Tatabánya

Tatabánya [tatabAnja] estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, kies departementejo estas kune kun departementa rajto, en Distrikto Tatabánya, kies centro estas.

Tatabánya

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2800 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65 145  (2021) [+]
Loĝdenso 713 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 35′ N, 18° 24′ O (mapo)47.5861618.39485Koordinatoj: 47° 35′ N, 18° 24′ O (mapo) [+]
Alto 167 m [+]
Areo 91,42 km² (9 142 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Tatabánya

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tatabánya [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Katolika preĝejo en Tatabánya

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Tatabánya situas sur montetoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Vieno, aŭtoŝoseo M1 en la sama direkto preteriras. Budapeŝto troviĝas 55 km.

HistorioRedakti

La loko estis loĝata ekde la ŝtonepoko. Dum la historio formiĝis tie 4 apartaj vilaĝoj: Bánhida, Alsógalla, Felsőgalla kaj Tatabánya, kiuj unuiĝis en 1947. Inter ili Bánhida estis menciita unue en 1288. Post la turka erao en 1733 germanoj kaj slovakoj alvenis. En 1785 oni trovis karbonon. La 4 komunumoj iĝis ministaj vilaĝoj. Ekfunkciis cementofabriko kaj alia uzinoj. En 1947 la unuiĝintaj vilaĝoj ricevis la rangon urbo kaj en 1950 la freŝa urbo iĝis departementejo de restdepartementoj Komárom kaj Esztergom. Dum la socialismo la urbo impetis. Multe da domoj konstruiĝis, precipe por la ministoj.

La urbo havas 2 ĉeflernejojn, 10 mezlernejojn kaj 16 bazlernejojn, krome havas elstaran futbalan kaj manpilkan teamojn.

VidindaĵojRedakti

EdukoRedakti

En Tatabánya Altlernejo Edutus funkcias.

FamulojRedakti

 
Departementejo en Tatabánya
 
Hotelo en Tatabánya
  • En Tatabánya naskiĝis:
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Tatabánya.

EsperantoRedakti

Estas delegito de UEA tie.

Ĝemelaj urbojRedakti

Partneraj urbojRedakti