeblas libroservo, biblioteko, kantino, gastejo, kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele, kaj Esperantologia fakultato. Jure ĝi estas asocio kun Komitato kaj Ĝenerala Asembleo. Institucia membro de la Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo (ALTE). Aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
Historio
redaktiDe la sesdekaj jaroj KCE fariĝis mondfama centro, kien venis multaj fakuloj kaj studentoj el la tuta mondo por lerni la lingvon kaj aŭskulti la kursojn kaj seminariojn de Claude Gacond, ĝia direktoro. KCE realigis grandiozan ekspozicion pri esperanto kaj interlingvistiko ĉe la nacia biblioteko[1].
Kursaro
redaktiKrom lingvokursoj de Esperanto, okazas aliaj kursoj kiel ekzemple beletra tradukado, geopolitiko aŭ parlamenta tekniko[3].
Alia grava institucio en la urbo La Chaux-de-Fonds: CDELI
redaktiLa Centro de dokumentado kaj esploro pri la Lingvo Internacia estas grava arkivejo; strukture ĝi estas fako de la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds. Fondinto kaj arkivisto estis Claude Gacond. Ĝi ne estas parto de KCE (ĉar interlingve neŭtrala instanco), tamen grava por staĝanoj de KCE kaj esploristoj kun interlingvistika intereso estas la Centro de dokumentado kaj esploro pri la Lingvo Internacia (Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale, CDELI)[4].
Gastejo Edmond Privat
redaktiGastejo Edmond Privat staras en tre kvieta kvartalo, proksime de arbaro kaj belaj montosupreoj. Ekde 2019 KCE eniris loĝigan mendoreton internacie aktivan[5].
Atingeblo
redaktiEl Ĝenevo trajne al Neuchâtel, el Zuriko (Zürich) aŭ Bazelo (Basel) trajne al Bielo Biel/Bienne El Neuchâtel estas trajnoj ĉiun duonan horon al La Chaux-de-Fonds.
Atingebla de la ĉefa bushaltejo vidalvide de la stacidomo per buso 301 direkto RECORNE ĝis haltejo Lycée Blaise Cendrars kaj de tie sekvi la indikilojn KCE Centre Esperantiste sur la urba ĉefstrato, tute proksime de la bushaltejo.
Adreso
redaktiKCE, (strato) Postiers 27, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando, tel/fakso (41)32 9267407, <kce(ĉe)esperantio.net>, www.esperantio.net
Vidu ankaŭ
redaktiVilao Fallet (La Chaux-de-Fonds)
https://www.chaux-de-fonds.ch/ Oficiala retejo de la urbo.
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 (eo) Kultura Centro Esperantista, HeKo.
- ↑ Kultura Centro Esperantista - UIA
- ↑ (eo) Ĉu vi ŝatus kulturi vin valora aktivulo en la nuntempa Esperantio? Komencu ĉe Kultura Centro Esperantista.
- ↑ CDELI - Specifaĵoj Arkivigite je 2021-02-05 per la retarkivo Wayback Machine (adresoj, alirebloj per publika transporto ktp, Esperanto-centroj, 2020
- ↑ KCE trovas trezoreton kaj hotelan vervon, Heroldo de Esperanto, paĝo 1, aŭgusto 2019.