Alena Esperanto-Kulturpremio
La Alena Esperanto-Kulturpremio (germane: Esperanto-Kulturpreis der Stadt Aalen und der Fame-Stiftung für internationale Verständigung) ankaŭ konata kiel FAME-premio estas premio instalita de Alois Meiners en 1988 por distingi antaŭenirojn en la internacia kompreniĝo. Ĝi estas dotita per 3.000 €.[1]
Alena Esperanto-Kulturpremio | |
honorigo | |
---|---|
Fondita de | Alois Meiners vd |
La premio estis aljuĝita unuan fojon en 1990 (dufoje) kaj poste (ĝenerale) en du-jara ritmo. Ĝi estas solene transdonata enkadre de la festo de la Kulturpremio, organizita de FAME, de Esperanto-Grupo Alena kaj subtenata de la urba administracio en Aalen (Aleno), kie ankaŭ situas la sidejo de Germana Esperanto-Biblioteko.
Historio
redaktiEn 1988 Alois Meiners starigis FAME-fondaĵon por subteni "interkompreniĝon inter la popoloj, evoluhelpon, sciencon kaj esploradon, junularon kaj kulturon" [2]. Grava kaj plej konata aktivado de la fondaĵo estas la du-jara aljuĝo de premio.
Aalen estis elektita kiel urbo por transdoni la premion pro la favora sinteno de la urbo al Esperanto danke al bonaj rilatoj de Esperanto-Grupo Alena kaj ties prezidanto Karl Heinz Schaeffer kun la urba administrado sub la tiama urbestro Ulrich Pfeifle[3].
Pro tiu kunlaboro jam en 1989 Germana Esperanto-Biblioteko venis en la urbon Aalen.
Ĝis 2018, oni solene transdonis la kulturpremion kutime en la urbodomo de Aalen. En 2022, oni elektis por la transdono alian tre taŭgan ejon, la kulturcentron KUBAA ("KulturBahnhof Aalen" - "Kultura Stacidomo Aalen").
Premiitoj
redakti- 2024 - Chiara Raggi
- 2022 - Ĵomart kaj Nataŝa
- 2018 - Ilona Koutny
- 2016 - Katalin Kováts
- 2014 - Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer[4]
- 2012 - Floréal Martorell
- 2010 - Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka (geedza paro)
- 2008 - Internacia Esperanto-Instituto[5]
- 2006 - Interkultura Centro Herzberg[6]
- 2004 - Kajto (muzikgrupo)
- 2002 - ADORU (Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger)
- 2000 - William Auld
- 1998 - Marjorie Boulton
- 1996 - Fonto (eldonejo)
- 1994 - Heroldo de Esperanto kaj Spomenka Štimec (2 premiitoj)
- 1993 - Richard Schulz kaj Bruno Vogelmann (2 premiitoj)
- 1991 - Ito Kanzi (dua distribuo dum UK en Bergeno, samjare)
- 1991 - Kultura Centro Esperantista (unua distribuo en Aalen, al Claude Gacond)
Fontoj, notoj
redakti- ↑ Stato: 2008
- ↑ El la statuto de FAME-fondaĵo
- ↑ germanlingve pri Pfeifle
- ↑ retejo pri la premio de 2014
- ↑ retejo de urbo Aalen, 09. Apr 2008 [rompita ligilo]
- ↑ retejo de urbo Aalen, 16. Okt 2006