Esperanto-Grupo Alena

Esperanto-Grupo Alena (EGA) estas la loka grupo de esperantistoj en la urbo Aleno (Aalen), urbo en la germana federacia lando Baden-Virtembergo. La grupo prizorgas la tiean Germanan Esperanto-Bibliotekon.

Historio redakti

La Esperanto-Grupo Alena fondiĝis en la jaro 1948 per iniciato de Fritz Betzler. En la 1950-aj jaroj ĝi pli kaj pli ĝi malaperis post grava malsano de la fondinto. Ĝi estis refondita en la jaro 1982 pere de Franz Zeller kaj Karl Heinz Schaeffer, kiu ekde tiam estas ĝia prezidanto.

Membroj de la grupo respondecas pri la Esperantokursoj kadre de la popola altlernejo de Aalen. Kelkaj membroj estas kunlaborantoj en la Germana Esperanto-Biblioteko. Aliaj grupomembroj estas en la komitato por la dujara premio de la FAME-fondaĵo, subtenata de la administracio de urbo Aalen.

Fine de 1980-aj jaroj la grupo tradukis la germanan urboprospekton de Aalen Esperanten, aperinta en la 4-a eldono. La grupo proponas ankaŭ ĉiĉeronadojn tra la urbo kaj regiono.

1992, okaze de 10-a jubileo de la refondiĝo – anstataŭ diboĉi bufede – la grupo tradukis la libron de Peter Härtling: Das war der Hirbel. [1]

1994 ricevis la grupo la Zamenhof-Medalon pro ĝiaj meritoj.

Ĝemela grupo redakti

Ek de la 13-a de Aprilo 1987 la Esperanto-Grupo Alena havas ĝemeliĝon kun Esperantista Esperanto-Grupo en la hungara urbo Tatabánya. La ĝemeligan dokumenton subskribis la du prezidantoj Péter Tihany kaj Karl Heinz Schaeffer en Tatabánya. En la sekvantaj jaroj reciprokaj vizitoj de la grupoj aŭ de unuopaj grupanoj firmigis la interligon. Menciinda estas, ke la ĝemeliĝo povis okazi duonan jaron pli rapide ol la oficiala ĝemeliĝo inter la urboj mem, ĉar ne ekzistis lingvaj malfacilaĵoj.

Pliaj agadoj redakti

  • Instruado de Esperanto laŭ Esperanto programita de Hermann Behrmann
  • Informstando okaze de urba festo Reichsstädter Tage, foje kun aktiva partopreno en la plurlingva Diservo.
  • Ekumenaj Diservoj en Esperanto, kutime en la preĝejo laŭ Sankta Johano
  • Ekde 2006 partopreno en la urba adventa kantado: la esperantistoj preparas esperantajn kantojn por komuna kantado kun ne-esperantistoj

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Hertlingo, Petro: Tia estis Hirblo, Eldonejo Bleicher, Gerlingen, 1992.