Preĝejo Stefano la 1-a (Tatabánya)

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala historia monumento (deklarita en 1995) en urbo Tatabánya (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Tatabánya
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Tatabánya
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tatabánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Vértes
paroĥo loke, sed la zorganto en urboparto Bánhida
Dato de konsekro 1912
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19111912
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tatabánya, Óváros, Május 1. park
vdr

Historio redakti

En tiu loko en la 19-a jarcento komencis minadi karbon. Ĝuste en tiu loko minista kolonio estiĝis. Ilia katolika preĝdomo estis trakonstruita el simpla domo en 1898. La mina firmao konstruis la nun videblan kirkon en la jaroj 1911 kaj 1912, poste la preĝdomo iĝis kalvinana posedaĵo. La orgeno dekomence funkcias en la preĝejo. Renovigaj laboroj okazis en la 1950-aj jaroj kaj 1977.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en parko, sed komence statuo pri Emeriko de Hungario (sanktulo) estas videbla. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La fasado estas preskaŭ simetria, sed la turoj iom diferencas. La maldekstra turo estas pli alta kaj neregula plurlatero, la dekstra turo havas formon regula plurlatero. Ambaŭ turoj havas enirejojn. Super la ĉefenireja pordo granda rozvitralo videblas. La ĉefnavo havas po unu flankonavojn, tial ĝi estas bazilikeca havanta 12 kolonojn. La absido estas plurlatera kaj sube estas entombigitaj polaj flegistinoj, kiuj flegis dum la 2-a mondmilito. Ekstere ĉe la absido estas alia tombo de flegistinaj franciskanaj monaĥinoj.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
La absido, sube tombejo