Novgotiko

arkitektura stilo

Novgotiko estas stilodirekto de la 19-a jarcento ene de arkitekturo kaj artmetio, kie oni provis iamaniere daŭrigi gotikon. Ĝi povas esti rigardata kiel fazo de historiismo.

Gravaj novgotikaj konstruaĵoj: supre: Palaco de Westminster, Londono;
maldekstre: Katedralo de Learning, Pittsburgh;
dekstre: La kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo, Ostendo.
Urbodomo de Vieno konstruata 1872–1883
Universitato de Kopenhago

La stilo estiĝis dum la 1740-a jaroj en Anglio, kie oni intencis revivigi la mezepokan gotikan stilon por kontrasti la tiam tre uzatan novklasikan stilon. Konstruaĵoj en novgotika stilo estas interalie la brita parlamentejo kaj ankaŭ la tura ponto (Tower Bridge) en Londono.

En Francio kaj Germanio la stilo estis ofte aplikata por preĝejoj. Ĝi estas rekonebla ankaŭ en pluraj de la pli aĝaj nubskrapuloj en Novjorko kaj Ĉikago.

La plej frua konstruaĵo en Danio, kie videblas la stilo estas la nova ĉefkonstruaĵo de la universitato de Kopenhago, kie klasikismo en kurioza maniero miksiĝas kun gotiko.

Ekzemploj redakti